La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Eseoj memore al Ivo Lapenna

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Lapenna


144
Antaǔ 100 jaroj naskiĝis Ivo Lapenna (1909-1987):

Granda Movada Gvidanto inter „Aktiva Neǔtraleco“ kaj „Humaneca Internaciismo“

Antaǔrimarko: Kun miro mi konstatis, ke pri la ĉi tie traktinda libro Eseoj memore al Ivo Lapenna ne estis verkita serioza recenzo. Nu, Carlo Minnaja certe estus verkinta ĝin, se li mem ne estus ĝia redaktinto de la libroprojekto, kaj Torben Kehlet, ĝia eldoninto, bedaǔrinde subite forpasis en 2001, ĝuste kiam la libro pretiĝis. Ĉar mi ne posedis la libron, Birthe Lapenna, mem tre okupata pri la diskonjgo de la verko de Lapenna, bonvolis donaci ĝin al mi, pro tio mi libervole decidis verki ĉi tiun artikolon, por kontribui en taǔga okazo al la ‚Lapenna-jaro 2009’.


Lapenna estis „ĉio“

„Lapenna“ fariĝis provoka vorto, kiu vekas plej diversajn konotaciojn, Dum lia generacio bedaǔrinde estas forpasanta, la nuntempaj esperantistoj ŝajnas ne plu konscie percepti la signifon de tiu korifeo de la Esperanto-movado. La artikola kolekto en tiu memorlibro, kiu estis verkita de eminenta Esperanto-aktivularo, komenciĝas per plenforta adorkanto pri Ivo Lapenna, elpuŝita de lia vidvino Birthe Lapenna-Zacho, kiu estis lia kunulino dum pli ol tridek jaroj. Ŝi konfesas, ke la renkontiĝo kun Lapenna en 1956 kaj la naskiĝo de ilia filo Pierre en 1965 estis la du plej gravaj okazintaĵoj en ŝia vivo.
Por Birthe Ivo Lapenna signifis ĉion: Ekde la unua momento, kiam ŝi vidis lin oratori en Kopenhago, ŝi estis tuj ravita pri tiu nekutima personeco, kies multfacetaj talentoj – de muzikisto, sportisto ĝis ĵurnalisto kaj juristo – estis evidentaj. Sekve komenciĝis longdaǔra enamiĝo, kaj Birthe deziras emfazi, ke por Ivo Lapenna ŝi estis la sola amo de lia vivo, malgraǔ antaǔaj geedziĝoj, kun Emilija Heiligstein (+1994) kaj Ljuba Knjažinskaja (+1985), kiu akompanis lin al Okcidento. Nur post ŝia forpaso Ivo kaj Birthe finfine povis konfirmi sian longan kunvivadon per oficiala geedziĝo, kaj ĉiuj movadaj klaĉoj kaj onidiroj pri la privata vivo de Lapenna perdis sian sencon.
La kialojn de ŝia adorado kaj amo al Ivo Lapenna Birthe jene resumas: „Senĉese mi estis inspirata i.a. de liaj bonkoreco, inteligenteco, humuro, lia enorma laborkapablo kaj de lia krea kaj genia pensmaniero. Mi ĝuis ĉiun momenton dum nia longjara kunestado. En privataj societoj kaj ankaǔ dum grandaj, publikaj festoj li ĉiam estis la centra figuro – i.a. pro siaj eksterordinaraj ĉarmo, beleco kaj vigleco.“ Jen elstara ekzemplo de varmega adoro, modela fideleco, vera amo !
Kaj la laǔdaj atribuoj estas daǔrigataj, ĉifoje per la vortoj de profesoro B. Popović en Jugoslavia Stelo (dec 1987): Tie ĉi la jugoslavo atestis al sia eks-samlandano tre altajn ecojn kiel „genia intelekto, larĝa eruditeco, sciena pritrakto de la problemoj, plurlingva oratoreco, profunda laborkapablo – ĉio tio utiligata preskaǔ senĉese por progreso de Esperanto-Movado“. Kaj E. Malmgren, la tiama prezidanto de UEA, diris en sia adiaǔa parolado en Kopenhago (1956) pri la etika sinteno de Lapenna: „Neniam mi vidis pli demokratan personon, kiu pli rigore observas la decidojn de la plimulto kiel prof. Lapenna.“ El tiuj citaĵoj kaj el siaj propraj spertoj Birthe Lapenna konkludis, ke Lapenna „estis absolute la plej demokrata/civilizita homo, kiun oni povas imagi.“


