|
Vizaĝoj
|
|
La stato de l' salato | 9, 2010 |
Inter uzantoj de la paĝaro macupdate.com – elŝutejo por makintoŝaj programoj – fifamiĝis la lingvosciencilo Praat. Ĉu multaj makintoŝuloj do lingvosciencistas? Ne, la komentaĉintoj eĉ ne testetis la programon. Sed ĝi havas plorige malbelan ikonon, sciu!
Ektenante la libron Vizaĝoj miamane min frapis simila abomeno grafikista. Ke eblas, eĉ ene de amatora libromerkato, eldoni tian okulkaĉon! Kelko da skizitaj vizaĝoj (kun politike korekta distribuo etna) strie ridetas tra tergloba krado, meze de amazone verda fono kiu ŝpruce disradias iks opojn da la vorto “Vizaĝoj”. Aspektas iel kiel krucvortenigma kajero kia kelklande ĉipe aĉeteblas en trajnstaciaj kioskoj.[1]Kompreneble la plej okulskrapa libro povas kaŝi en si trezorojn. Do, provante forigi pensojn pri baskvalitaj komiksoj, mi eklegis ĉi “Novelaron 2000–2009”.[2]
Estas virto de Vizaĝoj fokusi preskaŭ ekskluzive je la noveloj mem. Freŝe mankas vortoklarigoj kaj filologiaj diskutoj. La libron per kurta historia enkonduko provizis Sten Johansson, lasante la 29 novelojn paroli mem.[3]Kontribuas verkemuloj de diversaj aĝoj kaj seksoj el ĉiuj kontinentoj krom Antarkto.
La kvalito de la noveloj – kiel plejparto de
Mi devas konfesi, tamen, ke la redaktistoj faris ĝenerale brilan elekton. En Vizaĝoj surprize grandas la gemaro.
Inter la noveloj kiuj lasis spurojn en mia menso, menciindas Peco de kablo de Mikaelo Bronŝtejn, Ducent mejloj ĝis Talooska de István Ertl, Pordo al la maro de Sten Johansson, Io devas okazi de Miĥail Korotkov, Geedza ringo de Paulo Sérgio Viana kaj Rulkreskaĵo de Tim Westover.
Peco de kablo invitas onin al jam fremdiĝinta mondo: Sovetunio. Ĉu Viktoro pretas oferi
sian amikecon al Borkovskij por mem saviĝi de
Ducent mejloj ĝis Talooska estas, laŭ mi, la pinto de la kolekto. Per pluraj paralelaj fadenoj Ertl sukcesas teksi vere streĉan rakonton, kun viglaj personoj kaj surpriza fino. (Eĉ plie, li sukcesas prilumi la lingvan problemon sen ajna mencio de Esperanto!)
Pordo al la maro repruvas kial Johansson elstaras inter niaj novelistoj. Per malmultaj vortoj li kapablas pentri marbordan pejzaĝon kaj personojn vibrantajn je emocioj. (Nu, eble mian ŝaton influis tio ke la rakonto okazas en mia propra lando!)
Mi ne scias ĉu Io devas okazi estas elstara novelo. Sed funde kortuŝas ĝia priskribo de multjara junulo kiu subite sentas sin olda…
Ankaŭ Geedza ringo temas pri maljuniĝo, kaj pri soleco, sed el virina perspektivo. Lasante la leganton sekvi la mal- kaj reaperon de nupta ringo, la aŭtoro samtempe permesas al la ina rakontanto tenere elmontri la vundojn de ŝiaj vivo kaj kunvivo.
Rulkreskaĵo mi aparte ŝatas pro ĝiaj fantastaj trajtoj. La priskribo de la bienista familio kaj ties malurbeca bieno en lok’ sennoma estigas en mi enan filmon kun senfinaj ebenaĵoj – jen mita Nordameriko antaŭ la moderniĝo, kun eĥoj de la rakontoj de L. Frank Baum (La sorĉisto de Oz). La rulkreskaĵoj mem memorigas min pri la ombruletoj/polvuletoj de la animacia[4] mondo de Hayao Miyazaki (Mia najbaro Totoro kaj La vojaĝo de Ĉihiro).
