La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Suno kaj Ombroj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Suno kaj ombroj


2003/04, p. 20

Se recenzo havu allogan titolon, ĉi-foje ne eblas trovi pli taŭgan ol tiu de la libreto mem. Jam la plaĉa kovrilo de Hugo Fontyn prezentas sunoplenajn nubojn kaj ombroplenajn rokojn. Kaj en la enhavo alternas feliĉaj kaj malfeliĉaj momentoj. Rejna de Jong, nederlanda eks-instruistino nun pli ol okdekjara, akompanas nin en la esperanta poezio jam pli ol kvaronjarcenton. Al Esperanto ŝi alvenis malfrue, jam pli ol kvindekjara, sed ŝia liriko tuj famiĝis tra premioj en la Belartaj Konkursoj, kies laŭreato ŝi estis plurfoje ekde 1975. Ŝia nomo videblis ofte en revuoj diversaj, ekzemple en Fonto, per originaloj kaj tradukoj. Volumaj kolektoj: nemultaj, kaj ĉiuj maldikaj: En senvoja sovaĝejo estas traduko, Divershumore entenas originalajn poemojn, same Facetoj.

Antaŭ ol paroli pri la temaro, ni ekzamenu la versteknikon. En plimulto de la poemoj ĝi estas simpla, preskaŭ naiva. Ritmoj facile skandeblaj, rimoj, kiuj trovas sin perfekte, sen devo ion trudi aŭ tordi: facile parkerigeblaj, kvazaŭ melopeoj aŭ infanaj rimaĵoj:

Subite vi aperis sur vivopado mia.
Komplete min konkeris milda rideto via.

Kvankam ne ĉiuj poeziaĵoj treniĝas tiel, tiujn samajn son-ondojn la leganto jam renkontis en la ses poemoj aperintaj en Esperanta Antologio, kaj, senkaŝe dirite, la stilo kaj la verstekniko evoluis neniom. La versoj estas kelkfoje strikte ritmaj, kelkfoje, male, tute sen antaŭfiksita ritmo; ankaŭ la versoskemoj estas jen tre regulaj kaj klasikaj, jen surmomente konstruitaj. Rejna de Jong majstras kaj la mallongajn kaj la longajn versojn, kaj diversajn poeziformojn: de la sinsekvaj kvartinoj ĝis la pli dense impetaj versoparoj, ĝis la rondelo.

Strofoj kaj versoj nature ŝanĝiĝas laŭ la temoj. Kovrildorsa kelklinia komento de Ch. Declerck klasas ŝin „voĉeto modesta, minora”, kun simpatio. Tamen de Jong estas pli ol nur tio. Kompreneble, mankas longspiraj eposoj aŭ plurpaĝaj poemoj, sed, ekzemple, la lirikoj pri la morto de la edzo post longa kuna vivo, pri tiu sento de soleco, de rompiĝo, de disiĝo, kaj tamen ankoraŭ de neforviŝebla kunesto kun la amato leviĝas al ne ofte atingitaj altoj. Al personoj, kiuj spertis mem vidvecon (kiel la nuna recenzanto) ŝiaj versoj ankoraŭ malsekigas la okulojn:

Finiĝis la libro kiun ni verkis kune,
el via senforta mano falis la plumo.
Al mi restas nur postparolo.

Aŭ:

Sed ni ne povis kune resti
por ĉiam, kvankam ni obĵetis.
Neniel helpis nin protesti,
la morto finan punkton metis.
***
Tamen parton de mi vi kunprenis
parton de vi mi retenis.

