La nova Bildvortaro en Esperanto de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath baziĝas sur la 6a eldono (2005) de la germana bildvortaro de Duden, same kiel la iama, de longe elĉerpita, Esperanta Bildvortaro (1988) de Rüdiger Eichholz baziĝis sur la 2a eldono (1958) de tiu sama germana verko. Kompreneble, la nova esperanta verko baziĝas certagrade ankaŭ sur la malnova esperanta verko, sed la germana originalo, same kiel la mondo, multe ŝanĝiĝis en preskaŭ duonjarcento: laŭ la enkonduko, „malpli ol kvarono el la terminoj estas komuna” inter la du esperantaj eldonoj. Do, kiel konsilas la enkonduko, „ne forĵetu la antaŭan eldonon”, se hazarde vi havas ĝin.
415 ĉapitroj
Post modesta kaj tre simpatia enkonduko la libro pritraktas la universon en 415 ĉapitroj, de 1 Atomo I ĝis 415 Borso. Tipa ĉapitro (la enkonduko uzas la vorton „tabulo”!) konsistas el nigra-blanka aŭ unukolora bildo sur unu paĝo kaj listo de numeritaj terminoj sur la apuda paĝo. Nur 16 paĝoj ĉe la fino estas koloraj. La libro do ne estas alloga por junaj infanoj, sed evidente tio ne estas ĝia celo; ĝia enhavo estas ĉefe teknika, eĉ se temas pri teknikaĵoj, ne malofte renkontataj en la ĉiutaga vivo. Tipaj ekzemploj estas:
– komandantejo (67.85) – de submarŝipo;
– batlinio (108.27) – en kriketo, sed la bildo ne tre similas al mia imago pri kriketo; eble temas pri germana kriketo!
– kolizaŭto (126.22) – stranga vorto, eble, sed ĝi troviĝis jam en Mil unuaj vortoj (1994);
– ŝtrebo (274.82) – parto de tegmenta truso;
– jugo (305.17) – de elektra transformilo;
– brigvela bumo; brigbumo (373.44) – en velstangaro de velŝipo.
Temas do pri aferoj, kiujn oni probable konas aŭ rekonas, sed, verŝajne, ne povus tuj nomi, escepte se temas hazarde pri fako, pri kiu oni mem okupiĝas. Enestas, tamen, ankaŭ kelkaj tre bazaj terminoj, kiel „tenispilko” (109.27) aŭ „buŝo” (241.50), kaj aferoj preskaŭ tute seninteresaj, kiel „grupeto da arboj; arbogrupo” (84.61) (eble en alia lingvo estas pli interesa esprimo) aŭ la serio de „germana monero de 1 cendo” (60.38) ĝis „germana monero de 2 eŭroj” (60.44). Samtempe, ŝajne, mankas, bedaŭrinde, la plej fama monero de la historio, kiun la papago de la pirato Long-Johano Silver, en traduko de Grace Kirkwood, nomas: „Okpecoj! Okpecoj! Okpecoj!”
Mirinde aktuala
Plurloke oni konstatas la mirindan aktualecon de la nova Bildvortaro. Plutono (4.55) estas „nanoplanedo”, kiel oni redifinis ĝin en aŭgusto 2006. Enestas „poŝkomputilo” (407.26) kun „tuŝekrano” (407.30) kaj ankaŭ „tabulkomputilo” (407.36), sed kun „eniga grifelo” (407.37); la bildoj de la germana originalo estis faritaj antaŭ la apero en januaro 2010 de iPad de Apple.
Enestas ankaŭ kelkaj nun malaperantaj aferoj, kiel vidbendo („VHS-kasedo” (404.50)) kaj „3,5-cola AD-disketo” (406.54). Ĝenerale, la plej facila maniero dati filmon, ekzemple, estas rigardi la poŝtelefonojn, kaj ankaŭ la Bildvortaro datas sin tiel: la poŝtelefono (396.48) aspektas kiel la malnova de mia edzino – pli moderna do ol mia nuna! Sed, kiel saĝe rimarkigas la enkonduko, „Napoleono jam mortis ... oni tamen ankoraŭ bezonas lian nomon por paroli pri li!” Kaj ĝenerale, la terminoj malaktualiĝas multe malpli rapide, ol la bildoj eksmodiĝas.