La ”vizaĝojn” plukis kvin redaktistoj, kaj la (ŝajna) deziro kontentigi ĉiun bedaŭrinde distiris la kvalitan koheron. Al kelkaj noveloj mankas energio, dum aliaj dronas en grizverda ĉiutageco. Ekzemple, kvankam mi mem laboris en lernejo, mi absolute ne komprenas kial interesus pli-malpli senintrige verki pri lernejanoj preparantaj teatran spektaklon. Alia feblo estas la emo de kelketaj aŭtoroj ekspluati ajnan oportunon mencii la lingvon Esperanto – ŝajne tute sen prizorgo ĉu tio rakonte malbalastas aŭ ne.
Nun estas via vico esplori kiel multvizaĝa estas nia novelarto! Nepre aĉetu Vizaĝoj en via loka libroservo. Kaj ne forgesu viziti bindiston survoje…
[1] Pri la tiparo eĉ ne indas paroli. Sed se vi havas tempon krozu al http://www.bancomicsans.com/ .
[2] Kial ne 2001–2010?
[3] Nu, fakte 35, ĉar avangardas Jorge Camacho per 7 mikronoveloj.
[4] animacio: kreado kaj prezentado de desegnitaj moviĝantaj bildoj (animaciaĵoj), ekzemple porinfana desegnofilmo (ReVo).
Multvizaĝa libro | 2011/1 |
Vizaĝoj, novelaro 2000-2009 | majo 2020 |
En la libreto troviĝas trideko da noveloj kaj biografioj de Esperantaj verkistoj aŭ verkantoj. Komence legeblas mallonga superrigardo pri Esperanta novelarto dum 120 jaroj. La noveloj estas variaj, el diversaj mondopartoj kaj kulturoj; tre riĉa rikolto! La redakciintoj elektis 29 novelojn el 79 proponitaj. La lingvaĵo povas esti simpla, facile komprenebla aŭ riĉa kaj densa, postulanta malrapidan legadon kaj cerbumadon. La enhavo de ĉiu novelo prilumas iun faceton de homa vivo. Ili venis de Italio, Germanio, Ukrainio, Hispanio, Rumanio, Nederlando, Goao (iam portugala kolonio, nun en Barato), Luksemburgio, Argentino, Togolando, Britujo, Svedio, Ruslando, Brazilo, Ĉinio, Finnlando, Francio, Aŭstralio, Usono kaj Kroatio.
Legante tian libron oni ne aŭtomate tralegas difinitan kvanton da paĝoj sed preferas legi unu rakonton de la komenco ĝis la fino. Poste oni haltas kaj pripensas tion, kion oni lernis. Oni pripensas la enhavon kaj la lernitajn vortojn kaj esprimojn. Inter la noveloj mi trovis du, kies mondo al mi ŝajnis tiom fremda, ke mi ne vere ĝuis la legadon, kvankam mi komprenis la lingvon. Kompense mi trovis multajn kortuŝajn kaj pensigajn.
Rakontoj kaj vizaĝoj | n-ro 248, decembro 2010, |
Vizaĝoj | 2010-14 (2163) |
Pasis de tiam jam preskaŭ duonjarcento; intertempe nova kolekto, ĉi-foje de 101 aŭtoroj, montris novan rikolton: Trezoro, eldonita de Hungara Esperanto-Asocio (1989), kunigis kaj selektis rakontojn aperintajn dum la postaj du jardekoj. Aliaj kolektoj vastagamaj aperis plue: de la sciencfikcia serio Sferoj (pluraj volumetoj inter 1984 kaj 2000) ĝis Mondoj (2001) kaj aliaj de pli specifa deveno.
La ĵus aperinta Vizaĝoj (Eldona Societo Esperanto, Stockholm 2010) volas prezenti selekton de noveloj de la periodo 2000-2009, aŭ aparte verkitaj por tiu ĉi kolekto (tia estis la komenca plano) aŭ publikigitaj diversloke.