Kiuj estas la poeziaj antaŭuloj de Rejna de Jong? Ŝi mem malkaŝas ilin, menciante aŭ aludante iliajn verkojn. Ŝi vivas plene en la Esperanto-kulturo, ŝi influiĝas de Auld, Goodheir, Conterno, Maŭra, Szerdahely. Ŝi naive restas kaptita de la naturo, de la maro, de iuj pentraĵoj de F. Hals; iel memkontente ŝi relegas iujn siajn antaŭajn poemojn, kaj nostalgie revas pri la paseo. Kiel jam en ŝiaj unuaj versoj, abundas nomoj de neoftaj vegetaĵoj. Kaj tian amanton de la naturo maltrankviligas la nuna polucio, la nuna „infana raso”, kiu ne kapablas lerni el siaj pasintaj eraroj. La lastaj dek poemoj estas kolektitaj kvazaŭ en aparta ĉapitro „La Homo kaj la Naturo” kun tute pesimisma konkludo: malpaco ne malaperos, misuzado de atomenergio pludaŭros, la konsumado restos kiel celo per si mem. La lastaj paĝoj de la libro percepteble kontrastas kun la romantikeco de la unuaj.

Do ne ampleksa kiel Boulton, sed man-en-mana kun Clelia Conterno (kiu same spertis vidvecon) kaj Daphne Lister, same premiitaj en la Belartaj Konkursoj; ne impeta kiel Urbanová, sed trankvila kiel Seemannova-Suchardova. Ĉiuj ĉi poetinoj naskiĝis inter 1914 kaj 1924, sed iliaj vojoj al Esperanto ne havis samtempan komencon: Conterno, la plej aĝa, aktivis sur la ferdeko de „La Pirato” de Schwartz jam en la tridekaj jaroj; la aliaj ekpoetis nur post la dua mondmilito. Tamen, laŭ unujarcenta parametro, ili povas esti konsiderataj literature samepokaj. Se rigardi atente, la virina rikolto en nia literaturo ne estas tute magra, kaj ĉi poemaro de Rejna de Jong aldonas pluan valoran eron.

Carlo Minnaja

Al mi restas nur postparolo


2003. №3 (101)

Tiu negranda verskolekto malhavas prefacon kaj informojn pri la aŭtorino; kelkfraza prezento far Chris Declerck sur dorsa kovrilo apenaŭ rimarkeblas. Do legu sen antaŭjuĝoj: jen poemoj kun rimoj kaj ritmo (iufoje iom lama), jen “liberaj”.

Cetere, mi plezure trovis preskaŭ eksmodajn poemformojn — trioleton, rondelon… La temoj estas kaj eternaj (amo, naturo, rememoroj), kaj modernaj (poluado, konsumsocio, atomenergio). Do io por ĉies gusto. La enhavo ofte sufiĉe banalas, kelkfoje eĉ tro (“Kvankam”, “Surprizo”). Tamen eĉ banalaj vortoj kun banala rimo foje impresas akre:

Subite sagas la dolor':
por ĉiam tio estas for.
Fakte ĉiujn ideojn kaj sentojn ni jam plurfoje aŭdis de aliaj poetoj, tamen Rejna De Jong ofte sukcesas turni ilin per nekutima flanko. Foje por tio servas eĉ regulo de Esperanto-gramatiko (“Dolĉamaro”). Iam lasta verslinio tute ŝanĝas la sencon de la tuto (“Dimanĉa mateno”, “Nia vivo-libro”). Ne mankas ankaŭ ĉiutagaj bildoj, viditaj “per freŝa okulo” (“Sorĉas la suno”), troveblas vere perlaj frazoj: “fulma fajrero transsaltis tempone”, “ŝafoj salute nin albeis”.

La plej atentindaj poemoj en tiu kolekto estas angore minoraj, sed vere majstraj. Jen “Al ĉiuj naskotoj”:

Naskotoj,
(…)
prefere abortigu vin!
Ne pensu, ke vi — ĝuste vi! —
savos la homaron,
ĉar kion iam skribis Dante
pri l' infero,
tio validas por la tuta homa mond':
“Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo”.
kaj jen “Finiĝis la libro”:
Finiĝis la libro kiun ni verkis kune,
el via senforta mano
falis la plumo.
Al mi restas nur postparolo.
La tuta libreto estas malgaja, senteblas ĝenerala aŭtora pesimismo, al “La naiva optimisto” la aŭtorino rilatas kun amara ironio.

Kelkaj poemetoj mencias konatajn Esperanto-poetojn, kun aludoj al ties verkoj.