Germana etoso
Ĉar temas pri adapto de germana originalo, oni ne surpriziĝas pro la germana etoso en kelkaj bildoj kaj eĉ la apero de germanaj vortoj en kelkaj bildoj. Enestas do „dirndlo” (36.89), sed ne la tradicia skota kostumo. Eble, ankaŭ la „nokta amuzejo” de ĉapitro 130, en kiu „stangodancistino” prezentas sin, „kluba kunulino” gvate promenas kun „kondomujo”, kaj „kliento” proponas „aprezbileton” al „striptizistino”, portanta „cicostelojn”, malkaŝas germanan influon, ĉar tia ĉapitro eble ne enestus, se la vortaro kreiĝus en lando kun kulturo malpli tolerema pri tiaj aferoj. Ĉu tiu ĉapitro aperos ankaŭ en la araba kaj persa tradukoj, mi demandas min. Bonŝance por la eventualaj adaptantoj, mankas ĉapitro pri putinejo, kvankam en Berlino tiaj establoj tiel normaliĝis, ke unu el ili reklamas en retpaĝaro apud siaj prezoj rabaton por klientoj, kiuj alvenas per biciklo aŭ publika transportilo. Laŭdire.
Komputado
Ideale mi trastudus la tutan vortaron antaŭ ol raporti pri ĝi, sed mi ne volus tiel longe atendigi la redaktoron, do mi direktis min unuavice al kelkaj fakoj, kiuj iel koncernas min.
Profesie mi estas dungita por esplori pri tradukado de komputilaj programoj. La terminoj de tiu fako, eĉ se ili estus sufiĉe konataj por ricevi lokon en tia vortaro, apenaŭ estus bildigeblaj, sed la Bildvortaro havas kelkajn ĉapitrojn pri komputiloj. Tie la terminoj ŝajnas al mi ĝenerale bonaj, sed mi trovis du dubindaĵojn.
Retadaptilo (406.2). Laŭ la pozicio en la bildo kaj la vorto en la germana originalo („Netzteil”) (1), temas pri la parto, kiu konvertas la alternan kurenton el mura ŝtopilingo al la bone regulata kontinua kurento, bezonata por elektronikaĵoj. Ĝi tute ne rilatas al komputilaj retoj, do „retadaptilo” ne ŝajnas tre taŭga esperantigo. Ĉu estu „elektroprovizilo”? Aŭ „potencilo”? (2
Kaŝmemorilo (406.19). La traduko respondas al la teksto de la germana originalo. En PIV estas „staplo”, sed en la Komputada leksikono de Sergio Pokrovskij estas ja „kaŝmemoro”. Staplo estas „memorilo, kiu staras inter procesoro kaj pli granda, sed malpli rapida memorilo”, laŭ PIV2002, do oni atendus vidi ĝin en loko pli proksima ol la „ĉefmemorilo” al la „ĉefprocesoro”, sed en la bildo tute ne estas tiel.
Rekomendinda verko
Estas evidente, ke interesatoj pri esperantaj terminologio kaj leksikografio posedu ĉi tiun novan bildvortaron, sed mi rekomendas ĝin ankaŭ al malpli fakaj uzantoj, ĉar estas distre kaj klerige hazarde elekti ĉapitron kaj detale rigardi ĝiajn bildon kaj vortliston. La libro estas bone bindita kaj, se konsideri la paĝonombron, ne multekosta.
Edmund Grimley Evans
La moderna lingvoscienco nombras multajn tipojn de vortaroj. Tiuj povas esti enciklopediaj aŭ lingvistikaj, unu- aŭ kelklingvaj, historiaj aŭ modernlingvaj… Ili povas prezenti ne vortojn, sed pli etajn elementojn, morfemojn. Aŭ male – vortokunmetojn, idiomaĵojn. Sed preskaŭ ĉiam la bazo, “motoro” de la vortaro estas la vorto. Bildojn oni kutime metas por montri la ĝeneralan aspekton de la priskribata objekto aŭ por skrupule esplori detalojn. Ilustraĵoj, kiuj prezentas pli vastan nociaron, amason da objektoj en ties kutima kontakto, estas pli oftaj en porinfanaj libroj kaj lingvolerniloj. Vi certe imagas tiajn. Kamparo, arboj, ĝardeno, domo, tubo, fumo, suno. Apenaŭ la aŭtoroj celos montri tie ne “arbon”, sed speciale “moldornan kastaneon”, ne “domon”, sed “unuetaĝan lignan loĝejkonstruaĵon kun ringe betonita fundamento kaj dudekliva tegolita tegmento”.
Kial tamen la bildo ne fariĝu bazo de multe pli ampleksa vortaro? Se per unu desegno eblas montri dek vortojn, kial ne eblas tuj prezenti centon?
El multaj provoj la plej konata al la esperantistoj estas la germana Duden – Das Bildwörterbuch. Ĝuste ĝi estas la fundamento por la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz, aperinta en 1988.
Pasis preskaŭ kvaronjarcento, ŝanĝiĝis multo ĉirkaŭ ni, kaj venis tempo por la nova eldono: Bildvortaro en Esperanto de Petro Desmet’ kaj Jozefo Horvath. Ĝi baziĝas sur la sesa eldono de la germana prototipo (Duden – Das Bildwörterbuch. Mannheim: Bibliographisces Institut GmBH, 2005).