La redaktintoj (Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli kaj Tim Westover) estis aŭ kun granda sperto pri libro- kaj revu-editorado (Martinelli) aŭ mem premiitaj en literaturaj konkursoj (la ceteraj). Dudek naŭ rakontoj de same multaj aŭtoroj el dudeko da landoj: iuj estis jam aperintaj, ekzemple en Heroldo, Literatura Foiro, Femina (bedaŭrinde mankas mencio pri tiu aperigo), sed aliaj estas neniam presitaj. Inter la verkintoj estas literaturaj guruoj, ege produktemaj kaj de longe konataj; dojenas la 91-jara Leen Deij, sekvas la okdekjara Lina Gabrielli, kaj pluaj, de Mattos al Sen Rodin, apudantaj la okdek; ĝenerale la aŭtoroj estas abunde pli ol 40-jaraj kaj garantias jam elpruvitan kvaliton; sed aperas ankaŭ pli junaj promesoj, kiel Massimo Acciai aŭ Tim Westover. La kelkliniaj librofinaj biografiaj notoj atestas pri la ekzisto de abundo da literaturaj konkursoj kaj konkursetoj kaj da revuoj kun literaturaj anguloj, signo de la vivanteco de nia kulturo.
Temoj de la rakontoj kompreneble varias; jen knabo kiu iĝas viro post geja renkonto (Becker), jen atmosfero de mistero (Silfer), jen rakonto pri trompo fare de iluziigantoj de aspirantaj filmstelulinoj (Karpunina), jen bruoj de la abomeninda milito (Rivière), jen rememorita epizodo de jam pasinta vivo (Szász). Ĉiu verkinto prezentas ion malsaman, de mikroscenoj al pli longaj epizodoj, de momentaj sparkoj de ekstazo al lace treniĝanta familia vivo, kun timoj kaj konfliktoj. En la tuta volumeto regas pli multe meditemo ol entuziasmo; post ellego oni ne ja ridas, sed pripensas, kaj tion mi taksas atuto de la verko. Stiloj malsamaj, sed ĉiuj lingve senpekaj kaj same fluaj, kiel oportunas ĉe rakontado. Plia laŭdindaĵo estas eseeto, bedaŭrinde nur apenaŭ dupaĝa, pri la evoluo de la novelarto; en tiu disvolviĝo la nuna verko ne metas (nek celas meti) finan punkton, sed fotas la mallongan periodon de niaj lastaj dek jaroj. Entute, tre rekomendinda.
Vizaĝoj | n-ro 248, decembro 2010, |
Novelaro kun diverseco | 2010:5-6 |
Multaj noveloj plaĉis al mi kaj mi ŝatas la libron ĝuste pro la granda diverseco de la rakontoj. Jen du el miaj plej ŝatataj: "Tenu la flamon brulanta!" de Leen Deij. La rakonto okazas kiel en Esperantio. Lernejaj infanoj prezentas teatraĵon kaj unu sama problemo reokazadas dum la tuta prezentado. Ĉi tio mal-graŭ ĉiuj klopodoj kaj de la infanoj kaj de la instruistoj. Leen Deij humure skribas kaj la rakonto donas bonan senton. Mi mem havas infanojn kiuj teatrumis kaj mem spertis ke tiel povas okazi. Kiom ajn da serioza klopodo, la rezulto tamen povas fariĝi alia ol la origina celo.
"Iam, ne dimanĉe" de Judit Felszeghy. Nur post duonpaĝo mi komprenis kiu estas la ĉefpersono de ĉi tiu novelo. Ĝi estis agrabla surprizo. Mi ne volas ĉi tion nun rakonti ke ankaŭ vi povu same surpriziĝi kiel mi. Ĉi tiu rakonto estas tre senteme skribita per malĝojaj sentoj pri vivo, maljuniĝo kaj morto, pri soleco kaj senesperiĝo. Sed ankaŭ pri egalrajto al la vivo kaj pri fidela amo.
Kial ne eldoni tutmondan novelaron ĉiujare? Mallongajn interesajn rakontojn multaj esperantistoj povus skribi. Mi volonte legos ĝin!
Vizaĝoj, Novelaro 2000-2009 | Majo 2017 |