Vere mirigis min riĉega vortprovizo de la poemaro. Mi kvazaŭnostalgie rememoris pri iama “Sezona dialekto” kaj devis retrovi vortaron, kiun mi jam dum dek kelk jaroj ne bezonis por legi beletron. Ja malmultaj esperantistoj konas tiomkvante nomojn de birdoj kaj plantoj (kaj kapablas rekoni tiujn en naturo)…

Etaj mankoj de la libreto tute ne dependas de la aŭtorino. La ĉefa bedaŭrindaĵo miaopinie estas bela, sed neoportuna litertipo — kelkaj literoj tre similas unu la alian: majusklaj A, R, B, ankaŭ majusklaj K, H apenaŭ distingeblas, kaj speciale minusklaj “a” kaj “o”. Tio ja precipe agacas por Esperanto — rusoj, rememoru, kiel oni riproĉas nin pro malklara prononco! Preserarojn mi tute ne rimarkis. La kovrilo prezentas belan pejzaĝon, la broŝuron vere agrablas preni en la manojn.

Bonega donaco por trankvila meditema homo, kiu scias kaj ŝatas Esperanton. Legu ĝin, kiam vi tristas dum longaj vintraj vesperoj…

Valentin Melnikov (Ruslando)

Ĝojo en galopo de liberaj pensoj


n-ro 300, dec 2005
Guozhu iam verkis mallongan eseon pri Rejna de Jong (1922-) kaj kolektis ĝin en elekronikan libron HU Laŭdas Verdakore. (esperanto.org/literaturo/huguozhu/).

Ekster mia atendo, tio donas al mi bonŝancon ke mi havas la feliĉon legi ŝian novan poemaron Suno kaj Ombroj. La poemaro estas eldonita de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) en 2002. Do sufiĉe freŝdata. Mi ne scias, ĉu tio okazas pro intenca aranĝo aŭ nur dank' al hazarda koincido, ke ĝi aperu ĝuste en la 80-a jaraĝo de la poetino. Tamen tio estas vere bona afero, ĉu por la aŭtorino aŭ same por ni legantoj. Ĉar, la bela poemaro tute taŭgas servi kiel gratulo omaĝe al la 80-jara jubileulino; kaj, samtempe kiel kuraĝigo aŭ stimulo por ni legantoj. Ĝi edife montras al ni la fakton, ke, eĉ se oni komencis lerni Esperanton tiel malfrue en sia pli-ol-50a jaraĝo, nur se li/ŝi persistu en senĉesa diligenta plum-plugado, li/ŝi certe abunde rikoltas, aŭ fruktdonas, kiel parolis proverbe: "la parto plej vasta venas la lasta". Eĉ famo trans landlimoj ankaŭ estas atingebla.

En tiu ĉi nova poemaro estas kolektikaj 54 poemoj originalE versitaj en Esperanto, ĉu ritmaj, aŭ fiksformaj (ekz-e hajko rondelo, trioleto...) aŭ liberaj. La libro havas 71 paĝojn kaj estas dividita en du kolektoj. En la unua kolekto "Suno kaj Ombroj" estas kolektitaj 44 poemoj. Supozeble, ke la poetino tre ŝatas ĝian titolon, sekve ankaŭ per tio ŝi nomis la tutan libron. En la dua kolekto estas kolektitaj 10 poemoj, ĉiuj iel rilatas al ekologia temo, manifestante la grandaniman zorgon de la aŭtorino pri la homa mondo.

Ĉu pro tio ke ili okupis sufiĉe grandan proporcion, sekve ili estis redaktitaj en aparta kolekto. Plejparto de la poemoj en la poemaro estas ne tre longa, el kiuj la malplej longa peco "Sorĉas la pluvo" (p.49) konsistas el nur 8 vortoj en 4 versoj kun unika punkto:

Post la pluvo
serena sunlumo.
Trembrilas
larmoj surbranĉe

Ankaŭ la plej longa peco "La Bukedo" nur el 36 versoj en 9 strofoj. Ĝenerale la libro impresas per simpleco kaj intimeco facile alirebla. Simpla homo. Simpla penso. Simpla poemaro en simpla beleco.

