Esperanto-Asocio de Britio eldonis multajn librojn por infanoj, altkvalitajn kaj interesajn:
la junaj legantoj (kaj iliaj gepatroj!) estas vere bonŝancaj havi je dispono vastan
elekton. Inter miaj plej lastaj aĉetaĵoj troviĝas
Toto, la pinta hundo. La titolo tuj vekas scivolemon: kiel hundo povas esti „pinta”? La respondo troviĝas nur en la paĝoj de la rakonto.
Toto estas tre bonkora kaj donema hundo, ĉiam preta helpi kaj kunhavigi sian komfortan
dormokorbon kun aliaj hundoj. Lia deziro akcepti ĉiujn estas bela kaj kortuŝa, sed
iom post iom la situacio fariĝas malfacila: la korbo pleniĝas je gastoj, kaj fine
eĉ ne plu restas loko por li mem. Tiam aperas brila solvo, kiu montras, ke en la mondo
povas esti loko por ĉiuj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.