Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov, bulgaro naskita en Sofio en 1952) estas
konstanta kontribuanto en ĉi tiu revuo, do ege konata; liaj rakontoj, aperintaj diversloke,
kutimigis nin al blondulinoj kun longaj haroj kaj lazuraj okuloj kaj al okazaĵoj sen
iu firme trudita konkludo, tiel ke la leganto povas imagi kelkajn malsamajn. Tio ja
ne estas ja lia sola trajto: li aŭtoris romanojn, dramojn, eseojn, recenzojn, entute
pli ol tridek librojn, kie la temoj estas sociaj kaj psikologiaj. Tri romanojn li
verkis jam en la komencaj 1980aj jaroj; unu verko,
Ni vivos!, estas dokumenta dramo pri Lidja Zamenhof. Li tradukis el la hungara en la bulgaran
kaj inverse, loĝis dum ok jaroj en Budapeŝto, kie li edziĝis al hungara esperantistino,
poste estis universitata lektoro pri Esperanto en Sofia Universitato. Li estis prezidanto
(nun vicprezidanto) de la Esperanta PEN, membro de la Akademio de Esperanto kaj en
2024 honorita de UEA per la diplomo pri Elstara Arta Agado. Ofta kunlaboranto en
Literatura Foiro kaj aliaj revuoj, tradukoj el liaj novelaroj aperis en pli ol deko da lingvoj.
Sed la ĵus aperinta novelaro,
La vendisto de feliĉo (titolo de la unua ero), kunigas rakontojn tre freŝe verkitajn, kiuj ne kaptiĝas
de la samaj trajtoj: la koloroj de haroj kaj okuloj menciiĝas apenaŭ kelkajn fojojn
en la tuta 95-paĝa libro. La dudek du rakontoj estas ne longaj (kelkaj ege mallongaj)
kaj konsistas el nur unu priskriba peniktuŝo: iu plano, abrupta okazo malhelpas konkretiĝon,
kaj fina moralaĵo, ofte nur unufraza aŭ simple lasata al sagaca leganto. Plej plaĉis
al mi
Maks, Lora kaj Roland, pri temo komuna al multaj seninfanaj paroj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.