Sur la frontpaĝo legiĝas sentenco: La esenco de la vivo estas amo. Tio trafe montras la karakterizaĵon de la aŭtorino: kun amplena koro. Amo pri la mondo. Amo al la homaro. Amo pri vivo. Amo pri sunlumo. Amo pri maro, pri arbaro, pri la granda Naturo, pri floroj kaj plantoj. Amo naskis gardemon, ne volante vidi poluadon ĉu al homa koro aŭ al medio.

Bedaŭrinde tamen la poluado senĉese daŭras, kaj, en multaj lokoj, la fonto de la poluado al homa koro (potenco kaj mono) eĉ fariĝis mis-furoro kiun multaj homoj blinde ĉasas. Tial en la mondo estas kaj la suno kaj ombroj.

En nia mondo, nature ordinaraj homoj nombras pli multaj; kaj, en la vivo de ordinaraj homoj, la ordinaraj tagoj nombras pli multaj. Do, se mankas poezio, en nia mondo (post)restas nur banalaj tagoj de banalaj homoj.

Tamen poezio havas tiel mirindan povon, ke ĝi povas transformi la banalan vivon poezia situacio, kaj ordinaran homon poeto. Ĉu mi parolas troige? Rigardu la poemaron de Rejna kaj vi konvinkiĝos.

Poezio povas aktivigi la imagipovon de homoj, senescepte ĉu de aŭtoro aŭ de legantoj. Per la facilaj flugiloj de imago, nia penso ekflugos libere kaj senbride, tute sen katenoj de la tempo aŭ spaco, kio kondukos al mirinda kaj neniam antaŭatendita rezulto.

Dank' al la libera imago, nia aŭtorino povas ekpensi pri la aŭtuna ekskurso "sur alta dunopinto", aŭ ke "ni kune paŝas sur arbara pado" kiam ŝi laboras en sia kuirejo viandon fritante (p.21 Mirakle), aŭ ke "la suproj de la dunoj / dume iĝas revinsuloj" (p.15 "La Bukedo"). Ŝia penso transsaltas de nuntempo al pasinteco aŭ de unu al aliaj aferoj.

Dank' al la libera imago, ankaŭ la penso de leganto povas libere galopi. Kiam li legas pri la kuranta, li tre eble ekpensas pri antikva tempo. Aŭ, kiam li legas pri fremduloj, sed ekpensas pri ĉinoj. Ĉar mi mem ja spertas tion. Ekzemple, kiam mi legas la poemaron de Rejna, mi pretervole pensis pri la kaligrafaĵo gravurita sur roko de Taishan, la fama Orienta Sankta Monto en Ĉinio. Mi ankaŭ ekpensis pri Konfuceo (551-479 a.K.), pri la talenta poeto Yuan Mei ( 1716-1795), pri la majstra prozisto s-ro Zhang Zhong'xing (1909-) kc. Mi tutkore kredas ke la aŭtorino estimata Rejna neniel povus diveni pri tiuj miaj ekstravagancaj pensoj, kiuj galopis ja tro senbride kaj tro malproksimen al absolute senrilataj nekoncernatoj.

Ĉinoj kutime nomis la poluitan homan mondon malpura mondo. Kiam oni legas bonan poemon aŭ poemaron, li povas senti la ĝojon malproksime disiĝi for de la malpura mondo kaj ĝuon de kvieto kaj anim-puriĝo. Tial, kiam mi kun ĝuo legas la versojn de Rejna:

Flanke de vojo
trans ligna ponteto,
la homa socio ne plu ekzistas,
majestas arbaro en memsufiĉo

(p.12. En la Arbaro)

mi ekpensas pri la kaligrafaĵo gravurita sur roko de Taishan, kiu legiĝis "Portempe Malproksimiĝi for de la Homa Socio Plena de Leviĝantaj Polvoj".