Kiam oni parolas pri “nova eldono”, tio signifas, ke la aŭtoro aldonis ion novan, forigis ion arkaiĝintan, redaktoroj trovis erarojn, kiujn preteratentis ĉe la antaŭa eldono. En nia kazo eblas paroli pri absolute nova libro. Certe la aŭtoroj tenis ĉe-mane la verkon de ilia eminenta antaŭulo. Sed jen kion ili mem diras pri kvanto de ŝanĝoj:
En la antaŭa eldono tabulo 100, “ŝuoj”, montras kaj nomas 48 erojn, la nova eldono en tabulo 58 montras 57, sed nur 8 estas samaj!
La nova-malnova verko prezentas al ni la tutan ĉirkaŭan mondon en 415 tabeloj-bildoj kun ĉirkaŭ 30 mil nocioj. Por la vortaro tio estas sufiĉe serioza amplekso. Memorante des pli, ke temas preskaŭ ekskluzive pri la nomoj de diversaj objektoj. Do el la tuta leksiko la libro prezentas ĝenerale nur substantivojn. Tamen al kiu la Bildvortaro povus esti utila?
Infanoj de la tuta mondo ŝatas enigmoludon. Ne ĉiam estas facile diveni objekton, kiun priskribas la enigmo. Tute specialan lokon okupas enigmoj intence absurdaj, en kiuj la objekto estas nerekoneble kaŝita pere de “aŭtora” volo.
– Divenu, kio ĝi estas? Verda, fiodora, pendas sur la muro kaj fajfas.
– Mi ne scias.
– Haringo.
– Kial ĝi estas verda?
– Malfreŝa.
– Kial ĝi pendas?
– Mi estas posedanto – kion volas, tion kun ĝi faras.
– Kial ĝi fajfas?
– Por ke neniu divenu!
Mi tre ŝatas jenan mistikan objekton: “malgranda, blanka, staras sur televidilo”. Ĝi estas muŝo. Kaj sian neordinaran koloron ĝi ekhavis, “ĉar estas vestita en noktoĉemizo”.
Foliumante tabelojn de la Bildvortaro en Esperanto, mi trovis amason da similaj noktoĉemize vestitaj muŝoj. Enigma korbeto kun reguliloj kaj mezuriloj, staranta ĉe horloĝisto (“Horloĝisto, 261”), evidentiĝas esti “mezurpupitro por elektronikaj komponantoj”, stranga aparateto, plej simila al modelo de tornilo, – “maŝino por rulumi, poluri, rondigi kaj detranĉi aksojn”. Kaj paralelepipedo, supran parton de kiu ni vidas super same nedivenebla “V-rimena transmisiilo”, – “rulebla pecoŝranko”. Bone posedante Esperanton, mi povas kompreni, kion servas la nomita objekto, sed la bildo ofte ne havas perspektivon fariĝi “ankro” nek en la direkto “jena objekto havas jenan nomon”, nek inverse. Mi povas konstati nur, ke en la horloĝista metiejo oni povas trovi “maŝinon por rulumi kaj poluri”, kaj ke sur la bildo mi trovas amason da tute nekompreneblaj instalaĵoj, aparatetoj kaj instrumentoj.
La tabelon “Filmo I (filmado), 131” invadis amaso da homoj – 18, se mi ne eraris post kvinfoja rekalkulo. Du el ili, sidantaj sur platformo de dolio, estas tute fremdaj ĉi tie kaj nomiĝas neniel. La enuanta viro maldekstre evidentiĝas esti “direktoro de produktado”. En la alia angulo same enuas “dekoraciestro”. La viro, kiu sidas kaj svingas la maldekstran manon, estas “reĝisoro”. Alia viro, kiu sidas, ne svingas la manojn, sed kaŝe puŝas la stativon de kamerao kaj supozeble malhelpas filmi, tute neatendite estas “kameraisto”, dum laboras kun la kamerao nur “helpkameraisto”. Kion klarigis al mi la bildo? Nur tion, ke ĉe filmado svarmas homa tumulto, kaj inter tiuj oni foje povas trovi direktorojn de produktado, kameraistojn kaj ceterajn. Ĉu la flanko maldekstre de la kamerao estas nepra pozicio por rekoni la nomitan direktoron de produktado? Ne. Ĉu la ĉeflumigisto ĉiam iradas kun longa bastono kaj ŝovas ĝin en lumigilojn? Same, mi esperas, ne.
En la tabelo “ŝuoj” estas prezentitaj 31 specimenoj de ŝuoj kaj 57 nocioj. Sed ja tute ne estas klare laŭ la bildo, ke “vintra boto” havas “PVC-plandumon”, “senkudra PVC-pluvboto” – “diafanan plandumon”, banbabuŝo – “sportplandumon” aŭ “poloan plandumon”.
