La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

vendisto de felicxo, La

  • Verkinto: Julian Modest
  • Ilustrinto: Ferenc Mihalkov
  • Speco: NOVA!, novelo, originala verko
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €18.00
  • Eldonjaro: 2025
  • Priskribo: La vendisto de feliĉo estas kolekto de 22 rakontoj.

    Per siaj rakontoj Julian Modest instigas nin kredi je mirakloj, ĉar sen la mirakloj nia vivo estos griza kaj enuiga. Liaj etaj rakontoj similas al sunradioj, lumigantaj detalojn el la vivo, kiujn ni ne rimarkas aŭ ne deziras rimarki.

    La verkisto posedas la neordinaran talenton rakonti simple, klare, sincere. En liaj noveloj ne aperas grandaj vortoj, pseŭdofilozofiaj konkludoj, tutmondaj konfliktoj. Li rakontas ordinarajn historiojn pri ordinaraj homoj, sed historioj, kiuj provokas nin, profunde emocias nin kaj ne hazarde ni ne povas forgesi la bonkorajn, karajn, modestajn heroojn.

    La libron per koloraj pentraĵoj ilustris Ferenc Mihalkov.
  • Paĝoj: 93
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • ISBN: 9781326040161
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nur peniktuŝoj

Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov, bulgaro naskita en Sofio en 1952) estas konstanta kontribuanto en ĉi tiu revuo, do ege konata; liaj rakontoj, aperintaj diversloke, kutimigis nin al blondulinoj kun longaj haroj kaj lazuraj okuloj kaj al okazaĵoj sen iu firme trudita konkludo, tiel ke la leganto povas imagi kelkajn malsamajn. Tio ja ne estas ja lia sola trajto: li aŭtoris romanojn, dramojn, eseojn, recenzojn, entute pli ol tridek librojn, kie la temoj estas sociaj kaj psikologiaj. Tri romanojn li verkis jam en la komencaj 1980aj jaroj; unu verko, Ni vivos!, estas dokumenta dramo pri Lidja Zamenhof. Li tradukis el la hungara en la bulgaran kaj inverse, loĝis dum ok jaroj en Budapeŝto, kie li edziĝis al hungara esperantistino, poste estis universitata lektoro pri Esperanto en Sofia Universitato. Li estis prezidanto (nun vicprezidanto) de la Esperanta PEN, membro de la Akademio de Esperanto kaj en 2024 honorita de UEA per la diplomo pri Elstara Arta Agado. Ofta kunlaboranto en Literatura Foiro kaj aliaj revuoj, tradukoj el liaj novelaroj aperis en pli ol deko da lingvoj.

Sed la ĵus aperinta novelaro, La vendisto de feliĉo (titolo de la unua ero), kunigas rakontojn tre freŝe verkitajn, kiuj ne kaptiĝas de la samaj trajtoj: la koloroj de haroj kaj okuloj menciiĝas apenaŭ kelkajn fojojn en la tuta 95-paĝa libro. La dudek du rakontoj estas ne longaj (kelkaj ege mallongaj) kaj konsistas el nur unu priskriba peniktuŝo: iu plano, abrupta okazo malhelpas konkretiĝon, kaj fina moralaĵo, ofte nur unufraza aŭ simple lasata al sagaca leganto. Plej plaĉis al mi Maks, Lora kaj Roland, pri temo komuna al multaj seninfanaj paroj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Carlo Minnaja

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.