Foje Konfuceo diris: "(la poemoj) povas ankaŭ plivastigi vian konon pri la nomoj de birdoj, bestoj kaj vegetaloj." (Analektoj de Konfuceo. Esperanta eldono. p. 84). Kaj mi vere konis multajn nomojn de vegetaloj en la poemaro de Rejna, ekz-E antrisko, fikario, galanto, jasmeno, kratago, krokuso, lavando, leontodo, lilioj, liknido, lobelioj, neĝborulo, ranunkolo, rozoj... kc. tial mi ekpensis pri La Majstro.

La fakto, ke kuirante Rejna povas mirinde pripensi de "terpomoj" al "aŭtunaromoj", de "pato" al "beato", de "omlet’ sur plado" al kuna paŝado "sur arbara pado", servas kvazaŭ modelo, kiu instruas al ni, ke ĉie kaj ĉiam vi povas trovi bonajn tempojn por versado. Tio vekis mian memoron pri talenta poeto Yuan Mei (1716-1795), kiu iam versis jene:

Poemojn vi trovos per aspiro
se vin gvidas Pegaza inspiro.
Dank' al lertpluma versado, ĉarmas
eĉ banalaj herboj, sunsubiro...

Antaŭ ol kiam en sia 50-a jaraĝo Rejna ekkontaktis Esperanton, ŝi restis senfama dommastrino. Kaj tiom pli aĝa estis nia majstra s-ro Zhang Zhong'xing, ĉar li restus tute senfama eĉ ĝis sia 70-a jaraĝo. Sed multjara akumulado kondukas erupcion, eĉ senbridan, poste li fariĝis tiel famega en Ĉinia kiel majstra prozisto, ke oni eĉ inventis la terminon "fenomeno Zhang Zhong'xing" por akademia studo. Jes, perlo certe ekbrilos ĉu pli aŭ malpli frue, sed necesas meĉo-eksplodigilo. Ja estas Esperanto kiu faris Rejna-n poetino. Kaj ankaŭ estas Esperanto, kiu havigas al mi la eblon legi tiel senpere la korverŝon de la aŭtorino en originalaj versoj:

la jam maljunaj arboj ridetas pri 1' impeto,
folioj verdaj flustre susuras en kvieto
(p. 24: "Printempe")

La poemaro de Rejna alportis al mi multajn ĝojojn: ĝuo de kvieto, ĝuo de senbrida galopo de liberaj pensoj, ĝuo de eniro en poezia mondo, ĝuo de samsento kun la poetino, ĝuo de originala Esperanta beletraĵo, ĝuo de disiĝo de filistra mondo, ĝuo de versado pri mia propra sento por kunĝuo de Esperantistaj geamikoj. Sube estas mia modesta rondelo.

REJNA

Rejna versas kun kor' amplena
pri ĉarm', abundo kaj koloroj
de granda Naturo, kaj floroj
en arbar', sunlumo serena.

Ŝi spertis, sub vek' Hipokrena,
miraklojn eĉ en hejmlaboroj.
Rejna versas kun kor' amplena
pri ĉarm', abundo kaj koloroj.

Sed kelkatempe ankaŭ splena
iĝis, pro oldaj rememoroj,
avertas nin ke mis-furoroj
faras la mondon maledena.

Rejna versas kun kor' amplena.


Rejna de Jong reagis al Hu Guozhu:

Geografie nin disigas
distanco granda Guozhu.
Nin tamen poezia ĝu'
komprene kaj kunsente ligas.

Aparta lingvo nin instigas
poemojn verki, legi ĉu?
Geografie nin disigas
distanco granda Guozhu.

Al foraj landoj ni navigas
kun la modesta kontribu'
al Esperanta evolu'.
Miraklo tia min mirigas.

Geografie nin disigas.

Hu Guozhu

Feliĉo kaj perdoj


2015
Ekzistas en Esperantujo la kutimo paroli pri esperantaj kulturo kaj literaturo fenomene kompareblaj kun la kulturoj kaj literaturoj naci-lingvaj (kion mi ne kundividas, sed ni ne diskutu tion ĉi-recenze[1]), kaj sekve ekzistas ankaŭ la emo klasi la E-aŭtorojn en grupojn ricevantajn la prestiĝan nomon “skolo”, antaŭatan de lok-indiko, prefere du-majuskle: la Budapeŝta Skolo, la Skota Skolo ktp.

