„Ĉu vi parolas Esperante?" estas ne
nur malnova demando sed ankaŭ
malnova kursotitolo. La konversacia
tekst-libro, kiu estis reeldonita en
1990, efektive estas senŝanĝa represaĵo de samtitola broŝuro de la jaro
1970. La aŭtoro forprenis de la breto
sian malnovan dialogaron, kiun
akompanis kvar diskoj, kaj forblovis la
polvon kuŝantan sur ĝi, sed faris neniun provon aktualigi la enhavon kaj
plivigligi la prezentadon. La eldonisto
surmerkatigis tiun malnovan panon
en nova pakumo, konsistanta el du
sonkadedoj.
La kurso ne estas por uzo de veraj
komencantoj sed por tiuj, kiuj jam lernis la rudimentojn de la gramatiko kaj
havas sufiĉe grandan vort-provizon.
Ne ekzistas apartaj kajeroj kun
traduko de la konversacioj en diversajn etnolingvojn, do ankaŭ vortaro
estas bezonata. La dialogoj estas dividitaj en 28 lecionoj, ĉiuj voĉoj estas
de poloj, la parolistoj de Radio Polonia.
Laŭ la aŭtoro, la didaktika celo de la
lecion-tekstoj estas doni konkretajn
„fraz-modelojn”, kiujn oni alproprigu al
si per ofta aŭskulado de la sonbendoj.
Atentigendaj estas kelkaj demandoj
pri la lingvouzo. Unu rilatas al diferencigo inter indikaj kaj demandaj frazoj,
En la tekst-libro plurfoje troviĝas frazoj en kiuj mankas ,ĉu’ aŭ unu el la demandaj tabelvortoj: „Do via edzo estas esperantisto?”, „Korespondanto aŭ korespondantino?”, „Sed ja hieraŭ
posttagmeze vi aĉetis ovojn?”, „Jes?”
Kiel indiki en la parola lingvo, ke
temas pri demandoj? Ne ekzistas en
Esperanto reguloj por la intonacio de
frazoj, do lernanto, kiu volas uzi la intonacion de sia gepatra lingvo, riskas
miskomprenigi sin. Pro tio, la uzo de
tiaj elipsaj frazoj ne estas rekomendinda en lerniloj.