La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Toto la pinta hundo

  • Verkinto: Catherine Rayner
  • Speco: NOVA!, por infanoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€6.00
  • Eldonjaro: 2025
  • Priskribo: Toto ŝategas ost-formajn frandaĵojn, snufadon, kaj ĉiutagan promenadon en la parko. Tamen pli ol ĉion tion ĉi Toto ŝategas dormeti en sia komforta korbo. Kaj al li tre plaĉas dividi ĝin.

    Tamen ju pli da hundoj enkorbiĝas, des malpli bone dormas kompatinda Toto. Ĉu li iam ajn rehavos sian karegan korbon?

    Toto la pinta hundo estas gaje amuza rakonto pri afableco kaj dividado, verkita kaj ilustrita de Catherine Rayner.
  • Paĝoj: 32
  • ISBN: 978-0-902756-83-0
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Toto trovis solvon. Kaj vi?

Esperanto-Asocio de Britio eldonis multajn librojn por infanoj, altkvalitajn kaj interesajn: la junaj legantoj (kaj iliaj gepatroj!) estas vere bonŝancaj havi je dispono vastan elekton. Inter miaj plej lastaj aĉetaĵoj troviĝas Toto, la pinta hundo. La titolo tuj vekas scivolemon: kiel hundo povas esti „pinta”? La respondo troviĝas nur en la paĝoj de la rakonto.

Toto estas tre bonkora kaj donema hundo, ĉiam preta helpi kaj kunhavigi sian komfortan dormokorbon kun aliaj hundoj. Lia deziro akcepti ĉiujn estas bela kaj kortuŝa, sed iom post iom la situacio fariĝas malfacila: la korbo pleniĝas je gastoj, kaj fine eĉ ne plu restas loko por li mem. Tiam aperas brila solvo, kiu montras, ke en la mondo povas esti loko por ĉiuj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Massimo Ripani

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.