Ne nur adorado

Carlo Minnaja, prezidanto de la Internacia Instituto Ivo Lapenna, bone komprenis la danĝeron de la libroprojekto: Por ke la libro pri Lapenna ne estu nur senkritika adorlibro, sed memorlibro, estis akceptitaj ankaǔ kelkaj kontribuaĵoj, kiu eble iom ĝenas kaj pridubas la imagon pri la perfekteco de Lapenna.
Sendube, Ivo Lapenna, lerninta Esperanton en 1928, ekde 1938 komitatano kaj estrarano de IEL (ekde 1947 UEA), 1955-64 ĝenerala sekretario de UEA kaj sekve ĝia prezidanto, fariĝis speco de heroo de la Esperanto-movado, por kiu li realigis multajn, kelkfoje iom sensaciajn agadojn: li skribis nemiskompreneblan Leteron al Stalin (1952), en kiu UEA kaj SAT kontraǔdiris la lingvan pozicion de la sovetia gvidanto, li fondis la Centron por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo CED (1952) por progresigi la sciencan esploradon pri Esperanto, li klopodis sukcese pro la montevidea Unesko-rezolucio (1954), kiu agnoskis la rolon de Esperanto en la internaciaj intelektaj interŝanĝoj, li starigis la imponan internacian patronan komitaton okaze de la Zamenhof-jaro (1959), li ĉefverkis la monografion ‚Esperanto en Perspektivo’ (1974), kiu objektive resumis la ĝisnunajn atingojn de la Esperanto-movado, por emfazi nur kelkajn elstarajn atingojn. Malgrandan politikan skandalon li kaǔzis dum la inaǔguro de la budapeŝta UK en 1966, kiam li kuraĝe interrompis la orientgermanan ambasadoron, kiu prezentis plumpan sovetian propagandon.