Aldonan konfuzon alportas tio, ke la lasta eldono de la originala germana vortaro tutcerte estas plene kolora, dum ĝia esperanta versio – nur kun 16-paĝa kolora suplemento librofine. Speciale pikanta okupo estas rigardi la nigra-blankan tabelon “Koloroj” (166), kie per diversdensaj grizaj pecetoj estas prezentita la tuta bunto de la ĉielarko. La bildo ripetiĝas kolore sur la paĝo 798, sed ĉiuj 28 nomoj de koloroj restas nur ĉe la griza originalo, paĝo 318. (“Komence lernu salti – poste ni plenigos la basenon per akvo”, – ŝercas anekdoto pri tiu 480-paĝa distanco.)
Certe en pluraj tabeloj ĉio estas elĉerpe klara kaj ege oportuna. Brile esplorita estas la temo de veloj, velŝipoj kaj velado [ŝajnas iom stranga granda distanco inter velado (tabeloj 100, 101) kaj velŝipoj (372, 373, 374), kvankam en ambaŭ oni listigas veltipojn; la samo okazas ankaŭ pri aŭtoj, motorcikloj, ĉevaloj ktp – kaj koncernaj -adoj]. Matematikaj signoj, birdoj, mamuloj, vestoj, pli-malpli anatomio kaj multo alia povas esti utila por la homoj, kiuj pli ofte rekonas objekton vide, ol laŭnome.
(Mi substrekas, ke mia tuta kritiko rilatas al la germana originalo, ne al la estimataj samideanoj Petro Desmet’ kaj Jozefo Horvath, kies fervora multjara laborego rezultigis la aperon de la Bildvortaro en Esperanto.)
Pensante pri ĉio ĉi, mi ne sukcesas difini grupon, por kiu estas destinita la germana bildvortaro kaj pluraj ties tradukoj. Por fakuloj ĝi estas tro primitiva. La enkonduko klare diras, ke tiu verko ne estas faka terminaro. Por komencantoj ĝi estas tro komplika. Ili feliĉe vivos dum pluraj jaroj sen scii la nomojn de muzikaj simboloj kaj kemiaj aparatoj. Eble la vortaro utilos por ĵurnalistoj kaj verkistoj, kiuj ofte bezonas mergiĝi en iun temon sen tro ŝarĝi la cerbon.
Fine, mi nepre rekomendus Bildvortaron en Esperanto kiel amuzan ilustritan libron por familia legado. Mi bone memoras, kiel mi mem en infanaĝo tagon post tago esploris multvoluman enciklopedion, ravita pri senfine komplika mondo ĉirkaŭ mi.
Kvankam la sistemo de fundamenta enskribiĝo kaj Oficialaj Aldonoj kreas specifajn trafikdevigojn en la Esperanta vortaristado, ni tamen
konstatas en ekzemple PIV 2005 malsimetriojn
de speco sufiĉe kutima en la etnaj lingvoj.
Konsideru la neoficialan sed zamenhofan
vorton
daktilograf/i, difinitan kiel “maŝinskribi,
tajpi”, apud la leksikero
tajp/i apartenanta al
la 8a Oficiala Aldono kaj ricevinta la difinon
“skribi tekston per maŝino”. La difino de
daktilografi do uzas la komunlingvan vorton
tajpi, dum la difinanto de
tajpi ne trovis uzbezonon por la specialaĵo
daktilografi.
Tiajn malsimetriojn motivas simpla fakto pri ni, kiuj konsultas
vortarojn. Homo ne scianta la sencon de la vorto
tajpi malofte turnas
sin al unulingva Esperanta vortaro. Sed multaj uzantoj de tia vortaro
povas ne koni la vorton
daktilografi. Serĉante en PIV difinon de la
speciala vorto
daktilografi, mi plej verŝajne ŝtopas breĉon en miaj konoj.
Sed ne tiucele mi serĉus leksikan difinon de la komunuza vorto
tajpi;
nepre temus pri celo alia. Ekzemple, mi havus enkape la demandon:
Ĉu la labirinto de eventualaj pradifinoj katenis la komprenon de
tajpado al la skribado per la preskaŭ forgesitaj tradiciaj skribmaŝinoj?
Ĉu do la konvencioj registritaj en la normaj vortaroj de Esperanto
devigas nin diri
klavi lige kun la komputila klavaro karakterizanta
nian epokon? Hazarde PIV 2005 ne helpas min atingi ĝuste tiun celon
en gloro; sed mi elektis la ekzemplon por ilustri la leksikografian
traktadon de komunuzaj kaj specialaj vortoj, ne por ĉikani pri detaloj
de tiu aŭ alia Pivo.
Resume dirite, mia kono de komunaj vortoj faras el mi kapablan
uzanton de tia vortaro, kiel PIV, kie estas evidenta la leksikografia
malsimetrio ĵus reliefigita: nome, la difino de specialaj vortoj preskaŭ
ĉiam uzas similsencan komunlingvan vorton, sed ne inverse. Ĉu havas
sencon apliki ĉi tiun principon al bildvortaro, tamen? Kiaj malsimetrioj
ŝoforas tiun tipon de leksika verko?
