La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La dresado de la megero

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Frandu Ŝekspiron

Ĉu eblas skribi nove pri Ŝekspiro? PIV koncizas jene: la plej granda angla poeto kaj dramisto (1564-1616), Nu, konsentite, sed ... kial plu eldoni liajn verkojn, dum mankas daŭre tradukoj de ĉiaj nunaj anglalingvaj verkistoj? Memor’ sufloras tuj senfinan liston: Dos Passos, Durrell, Faulkner, Fitzgerald, Golding, Graves, Hardy, Hemingway... Tiel mi pensumis, antaŭ ol eklegi. Kovrilaj vortoj tamen komencis min konvinki: efektive, ŝekspiron jam esperantigis, laŭ riĉa tradicio, Zamenhof, Kalocsay, Rossetti, Auld, Francis k.a.; tial grave mankis eldono de la longe preta „La dresado de la megero” versie de Gerald C. Jervis. Nu, post tiuj frazoj mi jam cedis kaj koncedis, ke, ricevinte „fidelan kaj freŝan” tradukon, la eldonisto ne povis ne aldoni ĝin al sia renoma serio Esperantaj Kajeroj.
Kaj, fakte, la libro mem elpruvas tion klare. Mi legis ĝin plezure, kvankam 16a-jarcenta versa komedio evidente ne estas facillingva leĝeraĵo. Jen prezento de ĝia fabulo, de ĝia intrigo: Baptisto, riĉa sinjoro el Padovo, volas edzinigi siajn du filinojn. Ambaŭ junas kaj belas, sed li ordonas, ke Bianka (la pli juna) ne edziniĝos, ĝis Katarina (spitema, furia, ksantipa, megera) estos nuptinta. Tial svatiĝantoj je Bianka devas unue trovi kuraĝulon kapablan dresi, mildigi kaj edzinigi la neobeeman Katarina. En la antaŭparolo Brian Stone klarigas, ke, por renesancanoj, „la familiestro, la patro, povis disponi pri sia filino en edziniĝo kiel li volis, kaj tiu filino, nuptita virge al la viro elektita de la patro, ŝuldis al sia edzo plenan obeon. ,La dresado de la megero’, kvankam verkita plej frue en la kariero de Ŝekspiro, mokas trafe kaj amuze tiujn ideojn kaj finas per ties solida akcepto kaj defendado.” Mi do ĝuis la fluan tradukon de Jervis, la antaŭparolon de Stone (kiu fakas pri dramo ĝenerale, en diversaj kulturoj) kaj la prezenton de la tradukinto kaj la editoradon, ambaŭ fare de Reto Rossetti, laŭ kiu Jervis (1915-1985) „estis tutsimple la plej klera ŝekspirologo en Esperantujo”. Ŝajnas al mi (kaj ne nur al mi) grave, ke oni legu ankaŭ klasikulojn. Vera klasikulo, kia Ŝekspiro, ne bezonas esti nuna, por esti aktuala, eĉ pli aktuala ol multaj nunaj verkistoj. Kiam li verkas pri l’ adresado de l’ ameg-eroj (ekzemple ne nur voluptaj vortoj kaj pasiaj kisoj, sed ankaŭ batoj kaj insultoj al sia edzino kaj ĉi ties humiliĝo), li verkas same pri homoj, pri virhomoj nuntempaj, por kiuj ŝajne tute ne pasis la lastaj kvar jarcentoj, kaj pri hominoj, kiuj „nature” tion akceptas kaj defendas.

Georgo Kamaĉo

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.