La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ŝi estas mia amiko

  • Verkinto: Luiz Portella
  • Speco: por infanoj, por komencantoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€5.18
  • Eldonjaro: 2005
  • Formo: libro vinktita
  • Priskribo: porinfana amrakonto pri infanoj por komencantoj
    Enhavo:
    rakonto en 11 ĉapitroj:
     1 - Granda novaĵo
     2 - La familio, la amikoj kaj la strato
     3 - Novaj lernantoj
     4 - Mateo emas ege lerni
     5 - Futbalo kaj brilaj okuloj
     6 - Promeno al la bieno
     7 - Duboj
     8 - Parolado dum paŭzo / Glaciaĵo
     9 - En la domo de Marcelo
     10 - Multo da novaĵoj
     11 - Finfine mardo 
  • Fako: originala rakonto por komencantoj
  • Specimeno: Nokte Mateo dormas milde dum kelkaj uloj ankoraŭ fiŝkaptas kaj aliaj uloj babilas ĉe fajro. Ili havas hamakojn. Pro la bela sennuba ĉielo ili rezignis pri tendoj. Nokte kuloj ĝenas neniun.
    Je la mateno de dimanĉo ili jam havas sufiĉe multe da fiŝoj. Do ili foriras ree al la urbo. Posttagmeze Mateo jam estas en sia domo. Tiam Mateo havas liberan tempon. Li ne volis resti ĉe geonkloj do zorgas pri li la frato Luís. Alicenalva restis ĉe geonkloj.
    La du fratoj manĝas pufmaizon dum la ĉielo fariĝas nigra. Luís ridetas. Jen la oportuno, kiun li atendis. Ĝi ja okazas: pluvegas dum la gepatroj malĉeestas. Luís petas Mateon resti dome dum li iras al vendejo: "Patrino petis min aĉeti ion". Mateo ja scias, ke li mensogas. Mateo scias kion Luís planas. Ne nur Mateo, ankaŭ Luís ne rajtas fari tion. Bruega pluvo falas, kaj post mallonga interparolo ili konsentas pri kion fari.
    Je la unua fojo ili povas baniĝi en pluvo. Ja ili baniĝas en pluvego. Ne nur ili du, aliaj amikoj liaj alvenas por festo sub pluvo. Ili ĉiuj sur ilia strato.
    Por ilia feliĉo la pluvo estas long-daŭra.
    Je la noktiĝo plu pluvas, tamen la du fratoj revenas al la hejmo. Ili baniĝas, ĉi foje en banejo. Tuj poste la gepatroj telefonas. Laŭ Luís ĉio estas enorde. Mateo ankaŭ diras tion. Ĉio estas enorde. Mateo havas multon da novaĵoj por rakonti al la amikoj morgaŭ en la lernejo.
    Por la vespermanĝo Luís faras sandviĉojn. Dum la manĝado Mateo plendas. Mateo malsaniĝas pro la baniĝo sub la pluvego. Luís telefonas al Sebastiana kaj Ana. Ili venas al Mateo kaj prizorgas lin. La malsano ne estas grava, tamen ĝi malpermesas lin iri al la lernejo lunde.
    Lunde Mateo vekiĝas posttagmeze. Liaj gepatroj jam ĉeestas. Li jam tute resaniĝis. Sed li bedaŭras, ke li ne povis iri al la lernejo. Li pensas pri Barbara. Li havas multon da novaĵoj.
  • Paĝoj: 40
  • Larĝo: 210 mm
  • Alto: 148 mm
  • Pezo: 75 g
  • ISBN: 9788560661008
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Facillingva legolibro


2008/05, p. 24

Daŭre aperas nelongaj verkoj, kiuj utiligas malgrandan nombron de familiaraj vortoj kaj evitas kompleksajn gramatikajn formojn. La celo estas provizi lernantojn de la lingvo per facilaj legolibroj. Delonge ekzistas tiucelaj listoj de taŭgaj vortoj. La plej konata estas la vortolisto uzata de la revuo Kontakto, kiu distingas klasojn de facileco. Supozeble la instruanto de Esperanto utiligus tiajn listojn, konigante al siaj studantoj la plej bazajn vortojn kaj la plej bazajn gramatikajn elementojn, iom post iom kondukante tiujn al utiligo de la tuta lingvo.

Tio multe kontrastas kun la tradiciaj lernolibroj, kiuj grandparte strebas konigi la tutan lingvon, ĉefe surbaze de listoj de afiksoj, verboformoj, gramatikaj kazoj kc. kc.

La arto verki legolibron laŭ la Kontakto-metodo estas malfacila, ĉar la verkanto devas elpensi interesan rakonton, ĝin esprimi per simplaj stilo kaj vortoj kaj scii klarigi malfacilajn esprimojn.

Ĉi tiu libreto, kiu ankaŭ senpage elŝuteblas per Interreto, rakontas pri la ĉiutaga vivo de juna brazila knabo. La rakonto estas interesa, la stilo glata. Por tre junaj legantoj verŝajne, ĝi ne taŭgas, sed jes por pli aĝaj (ĉu eble ekde ok jaroj?).

Du avertoj, tamen:

1. La aŭtoro instruas kaj utiligas la afikson/radikon (virseksan ekvivalenton de in). Ekzemple: katino (inseksa kato), katiĉo (virseksa kato). Ĉu ĉi tia legolibro estas ĝusta loko, por instrui tian neortodoksan morfemon?

2. Post ĉiu ĉapitreto de la rakonto (kutime 2-3-paĝa) sekvas ekspliko de vortoj uzitaj, kiuj ne estas en la baza vortolisto. Tiuj eksplikoj uzas nebazajn vortojn, kiujn preskaŭ neniu lernanto komprenas. Tio estas normala parto de la „facilaj” legolibroj de ĉi tiu tipo, sed malklaras, kiun celon ĝi havas.

Malgraŭ tiuj du avertoj, la verketo estas alloga kaj bele prezentita. Do por personoj, al kiuj tia legolibro utilas, mi rekomendas ĝin. (Kun escepto de la utiligo de !)

Donald Broadribb

Eta legolibro por geknaboj


2007. №12 (158)

La eta legolibro de Luiz Portella estas verkita precipe por junaj geknaboj, kiuj scipovas legi. En la libreto per dek lecionoj la aŭtoro instigas legantojn por flue legi kaj samtempe informas pri sia patrujo — Brazilo.

Ĉiu leciono fine havas liston de vortoj kun klarigoj. La lecionoj prezentas al la legantoj diversajn situaciojn, ekzemple, La familio, la amikoj kaj la strato; Novaj lernantoj; Futbalo kaj brilaj okuloj k.t.p. La libreto taŭgas kiel bona lernilo por 8–14-jaruloj.

Kvankam la verko estas kvazaŭ ilustrita, verajn ilustraĵojn ĝi ne enhavas. Mi opinias ke en la dua eldono la manko estos forigita.

Mi rekomendas la libron de Luiz Portella por legantoj en ĉiuj teranguloj.

Anatolij Sidorov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.