Tiu ĉi eseisto proksimiĝas denove al sia ĉefa risko, tro okupiĝi
pri abstraktaj konceptoj. Mi ne volas instigi la ĉi-fojajn recenzatojn
diri (kiel foje diris Nikola Rašić): “La recenzo estas tro plena de viaj
ideoj, kaj apenaŭ komentas pri mia verko mem.” Ek al la konkreta
prikomentado do. Al ‘miaj ideoj’ mi revenos eseofine.
Ĉu ni komencu ĉe preseraroj? Tamen en la reta epoko, la atentigado pri tiaj makuletoj (kaj la respondado al foje nevalidaj atentigoj)
preferinde okazu rete. La eldonisto tute eksplicite petas, ke la uzantoj
de tiu ĉi libro vizitadu wuala/com/Retbutiko/Bildvortaro por konstati ĝisdatigojn. Evidente klientoj povas tie komuniki erarojn, kiujn
ili malkovris. Komposteraroj ja troveblas, ekz sur p[aĝo] 244/ t[abelo]
126, paĝo kaj tabelo dediĉitaj al la rubriko
Kermeso, kermesa amuzejo,
“22 kolizaŭto” devus teksti
koliziaŭto; en la daŭrigo de tiu rubriko
sur p. 245/ b[ildo] 126, la apudbilda indiketo plusendas al kolora
bildopaĝo, sed misetikedas ĝin kiel paĝon 797: devus teksti 796. Ne al
tio recenzanto dediĉu seriozan spacon.
Tamen verŝajne la publiko bezonas scii, ke sur p 45/ b[ildaro] 14,
Ĝenerala geografio IV, la aspektigo liveras la indikon ‘kolora bildo p. 786’
tro malreliefe por tiu ĉi leganto. Tio ja ne gravus, se la aliro al la koloraj
versioj de la bildoj rilatus nur al luksema gusto. Sed ĉi tie temas pri io
vere bezonata: la nigrablanka stilo de p. 45 simple malebligas vidi la
ekzemplan
stalaktiton. Ne nepre oni ŝanĝu la stilon de tiaj plusendo-
indikoj, eble truditan de neceso konformi al la tutmonda dudenaro;
sed la leganton ege helpus, se inter la librokomencaj uzinstrukcioj
troviĝus averto pri tio, ke en iu angulo apud kelkaj bildoj kaŝiĝas
vertikale presita plusendo al la librofinaj paĝoj koloraj.
Mi sentas similan bezonon averti la publikon pri p. 311/ t. 162,
Etnografio III, indeksita sur p. 757 en la formo ‘afrika etnio 162’: la
vorto etnio malhavas steleton, kvankam ĝi estas neologismo (cetere laŭ
mi nebezonata apud
etno, sed tio estas alia demando). Kaj sur p. 462/
t. 247,
Bierfarejo II, sub ero 21, kial
goslara kun steleto kaj supreskribita
2? Mi ne sukcesis malkovri, kie troviĝas la pria klarigo
1.
Post tiaj pripresaj temoj, eble ni transiru al alia amata ĉevaleto
de la recenzista raso, la transskribo de propraj nomoj? Sur p. 26/ t.
5,
Astronomio III, “31 Sunobservatorio Kitpiko en Tukson, Arizono
(Usono) [sekco] [Kitt Peak
ĉe Tucson]”: oni kaptas la intencon transskribi
la ortografian
Tucson kiel prononcindikan
Tukson (la manko de fina
o montras, ke Tukson estas intencita kiel parta esperantigo); sed tiu
intenco – cetere subfosata de la fakto, ke la anglalingvanoj prononcas
tiun urbonomon ne kiel Tukson, sed proksimume kiel Túuson –
malkomforte sidas apud la plena esperantecigo ĉe la sampaĝa
Kitpiko
kaj ĉe la alipaĝa Hablo (p. 28/ t. 6,
Astronomio IV, “1 spacoteleskopo
Hablo [Hubble]”). Mi dubas, ĉu en la baldaŭa estonteco vere atingeblos
definitiva solvo de demando konate malsimpla – kaj aktuale okupanta
labortempon de la Akademio de Esperanto. La Akademio pli aŭ
malpli baldaŭ eksplicite adoptos novan starpunkton pri la demandoj,
sed ne atendu miraklojn, mi petas.
