Ĵus deflorinte la polietilenan volvŝelon del' vica novica esproka ultrakvikmodkulto,
mi tuj eksentis senmotivan antipation al ĉi ĉurĉiza gitarpopa produkto,
trudita far' DĴ Roĝer (sufiĉe torturinta enkadre del'
Elektronika
Kompilo) dum la tri lastaj jaroj martiri la kakektajn brazilajn Ikarĉjojn
per finance tropeziga transoceana trampstudiumo kaj trasputnikaj trafiktorentaj
tranctrejnoj, cele kirli mucidajn
Black Sabbath kaj
The Cure
en la same figustan koktelon, kiel miloj da similstilaj (rusoj komparu
kun la urala
Agata Christie, des pli Rogener Pavinski amuze kakatuas
la narkoneŭrozojn del' fratoj Samojlov).
Tiu romantika porjunulara Persone kun viskoza proleta demonismo
pretendas okupi la niĉon de Dolchamar kaj atutas per la muzikvideo
Pasio
En Katen', brureklamita kiel pionira en Espio — buĝeta kaj televidinda,
distinge del' du jarojn pli aĝa debuta volapuka klipo (Kimödip pidömiK
de Piĉismo (kial mi ĉiam unuafojas?!) — tro bakĥanala eĉ por
interreto.
Bedaŭrinde, mi laŭdemus nur la kanton Stela Nokto, do por ke
la sekva albumo sukcesu: pli detale ellaborotu la koncepto, la ritmsekcio
pli viglu, la melodioj adaptiĝu al gustoj de dancsoifaj juninoj, ne plu
adasismu en la lirikoj, pli furiozu la grizaĵo enkrania kaj neniam brilu
verda stelo superbrove!!
Supernova estas freŝa rokbando el Brazilo, kiun anas Rogener Pavinski (voĉo kaj basgitaro), Ale Mancini (elektrogitaro) kaj Roĝer Borĝes (drumo kaj sintezilo).
La sono kelkfoje memorigas nin pri U2, Metallica, Paradise Lost aŭ Radiohead, kun vigla voĉo, frapaj gitaraj akordoj kaj elstara muzikproduktado. La debuta albumo, titolita samkiel la bando-nomo, estis registrita dum 3 jaroj en diversaj studioj de Eŭropo kaj Ameriko kaj finfine lanĉita en Oktobro 2006 de Vinilkosmo.
La unua laborkanto nomiĝas “Pasio en Katen’”, kanzono kiu malfermas la diskon kaj estas bona enkonduko al la muzikstilo de la grupo. Krom la 13 kantojn kiuj konsistas la albumon, la disko ankaŭ enhavas la unuan profesie faritan videoklipon en Esperanto, kaj pro tio jam fariĝas vera mejloŝtono en la historio de nia movado.
La disko aĉeteblas ankaŭ ĉe Vinilkosmo (
vinilkosmo.com) kaj la videoklipo videblas ĉe la Farbskatol' (
farbskatol.net).