|
Ŝi estas mia amiko
|
|
Facillingva legolibro | 2008/05, p. 24 |
Daŭre aperas nelongaj verkoj, kiuj utiligas malgrandan nombron de familiaraj vortoj kaj evitas kompleksajn gramatikajn formojn. La celo estas provizi lernantojn de la lingvo per facilaj legolibroj. Delonge ekzistas tiucelaj listoj de taŭgaj vortoj. La plej konata estas la vortolisto uzata de la revuo Kontakto, kiu distingas klasojn de facileco. Supozeble la instruanto de Esperanto utiligus tiajn listojn, konigante al siaj studantoj la plej bazajn vortojn kaj la plej bazajn gramatikajn elementojn, iom post iom kondukante tiujn al utiligo de la tuta lingvo.
Tio multe kontrastas kun la tradiciaj lernolibroj, kiuj grandparte strebas konigi la tutan lingvon, ĉefe surbaze de listoj de afiksoj, verboformoj, gramatikaj kazoj kc. kc.
La arto verki legolibron laŭ la Kontakto-metodo estas malfacila, ĉar la verkanto devas elpensi interesan rakonton, ĝin esprimi per simplaj stilo kaj vortoj kaj scii klarigi malfacilajn esprimojn.
Ĉi tiu libreto, kiu ankaŭ senpage elŝuteblas per Interreto, rakontas pri la ĉiutaga vivo de juna brazila knabo. La rakonto estas interesa, la stilo glata. Por tre junaj legantoj verŝajne, ĝi ne taŭgas, sed jes por pli aĝaj (ĉu eble ekde ok jaroj?).
Du avertoj, tamen:
1. La aŭtoro instruas kaj utiligas la afikson/radikon iĉ (virseksan ekvivalenton de in). Ekzemple: katino (inseksa kato), katiĉo (virseksa kato). Ĉu ĉi tia legolibro estas ĝusta loko, por instrui tian neortodoksan morfemon?
2. Post ĉiu ĉapitreto de la rakonto (kutime 2-3-paĝa) sekvas ekspliko de vortoj uzitaj, kiuj ne estas en la baza vortolisto. Tiuj eksplikoj uzas nebazajn vortojn, kiujn preskaŭ neniu lernanto komprenas. Tio estas normala parto de la „facilaj” legolibroj de ĉi tiu tipo, sed malklaras, kiun celon ĝi havas.
Malgraŭ tiuj du avertoj, la verketo estas alloga kaj bele prezentita. Do por personoj, al kiuj tia legolibro utilas, mi rekomendas ĝin. (Kun escepto de la utiligo de iĉ!)
Eta legolibro por geknaboj | 2007. №12 (158) |
La eta legolibro de Luiz Portella estas verkita precipe por junaj geknaboj, kiuj scipovas legi. En la libreto per dek lecionoj la aŭtoro instigas legantojn por flue legi kaj samtempe informas pri sia patrujo — Brazilo.
Ĉiu leciono fine havas liston de vortoj kun klarigoj. La lecionoj prezentas al la legantoj diversajn situaciojn, ekzemple, La familio, la amikoj kaj la strato; Novaj lernantoj; Futbalo kaj brilaj okuloj k.t.p. La libreto taŭgas kiel bona lernilo por 8–14-jaruloj.
Kvankam la verko estas kvazaŭ ilustrita, verajn ilustraĵojn ĝi ne enhavas. Mi opinias ke en la dua eldono la manko estos forigita.
Mi rekomendas la libron de Luiz Portella por legantoj en ĉiuj teranguloj.