Hamburgo 1974

Alia sendube grava evento en la vivo de Ivo kaj Birthe Lapenna estis la t.n. ‚hamburga puĉo’ en 1974, kiam Lapenna decidis, ke li ne plu estu je la dispono kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), post kiam li rimarkis, ke li perdis la apogon de grandparto de la UEA-komitato. Ironio de la historio: Dum en la 50aj jaroj dekstremaj usonaj esperantistoj denuncis Ivo Lapenna kiel agenton de Moskvo, Lapenna nun mem suspektis „komunistojn“ malantaǔ la hamburga „komploto“. La interpreto de la tiamaj eventoj estas legebla en la engaĝite verkita libro de la faligito mem kun la fama titolo Hamburgo en Retrospektivo. Ĉi tiu ŝoko ŝajnis eĉ influi la sanstaton de la patrino de Birthe, Kirsten Zacho, kiu tro frue forpasis (en 1975). Tiuj okazaĵoj malfavore al Lapenna tamen ne malhelpis, ke patro Peter Zacho poste establis la ‚Eldonejon Perspektivo’ kaj ekde 1981 eldonis la internacian revuon Horizonto, kiu fariĝis la publica laǔtparolilo de Lapenna, en kiu li pravigis sian tutan sindefendadon kontraǔ la ‚malamikoj’.
La „puĉan“ antaǔhistorion kaj ankaǔ la tempon poste senpere travivis la hamburgano Werner Bormann, kiu kiel rekta atestanto de la tuta tiama evoluo en UEA protokolas siajn spertojn, tra propraj okulvitroj. La germano Bormann prezentas sin mem kiel demokraton, kiu pledis por lokaj kaj landaj rajtoj, dum Lapenna iom diktatorece favoris centrajn decidojn. Bormann pri la tiama debato pri junularo (TEJO, GEJ): „Mi estis por tre vastaj limoj, prof. Lapenna por tre strikta kadro.“ Cetere oni troviĝis en la 60aj jaroj, kiam la junularo komencis ribeli kontraǔ la ‚aǔtoritatismaj’ plenkreskuloj. Do, UEA estis plene enplektita en tiun interesan intergeneracian konflikton, kiu en orienta Eǔropo kondukis ankaǔ al la Praga Printempo, ekzemple. Ĉu Lapenna komprenis ĝin ? Laǔ Bormann, kiu favoris sendependajn redakciojn, Lapenna evidente suspektis tion. Kaj tiel okazis pluraj miskomprenoj, ankoraǔ rilate la neǔtralecon. Cetere, menciindas ankaǔ en tiu ĉi kunteksto, ke la sama Popović riproĉis al Bormann dum estrarkunveno en aprilo 1974, ke la Eǔropa Komunumo estas la bastiono de la usona imperiismo kaj nomis la funkciulon kun germana pasporto (kio estis ioma problemo) politike naiva. Tiel Bormann enfalis en la kavon de la leono de la alta politiko kaj havis, kiel estrarano pri landa agado, la malfacilan taskon „intertrakti“ gravajn demandojn kun reprezentantoj de socialismaj landaj asocioj. Al Lapenna tiu evoluo ne plaĉis kaj li ne hezitis malantaǔ la dorsoj de la koncernitoj, tiel Bormann perceptis la faron, publikigi akrajn artikolojn kontraǔ tiuj. Dum la „lapennistoj“ kulpigis la komplotulojn, ke tiuj agis laǔ la instrukcio de Moskvo, Bormann deziras emfazi, ke la mal/elektoj en Hamburgo disvolviĝis sub la kondiĉoj de la libera esprimado de voloj, laǔ bona parlamenta kutimo praktikata en demokratiaj ŝtatoj, sen enmiksiĝo de la polico. Kiam en 1983 Lapenna revizitis Hamburgon, li iel repaciĝis kun tiu urbo, kiu kaǔzis al li tiom da honto, kiun li kroata aristokrato de itala deveno apenaǔ eltenis.
El korespondaĵoj el la arkivo de Reinhard Haupenthal, pli malpli la sola kontribuanto, kiu referencas al leteroj de Lapenna, sciiĝis, ke Lapenna suspektis kontraǔ Bormann, ke tiu „planas ion por Hamburgo“ por en alia letero veni al la konkludo, ke „la konceptoj de Bormann estas vere danĝeraj“. Ke Lapenna konfliktis kun la propra demokrata sinteno, montras ankaǔ liaj reagoj pri kritiko: satirajn aludojn en la gazetaro li apenaǔ toleris kaj kritikajn leterojn pri „lapennismo“ aǔ simile li lasis sen respondo. Abomenante minorajn mediokrajn spiritojn, kiu la Esperanto-movadon abunde influis, la intelektajn kapablojn de William Auld por esti ĉe la pinto de la Akademio de Esperanto Lapenna konsideris tro „malvastaj kaj sen necesa profundo“.
En siaj du kontribuoj Carlo Minnaja protokole enprofundiĝas en la tremblan lukton de Lapenna por la akcepto de la montevidea rezolucio en 1954 kaj demonstras liajn rilatojn kiel estro de UEA kun la junulara sekcio TEJO, kies ribelema karaktero kun Humphrey Tonkin ĉe la pinto vekis la suspekton de Lapenna. Ŝajnas, ke temis pri normala intergeneracia konflikteto, eble ankaǔ politike inspirita, kaj supozeble diversaj ambiciuloj ankaǔ iomete rivalis inter si.


