Kiam oni vidas la imponan liston de
nomoj de personoj, kiuj laŭaserte helpis en realigo de tiu ĉi entrepreno, oni
des pli miras pri la fuŝoj de „Zamenhof,
bildrakonte”. Dum la bildoj mem estas
sufiĉe taŭgaj, la lingvaĵo kaj la skribo
estas absolute ne. Ke ie supersigno
sidas sur malĝusta litero, tion oni ja
povas toleri; sed malĝustaj vortoj
abundas, ekz. bazaro anstataŭ foiro
aŭ redaktaĵo (kio estas tio?), kiam
certe temas pri eseo, kaj ke la juna
Zamenhof volas diveni la diversajn lingvojn laŭ tonoj estas ne malpli
strange. Grabovski konas 33 lingvojn;
mi konas pli multajn, kvankam mi scias
nur malmultajn ... Kaj kial en Esperanto-kajero mapo aperas kun francaj
landnomoj? Domaĝe, ke oni eldonis la
bildrakonton kun tiom da fuŝoj kaj
fuŝetoj. Sed ŝajne entute la lingvoscio
de la eldonistoj ne estas sufiĉe bona
por tia respondeca tasko; en la akompana letero mi trovis ne malpli ol 5 lingvajn erarojn en 6 simplaj frazoj.