Per deko da malgrandaj rakontoj,
Dek
rakontoj el Vieno prezentas diversajn
epokojn de la tradicia aŭstria ĉefurbo,
malkaŝante en la postparolo sian
intencon inviti la leganton koni ĝin.
La rakontoj ne estas speciale beletraj,
tamen ne malŝatindaj. Mi trovis
aparte plaĉa numeron 8: „Lardo en la
ruĝtura pordego”, subtitolita „Certe
ne vera rakonto”. La ceteraj ŝajne
estas veraj, aŭ almenaŭ bazitaj sur
veraj faktoj.
La lingvaĵo estas facile legebla, bazita sur oficialaj radikoj bone kaj lerte
kunmetitaj, do laŭ mia opinio rekomendebla al komencantoj, ankaŭ pro
la nelongeco de la rakontoj.
Nur iom ĝenis min la ofta uzo de la
sintezaj participaj formoj (ekz. „trinkintis” anstataŭ „estis trinkinta”, ktp.)
Daniel Alberto Cotarelo García