Post la transskribo de la propraj nomoj ni venas al la elekto de la
kulture ĝusta nomo – alia regiono de sensolveco por la leksikografoj
de nia epoko. Sur p. 30/ t. 7,
La Atmosfero, legante “3 Everesto”, ni
senerare komprenas, pri kiu monto temas; ankaŭ PIV2005 liveras por
ĝi ĝuste tiun nomon, senalternative. Sed la esperantistoj ĝenerale emas
ne plu ame-zorge konservi la memoron de la imperia epoko, ĉu ne? Kiu
kuraĝus senhezite deklari, ke ne venis ankoraŭ la tempo por rebapti
tiun monton, surbaze de la lokana nomo
Ĉomolungma, per postkolonia
Esperanta nomo
Ĉomolungmo? Pro miaj konataj starpunktoj pri
parencaj temoj eventuale iuj legantoj konkludos, ke mi krie pledas por
anstataŭigo de Everesto per
Ĉomolungmo; fakte ne; mi nur flagsignas ĉi
tie demandon, kiun levis Jorge Camacho antaŭ deko da jaroj
2. Mi mem
devas konfesi, ke ĝis lia atentigo mi eĉ ne sciis, ke
Everesto ne estas
universale akceptata kiel la sola nomo de tiu pinto. Eĉ nun mi persone
ja ne havas fortan preferon por unu formo aŭ la alia; estas argumentoj
ambaŭflanke, kaj mi volonte partoprenos la debatadon; la komunumo
atingu decidon iom post iom, kaj mi fluos kun ĝi.
Sufiĉu pri nomoj do. Kara leganto, ĉu vi amas la temon verba
transitiveco? P. 28/ t. 6,
Astronomio IV, “23 k a l i b r i g a plataĵo por
sciencaj instrumentoj” (dispresa reliefigo mia) kolizias kun la difinoj
en
PIV 2005: ~[=kalibr]i (tr) Kontroli la ~on de io per ~ilo. ~igi. Fari, ke iu
korpo havu ian precizan diametron. Recenzanto sen forta prefero povas
nur atentigi pri manko de kongruo, kaj noti, ke ĉiaj leksikografiaj
diskutoj en Esperanto devas referencadi al niaj Pivoj. Ne estis hazarda
mia elekto de ekzempla vortaro en la komencaj alineoj. Samteme
bonvolu rimarki, ke sur p. 245/ t. 126 la vorto
nacelo ricevas sencon ne
rekte priskribitan en PIV 2005, kvankam certe defendeblan kiel figura
uzo bazita sur la piva difino.
La priformata konsekvenceco estas grava por leksikografoj, kiuj
finfine estas inter la veraj gardantoj kaj reviziantoj de niaj konvencioj.
Ĉe p. 76/ t. 30,
Hospitalo I, “
1 intensflega sekcio (intensaflegejo)”: ni
evidente konsentas, ke la interna
a estas fakultativa; sed estas iom
nekutime, ke la redakcio eĉ ene de unu linio pretas reklami sian
nepovon decidi, ĉu finfine preferi havi aŭ ne havi tiun
a. Mi mem
estus por la formo kun
a: multaj esperantistoj ne sukcesus aŭdi klare,
ekzemple sub la aŭskultaj kondiĉoj trudataj de telefono aŭ mikrofono,
la konsonantojn en
intensflega.
Nun mi transiras al la temo neologismoj. P. 32/ t. 8,
Meteologio I
(veterscienco), “19 subita, loka nedaŭra pluvo; ŝaŭro*”: kiel la steleto
indikas,
ŝaŭro estas neologismo – unu el la malmultaj proponataj.
Kompreneble neniu neas la ĝeneralan neceson de novaj radikoj, sed
tiu ĉi ne aspektas nepra. Eventuale
foj/pluv/o senĝene plenumus la
fakvortan funkcion kaj, se ĝi enradikiĝus, starigus utiletan modelon
de plua vortformado.
Kompreneble ne ĉiuj kunmetitaj vortoj povas servi kiel sekvindaj
modeloj. Konsideru ekzemplon donitan en la Enkonduko: “En nia
familio la vorto ‘lavotaĵujo’ estas memkompreneblaĵo, kaj la frazo ‘ĵetu
ĝin en la lavotaĵujon’ neniam kaŭzas miskomprenojn” (p. 7). Tiu vorto
ja estas tiusence modela; sed ĝi memorigas min pri io en mia propra
familio, kio nepre ne povas liveri imitindan ŝablonon. En nia hejmo
troviĝas treege eta tirkestetaro. Ĝi alvenis kune kun alia mebleto,
mezgranda, kiu konsistis el plastaj korboj tenataj en kadro. Ni tiam –
ne nur Esperante, sed en ĉiuj niaj uzlingvoj – baptis ilin
korbetaro resp
korbaro. Malgraŭ la evidenta netaŭgeco de la nomo
korbetaro por io
objektive konsistanta el tirkestetoj kaj ne el korbetoj, la historio de niaj
aĉetoj diktis tiun misbapton. Ne petu la Daŝguptojn revizii ĝin; tamen
ja ne pensu, ke mi ial opinius ĝin modela aŭ imitinda.
