La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Zamenhof, bildrakonte

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Fuŝeta bildrakonto

Kiam oni vidas la imponan liston de nomoj de personoj, kiuj laŭaserte helpis en realigo de tiu ĉi entrepreno, oni des pli miras pri la fuŝoj de „Zamenhof, bildrakonte”. Dum la bildoj mem estas sufiĉe taŭgaj, la lingvaĵo kaj la skribo estas absolute ne. Ke ie supersigno sidas sur malĝusta litero, tion oni ja povas toleri; sed malĝustaj vortoj abundas, ekz. bazaro anstataŭ foiro aŭ redaktaĵo (kio estas tio?), kiam certe temas pri eseo, kaj ke la juna Zamenhof volas diveni la diversajn lingvojn laŭ tonoj estas ne malpli strange. Grabovski konas 33 lingvojn; mi konas pli multajn, kvankam mi scias nur malmultajn ... Kaj kial en Esperanto-kajero mapo aperas kun francaj landnomoj? Domaĝe, ke oni eldonis la bildrakonton kun tiom da fuŝoj kaj fuŝetoj. Sed ŝajne entute la lingvoscio de la eldonistoj ne estas sufiĉe bona por tia respondeca tasko; en la akompana letero mi trovis ne malpli ol 5 lingvajn erarojn en 6 simplaj frazoj.

Stefan Maul

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.