Ĉu eblas skribi nove pri Ŝekspiro? PIV
koncizas jene: la plej granda angla
poeto kaj dramisto (1564-1616), Nu,
konsentite, sed ... kial plu eldoni liajn
verkojn, dum mankas daŭre tradukoj
de ĉiaj nunaj anglalingvaj verkistoj?
Memor’ sufloras tuj senfinan liston:
Dos Passos, Durrell, Faulkner, Fitzgerald, Golding, Graves, Hardy,
Hemingway... Tiel mi pensumis, antaŭ
ol eklegi. Kovrilaj vortoj tamen komencis min konvinki: efektive, ŝekspiron
jam esperantigis, laŭ riĉa tradicio,
Zamenhof, Kalocsay, Rossetti, Auld,
Francis k.a.; tial grave mankis eldono
de la longe preta „La dresado de la
megero” versie de Gerald C. Jervis.
Nu, post tiuj frazoj mi jam cedis kaj
koncedis, ke, ricevinte „fidelan kaj freŝan” tradukon, la eldonisto ne povis ne
aldoni ĝin al sia renoma serio Esperantaj Kajeroj.
Kaj, fakte, la libro mem elpruvas tion
klare. Mi legis ĝin plezure, kvankam
16a-jarcenta versa komedio evidente
ne estas facillingva leĝeraĵo.
Jen prezento de ĝia fabulo, de ĝia
intrigo: Baptisto, riĉa sinjoro el
Padovo, volas edzinigi siajn du filinojn.
Ambaŭ junas kaj belas, sed li ordonas,
ke Bianka (la pli juna) ne edziniĝos, ĝis
Katarina (spitema, furia, ksantipa,
megera) estos nuptinta. Tial svatiĝantoj je Bianka devas unue trovi kuraĝulon kapablan dresi, mildigi kaj edzinigi
la neobeeman Katarina.
En la antaŭparolo Brian Stone klarigas, ke, por renesancanoj, „la familiestro, la patro, povis disponi pri sia
filino en edziniĝo kiel li volis, kaj tiu
filino, nuptita virge al la viro elektita de
la patro, ŝuldis al sia edzo plenan
obeon. ,La dresado de la megero’,
kvankam verkita plej frue en la kariero
de Ŝekspiro, mokas trafe kaj amuze
tiujn ideojn kaj finas per ties solida
akcepto kaj defendado.”
Mi do ĝuis la fluan tradukon de Jervis,
la antaŭparolon de Stone (kiu fakas pri
dramo ĝenerale, en diversaj kulturoj)
kaj la prezenton de la tradukinto kaj la
editoradon, ambaŭ fare de Reto Rossetti, laŭ kiu Jervis (1915-1985) „estis
tutsimple la plej klera ŝekspirologo en
Esperantujo”.
Ŝajnas al mi (kaj ne nur al mi) grave, ke
oni legu ankaŭ klasikulojn. Vera klasikulo, kia Ŝekspiro, ne bezonas esti
nuna, por esti aktuala, eĉ pli aktuala ol
multaj nunaj verkistoj. Kiam li verkas
pri l’ adresado de l’ ameg-eroj (ekzemple ne nur voluptaj vortoj kaj pasiaj
kisoj, sed ankaŭ batoj kaj insultoj al sia
edzino kaj ĉi ties humiliĝo), li verkas
same pri homoj, pri virhomoj nuntempaj, por kiuj ŝajne tute ne pasis la lastaj
kvar jarcentoj, kaj pri hominoj, kiuj
„nature” tion akceptas kaj defendas.