Teme de modeloj kaj ŝablonoj, ne nur pri lingvaj modeloj, ne nur
pri la lingvo entute, temas en bildvortaro, kiu laŭ sia naturo devas
esti enciklopedieca. Ankaŭ pri kulturaj modeloj kaj sekvindecoj
temas, kaj la bildoj aparte peze portas tiun respondecon. Nun ni
finfine reproksimiĝas al la demando (levita frue en tiu ĉi recenzo), kiaj
fundamentaj malsimetrioj do ŝoforas specife bildan vortaron.
Ekzemple, sur p. 113/ t. 50, “17 sofotutaĵo” estas utila kaj prudenta
vortkunmeto. Sed uzanto de la vortaro, kiu ial emus voĉdoni por la
formo
sofokompleto, heziteme demandus sin unue: Ĉu Esperanto tiel
forte ligas la vorton
kompleto al specifaj okcidentkulturaj vestaĵoj, ke
aliaj uzoj de tiu vorto estas malpli tuje komprenataj kaj do evitindaj
en la praktika vivo? Tiu sama paĝo donas al la vorto vivoĉambro
elstarecon – nomante per ĝi la tutan rubrikon – kaj tiel levas eĉ pli
draste la demandon de kulturaj profiloj ĉe la leksikografoj. Ĉu la vorto
vivoĉambro mem, diference de
salono, estas tiel vaste konata? Kaj ĉu la
bildigo aperanta sur p. 113 esprimas ĝeneralan aspirobjekton – celon,
kiu nin ĉiujn konsumas, se retoriki aulde – en konsumisma hodiaŭo
adoranta la materiajn diojn, ankaŭ en landoj ne sukcesintaj liveri
tiaĉambran vivadon al pli ol malmultegaj inter siaj loĝantoj?
Eble vi trovas tion senenhava ĉikano. Bone, jen iom da enhavo:
p. 178-9/ t. 91-b 91, rubriko
Bilardo, montras kelkon da variantoj el
Eŭropo kaj Usono, sed tie (kaj aliloke) tute mankas la bilardeca
karambolludo, kies ludantoj frapas tien-reen sur tabulo blankajn,
nigrajn kaj ruĝan disketojn. Temas pri ludo sufiĉe ŝatata en Barato –
mi ne povas diri, kiom vaste ĝi estas konata aliloke; tamen ja ne ĉio en
la vortaro estas karakterizebla kiel tutmonda, ĉu ne? Kian impreson
donas al ni la apero de “31-32 kristana tombejo – juda tombejo”, sen
alikonfesiaj najbaroj, sur p. 52 / t. 18 komentarie al p. 53/ b. 18, la
Urbomapo? Kio estas prezentata kiel tipa, kaj kial?
Kompreneble respondanto al tiu retorika demando rajtas apelacii
al la germana ekirpunkto de la dudena entrepreno. Simile eŭropan
ekirpunkton havas la ekzamena kadro KER (Komuna Eŭropa
Referenckadro), por kiu oni nun strebas atingi tutmondan uzeblon kaj
agnoskeblon. Mi raportas la unuflankajn specifecojn ĉi tie ne por krii
Bas!, sed por doni bazon, kiu ebligos pluiron al serioza universaleco.
Tio venigas la diskuton al tiuj... miaj ideoj, en kiujn mi ne volis tuj
entiri vin, se vi bone memoras.
Esperanto estas idiomo bazita sur fendita universalismo. En ĝia
kultura spaco dekomence la poluso Baghy – kiu deziras ĉefe lingvon
por ĉiuj kaj kies eseista korifeo estis Piron – debatas kun la poluso
Kalocsay – kiu volas ĉefe lingvon kapablan labori
pri ĉio kaj kies
kastela konstruisto estis Lapenna, la fasoninto de kastela stilo taŭga al
komunikilo nun akiranta ĉies konsenton kaj baldaŭ regonta la mondon
pere de la instituciaro de UN.
3 Parence al tiuj du inter si debatantaj
universalismoj, la Esperanta idiomo mem aperas en ĝemelaj formoj.
Mi delonge uzas por la idiomoj de Baghy kaj de Kalocsay la konvenajn
nomojn
la tabela (pense al la tabelvortoj, simbolantaj la simplismon kaj
simetriemon) kaj
la babela (alude al la tasko maksimume proksimiĝi
al la internacie konataj terminvizaĝoj en multaj laborfakoj, pere de la
dekkvina regulo de la fundamenta gramatiko).
Ĉu konvinkas vin la hodiaŭaj defendantoj de la fosindeco de la
tabela sulko? Ili argumentas, ke ilia vizio ne bezonas predikojn pri la
neceso superi la eŭropcentrecon de la nuna Esperanto, ĉar ili jam mem
sukcese forbatalis de sur sia lango la okcidentan dialekton. Ĉu kon
vinkas vin la aktualaj daŭrigantoj de la kaloĉaja vojo? Ili rezonas, ke la
babela funkcias sur pli larĝa tereno kaj tial povas sen aliigo de sia baza
logiko facile plilarĝigi ĝin por inkluzivi esprimzorgojn de la ĝis nun
nesufiĉe reprezentataj popoloj aŭ fakoj.