Malgraǔ ĉio – karismo restas

Por Sven Ziegler, kiu estis prezidanto de la Alta Kortumo de Danio kaj kunlaboranto de Lapenna en Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (1957-66) kaj en la estraro de Universala Esperanto-Asocio (1962-64), la „malbela komploto“ de Hamburgo signifis nenion alian ol „mikspoto de nelaǔdindaj motivoj“. Ziegler ne spertis la UEA-prezidanton kiel diktatoron, kiel oni volis lin kondamni kaj stigmatizi. Male, li ĉiam havis sur sia skribotablo la statuton de UEA por konsulti ĝin okaze de demokratia demando kaj li ĉiam substrekis la grandan interdependecon de la laboro kaj sukceso sur internacia, landa kaj loka niveloj.
Pluraj esperantistoj, kiel la germano Rudolf Kratzmann, kiu, kiel multaj ‚ordinaraj’ esperantistoj sen verŝajne tute percepti la politikecan signifon de la evento, konsideras la hamburgan ŝokon kiel kompletan skandalon, atestas, ke multaj homoj estis ĉiam pozitive impresitaj de la nekutima ĉarmo, senduba eminenteco, oratora efiko kaj „grandanimeco“ de Lapenna, eĉ se tiu kelkfoje kapablis severe bruski siajn gekolegojn, kiel la anglinon Marjorie Boulton, al kiu Lapenna rifuzis eldoni ŝian biografion pri Zamenhof, ĉar la manuskripta teksto estis tro fuŝa. Iusence hipnotigita de lia „denaska (?) karismo“ estis ankaǔ Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de L.L. Zamenhof, kiu renkontis Ivo Lapenna nur dufoje en sia vivo, en 1937 en Varsovio kaj en 1960 en Bruselo.
Dum Kratzmann atribuis al Lapenna „senmakulan karakteron“, John Wells, prezidanto de UEA inter 1989 kaj 1995, diagnozis klarajn kondutajn deficitojn ĉe sia iama „idealo, inspiranto kaj mentoro“, precipe dum la jaroj 1971-74. Dum la beograda UK de 1973 klare elmontriĝis, ke la komitato estis malkontenta pri sia prezidanto. Tiu malfavora konstelacio kondukis al la neevitebla katastrofeto en Hamburgo unu jaron poste.


Homo minaca, ĉar efektive libera

En Horizonto 71/1987, p. 112-113, Ivo Lapenna skribis, ke li „preferas militon ol rezigni pri mia libereco“. Laǔ unu el la plej sinceraj admirantoj de Lapenna, Tyburcjusz Tyblewski, psikologo el Pollando, la liberecama dalmato estis inteligenta, kuraĝa kaj digna personeco. Pro sia laǔdire preskaǔa perfekteco, kaj intelekta, kaj fizika, li estis ĉirkaǔata de multaj flatantoj, sed ankaǔ de ĵaluzantoj kaj enviantoj. La fuĝon el Jugoslavio Tyblewski klarigis al si per la supozo, ke tia forta individuo estus nepre fariĝinta baldaǔa viktimo en komunisma reĝimo, kiu precipe sklavigis, stultigis kaj trompis siajn civitanojn. Do, tian vojon Lapenna ne celis elekti. La vivo en Okcidento tamen ne estis pli facila, sed pro aliaj cirkonstancoj. La konflikton de Lapenna kun sia konscienco karakterizis Marianne Vermaas, kiu venigis Ivo Lapenna komence de la 50aj jaroj al Nederlando, tiel: „Dum la milito li batalis kun la partizanoj sub Tito. Li antaǔvidis la eblecon, ke iam li estos de Tito vokita al alta posteno. Vidinte kiel evoluis la postmilita situacio en Jugoslavio li sciis ke, akceptante tion li konfliktos kun sia konscienco, ne akceptante li konfliktos kun Tito.“ Ĉi tiu konsidero igis lin ne reiri al Jugoslavio. En 1949, la jaro de la forlaso de Jugoslavio, oni ankoraǔ elektis lin kunlaboranta membro de la Jugoslavia Akademio de Artoj kaj Sciencoj ! Kio Josip Broz estis por jugoslavoj, Lapenna do estis por esperantistoj. Cetere, Zlata Flego kaj Oton Pancer dediĉis siajn librokontribuojn al la Esperanto-agado de Lapenna dum la zagreba kaj jugoslavia periodo. Malgraǔ politikaj perturboj, tiu antaǔmilita zagreba tempo devis esti ne malbona. Instigante aliajn, kursgvidanto Lapenna donis al novuloj la necesajn injektojn, regis entuziasmo en tiuj zagrebaj Esperanto-kluboj, ĝis kiam la faŝistoj ĉion detruis, kaj mortigis Bude Borjan, la homon kies nomon portas la zagreba Esperanto-klubo ĝis nun.


