La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dek rakontoj el Vieno

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por komencantoj

Per deko da malgrandaj rakontoj, Dek rakontoj el Vieno prezentas diversajn epokojn de la tradicia aŭstria ĉefurbo, malkaŝante en la postparolo sian intencon inviti la leganton koni ĝin. La rakontoj ne estas speciale beletraj, tamen ne malŝatindaj. Mi trovis aparte plaĉa numeron 8: „Lardo en la ruĝtura pordego”, subtitolita „Certe ne vera rakonto”. La ceteraj ŝajne estas veraj, aŭ almenaŭ bazitaj sur veraj faktoj.
La lingvaĵo estas facile legebla, bazita sur oficialaj radikoj bone kaj lerte kunmetitaj, do laŭ mia opinio rekomendebla al komencantoj, ankaŭ pro la nelongeco de la rakontoj. Nur iom ĝenis min la ofta uzo de la sintezaj participaj formoj (ekz. „trinkintis” anstataŭ „estis trinkinta”, ktp.)

Daniel Alberto Cotarelo García

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.