Laŭ tiu maniero pensi, oni povus paroli pri nederlanda skolo, kaj eble iu jam faris tion pli frue, ĉu en Esperanto en perspektivo aŭ en Gvidlibro por supera ekzameno (mi pigras kontroli). Al tia loza grupo de aŭtoroj apartenus (i.a.?) la britiĝinta Albert Goodheir, Rejna de Jong kaj Gerrit Berveling.

Sendepende de la akcepto de tiu vidpunkto, la personaj kaj verkaj ligoj inter Goodheir kaj Rejna de Jong estas tute klaraj kaj evidentaj, i.a. pro la publikigo en 1994 de ilia komuna poemaro Nordmara duopo, kies plej granda parto konsistas el poemoj jam pli frue aperintaj en aliaj poemaroj sam-aŭtoraj[2].

La poemoj de Rejna de Jong ne estas mondo-, tempo- aŭ lingvo-skuaj. Ŝi verkis simple kaj serene, same stile kiel enhave, pri temoj al ĉiuj konataj, kaj ĉi-rilate mi simple kopiu la priskribon en la reta katalogo de la libroservo de UEA: “Originala poemaro pri feliĉo, pri rememoroj, pri la naturo; poemoj pri malpaco, pri poluado, pri komerco kaj konsumado, pri atomenergio kaj pri Eŭropo”. Al kio mi aldonus elementon nepre atentindan en ĉi kolekto: “pri perdo (de karulo)”.

Iuj povus nomi ŝin do “minora poetino”; persone mi bedaŭras ke la averaĝa nivelo de versaĵoj orginale verkitaj en Esperanto tro ofte ne atingas tiun de ŝiaj poemoj. En ŝiaj verkoj, la versoj fluas sen tordoj kaj rebusaĵoj, ĉu en poemoj rimitaj, ĉu en senrimaj, kvankam disfoje, en la fina parto de tiu ĉi libro (La homo kaj la naturo), legeblas iuj poemoj ne tiom sukcesaj, iomete tro kliŝaj aŭ prozecaj, kiel Bio-industrio (p. 64), Nukleaj centraloj (p. 68) kaj Iam (p. 69).

Lasta rimarko: la libro Suno kaj ombroj estis presita per la litertipo Bauhaus (aŭ iu tre simila). Persone mi ne ŝatas tian litertipon. La litero a facile konfuzeblas kun o: ekzemple, sur la 5a verso de la poemo Post la pluvo (p. 20), ĉu temas pri “lumantaj”, “lumontaj”, “lumantoj”, “lumontoj”? (mi scias: “lumantaj”; tamen ĉi tia litertipo malhelpetas fluan legadon, kvankam ŝajnas ke la uzo de alia samtipara disponebla a certe solvintus la problemon).


[1] Tamen mi kopiu ĉi-sekve por pripenso fragmenton el komento de Jouko Lindstedt en Facebook al artikolo de Ken Miner La neebleco de priesperanta lingvoscienco: “Socilingvistike veras, ke Eo malhavas kompaktan lingvokomunumon kun denaskaj parolantoj, kiuj uzus kaj regus la lingvon pli-mapli unuece. En tio Eo similas al multaj minoritataj lingvoj” (la artikolo legeblas ĉe riviste.unimi.it/index.php/inkoj/article/view/838). Kaj, por kontrasto, mi aldonu komenton de Bertilo Wennergren al alia temfadeno en Facebook pri la lingvoj malplej parolataj: “Esperanto certe ne havas unu milionon da fluparolantoj. Por atingi tiun nombron oni devas streĉi la difinon al io simila al "persono, kiu povas iomete paroli Esperanton" aŭ eĉ al "persono, kiu iam iom lernis Esperanton". Da fluparolantoj ekzistas kelkaj miloj, maksimume.”

[2] Laŭ mia kalkulo, el la 19 poemoj de Rejna de Jong en Nordmara duopo (1994), 7 venas el Divershumore (1980), 6 el Facetoj (1984), kaj 5 aperis poste en Suno kaj ombroj (2002).