Persone dirite, mi mem ne vidas eblan estontecon por la lingvo,
en kiu unu el tiuj partioj malaperus kaj kuntirus la dupolusan disku
tejon kun si en pereon. Tiu ĉi debato estas konsistiga areno por
Esperanto; ĝuste ĉi-terene nia lingvo esprimas leksike gravan tension
alfrontendan de la tuta homaro kiel eble plej konscie rilate al siaj
diversaj lingvoj. Miajn pensojn pri la demando mi iom disvolvis en
la verko
Loĝi en homaj lingvoj (Novjorko: Mondial, 2011). Ĉi tie mi
volus pluiri sur tiu vojo per aldono de la propono, ke la
kristala
esperantistaro, kristalklare komprenante la nepre ne forbataleblan
dupolusecon (tabelan kaj babelan) de sia lingvo, uzu la bildvortaron,
uzu siajn vortodifinajn Pivojn kaj Revojn, uzu siajn nociodismetajn
vikipediojn kaj enciklopedietojn. Tiel nia popolo plikoherigos sian
kreskantan klerecon pri la mondo, la monderoj, la mondanoj, kaj
sukcesos saĝe stiri la diversajn klarigajn ĉarojn, ekipitajn per bildoj,
per vortoj, per faktoj.
Ĉu mi ĉi tiel voĉdonas kontraŭ la tro germana ekirpunkto de nia
Dudeno? Tute ne; tia voĉdono estus draste sendanka al la erudiciaj
kaj senlacaj laborantoj, kiuj kreis la malnovan kaj la ĵusan versiojn
de la Esperanta Dudeno! Mi pledas por senŝancela agnosko pri ĝiaj
konkretaj radikoj en la germana humo, kaj por klarvida pluiro al
pli inkluzivema kaj diversisma prezentomaniero en estontaj versioj.
Kiavoje ni atingu tion? Mi proponus, ke aperu enlibre po unu ‘tipa’
bildo (ekz de ‘vivoĉambro’, eventuale laŭ la germana modelo pro la
neforgesinda historio de la verkiĝo de niaj Dudenoj) kaj ke la reta
versio trovebla en wuala/com/Retbutiko/Bildvortaro liveru ligojn al
diversaj alternativoj.
Por ne perdiĝi en ĝangalo, ni sendube akceptos iom da ordo-krea
tipigado kaj ŝablonfarado ankaŭ kiam ni fasonos tiajn alternativajn
prezentojn. Kiom da tipigado, kaj kun kiaj bazoj aŭ nulagordoj? Tion
decidos la evoluo mem. Estis revolucie de Zamenhof lanĉi prototipon
kaj post nur unu jaro lasi ĝian pluiron al la ‘evolucia’ vojo. Recenzante
la ĉi-jaran Dudenon, ni nur revizitas la ĝisnunon de tiu (ankoraŭ
nesufiĉe pripensita/ prifestita/ daŭrigata) revolucio kaj refortigas
nian emon debati inter ni. Tiu nia emo estas grava faktoro subtenanta
la kapablon evoluigadi unike kristalan fenestrolingvon, kies lumo
pliheligas ankaŭ nian komprenon de la eroj de niaj etnaj lingvoj.
- Klarigo povus esti, ke Goslar estas urbo ne tro for de Herzberg, kun
propra biero (sed kiu deca germana urbo ne havas bieron propran...),
tamen tiu klarigo ne sidas en la vortaro mem – Red.
- En Esperanto la formo Ĉomolungmo troveblas jam en 1959 en la verko
Tiu debato certe transformiĝus, se tiuj subskribintoj al la Manifesto de
Rauma, kiuj deklaris ke venis la tempo por fine – tedite de pracelisma
fanfaronado pri kapablo paroli pri ĉio – nun do paroli pri io signifa,
efektive lanĉus propran universalismon. Sed ilia stirema kolegaro ŝajne
erarvojis sur la lunon Io, kiu orbitas ĉirkaŭ la astronomia Zeŭso, nomata
Jupitero ĉe la pracelisma plebo. (Mi piednotas ĉar mia ĉi-rilata hipotezo
estas sendependa de la enteksta rezonfadeno.)
- Nepalo malfermas la pordon de Tibor Sekelj (en la postparolo de Juan Régulo
Pérez) kaj, en la nuna tempo, en la poemaro Saturno, de Camacho (2004).
Ĝin registras almenaŭ la jenaj vortaroj: Großes Wörterbuch Esperanto-
Deutsch (1999) de Erich-Dieter Krause kaj Etimologia vortaro de la propraj
nomoj (2005) de André Cherpillod – Red.