Jorge Camacho

Suno kaj ombroj

La difino pri kio estas poezio, prave povas respondi al pluraj kaj malsamaj rezultoj, opinioj kaj nuancoj, laŭ la celoj de ĉiu poeto kaj la cirkonstancoj laŭepokaj akordaj je la postulatoj de iu ajn skolo aŭ bezonoj historie sociaj.

Ekde Homero ĝis la nuntempaj esprimadoj socirealismaj, abstraktaj aŭ kriptaj (trans la pontoj de la romantismo kaj, poste, precipe, de la simbolismo), la poezio ĉirkaŭprenas plej variajn epokojn, ne nur pri modoj kaj lingvaj evoluoj, sed pri ĝeneralaj faktoj home novaj .

La "Esperanta Antologio, 1887-1981" de W. Auld, evidentigas tion, pro la kapablo de senhalta plifirmiĝo lingva, ŝanĝoj socialaj kaj konstantaj eltrovitaj novaj rimedoj beletraj. (En la kataluna, de Llull ĝis March kaj de Verdaguer ĝis Riba, la poezio pli kaj pli altrangis intelekte.)

Rejna de Jong, kiu daŭre persistis kiel poetino - ĉar ŝi jam montriĝis en la jam citita "Antologio" -, nun prezentas poemaron titolitan "Suno kaj ombroj", defiante formulojn de nova strategio poezia, celante adopti klasikajn esprimeblecojn pri formo, rimaro kaj temaro inter personaj sentoj kaj fajnaj bildoj de pejzaĝa enkadriĝo.

La enhavo konsistas el du partoj, nome "Suno kaj ombroj" kaj "La homo kaj la naturo". En ambaŭ, la poemoj prikantas klasike, sen tro da elturnaĵoj, la naturan belecon kaj la idealan rolon de la homo antaŭ lia fizika mondo: ĉio, per versoj tajlitaj laŭ diamantoj de heleco kaj emocio.

La poemoj de la unua parto aspektas kiel buntaj akvareloj, invitante nin gustumi poezion iom forgesitan.

Lingvokomencantoj sendube povas trovi en tiu poemaro sufiĉajn invitajn motivojn por ekfariĝi adeptoj de la esperanta liriko.

Gabriel Mora i Arana

Suno kaj Ombroj


2003

En 2002 FEL eldonis Suno kaj Ombroj de Rejna de Jong, poemaro pli ol sepdekpaĝa verkita en Esperanto. La enhavo disdividiĝas en du partojn: „Suno kaj ombroj” kaj „La homo kaj la naturo”.

Tiun unuan parton bele ilustras la kovrilo per foto de blua ĉielo kun kelkaj ombroj super malhela arborando.

La unua poemo, „Kvankam”, elvokas etoson de espero, eĉ en vintro, bele ligas tion al la ebleco de nova amo. Tian komencon sekvas poemoj pri la ĉiam amata naturo, pri memoroj kaj al ili ligita tristeco; en „Arbaroj” la kvara simfonio de Brahms alportas bildojn de arbara pejzaĝo. La poemaro enhavas ankaŭ la tre pesimisman „Al ĉiuj naskotoj”, kiu finiĝas per „Kiu fantazias pri progreso?”

La dua parto montras kiel la homaro mistraktis, mistraktas la naturon: „Pasis la Homo” kaj forsegis la arbojn; „Bioindustrio”, Greenpeace. Sed la lasta poemo nomiĝas „Espero”.

Jen poemo el la unua parto:

Promeso

Vintra tago triste tristas,
plumbe grizas la ĉiel'
Tik-tak-tik-tak pluv' persistas,
foras la somera bel'.

Sur ĝardena bud' subite
merlo en brilnigra vest'
al la tristo vintra spite,
staras kvazaŭ en protest'.

Vigle la flugilojn movas,
tre rapide sob kaj sor,
dume sian voĉon provas,
hele pepas triston for.

Ho, simbol' de l' primavero
dankas mi pro ĉi surpriz'
Mornon venkis la espero,
ĝojas koro, foras griz'.

Redaktoro Fenikso

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.