Lapenna kiel juristo kaj scienculo

Skizante la karieron de Lapenna kiel juristo, Klaus Perko notis pri tiu pioniro el orienta Eǔropo: „Li estis la sola, kiu instruis komparan sovetan kaj jugoslavian juron en tiu ĉi [londona] universitato. Li estis tolerema rilate al preskaǔ ĉia sinteno rilate al marksismo inter siaj studentoj, ĉu malamika, ĉu bonvolema, sed li ne povis toleri tion, kion li nomis parkera marksismo, papagumado de la principoj sen kompreno de la senco. Severa, postulema, tamen senlime pacienca instruisto koncerne taskojn kaj teoriajn aferojn, li dediĉis sennombrajn horojn al tiuj, kiuj serĉis klarigon aǔ pluan kleriĝon. Siajn prelegojn kaj seminariojn li kondukis per sama fajna, olda ĝentileco kaj ĉarmo, kiuj faris lin tiel simpatia kolego.“ Lapenna publikigis plurajn librojn, mallongajn monografiojn kaj proksimume 1200 artikolojn, dokumentojn, notojn kaj recenzojn pri juraj (150-200 titoloj)) kaj aliaj temoj, senkonsidere liajn multnombrajn prelegojn, prezentitajn ekzemple dum la Internacia Somera Universitato, kies unua konstanta sekretario li estis. Estis Ivo Lapenna, laǔ kies iniciato en 1957 estis fondita Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ), kies prezidanto li mem seninterrompe estis ĝis ĝia dissolvo, kiam eĉ ne troviĝis 2-3 kompetetaj kolegoj, kiuj volus aǔ povus plu gvidi tiun asocion. Kun IEAJ kaj Lapenna ĉesis ekzisti ankaǔ Internacia Jura Revuo. Ralph J. Harry, aǔstralia juristo kaj diplomato, vidas ĉefan meriton de Lapenna, ke li pliriĉigis la teknikan juran terminaron de Esperanto kaj, en Scienca Revuo, ekzamenis la problemojn de multlingveco en internacia publika juro kaj kompara juro.
Eĉ la „interna ideo“ de Zamenhof ricevis tra la „Humaneca Internaciismo“, difinita de Lapenna, sian juran grundon kaj pravigon. En tiu doktrino li vidis la esperantistan teorion, kaj praktikon, por la „rilatado al homo kiel al sia egalulo“ kaj la „respekto al homaj rajtoj“. Nuntempe neniu esperantisto plu uzas en sia propagando tiun terminon, nek serioze parolas pri „aktiva neǔtraleco“.
Iom malpli konate estas, ke apud ĉio tio Lapenna fondis, en aprilo 1986, kun Paul Neergard kaj trideko da sciencistoj, la t.n. Internacian Sciencan Akademion Comenius, kiel ĝia estrarano Christer Kiselmann rakontas en aparta artikolo. Ĉi tiu apenaǔ vivipova projekto havis aliajn celojn ol Akademio de Esperanto, CED aǔ AIS. Sed post la forpaso de Neergard kaj Lapenna tiu akademio ne agadis multe, tiel ke oni nun ne scias kion fari kun ĝi. Similan sorton povus trafi aliaj ambiciaj organizoj, fondaĵoj kaj programoj de la Esperanto-movado, kiam iliaj ‚ĉefmotoroj’ malaperis kaj se oni ne zorgas anticipe pri ilia anstataǔo. Ekzemploj abundas. Sed en la vivo nenio povas esti konstanta.


Aktiva neǔtraleco kaj humaneca internaciismo

Krom la neǔtraleco, libereco kaj demokrateco, la du konceptojn de la „Aktiva neǔtraleco“ kaj la „Humaneca internaciismo“ Lapenna konsideris kernaj kaj bazaj de la esperantismo. En februaro 1999 Birthe Lapenna vojaĝis speciale al Bogoto en Kolombio, Sudameriko, por klarigi tiujn du ideajn konceptojn de sia edzo. Lapenna trovis la esprimon ‚interna ideo’ neadekvata kaj anstataǔis ĝin per la ‚Humaneca internaciisma’, kiu „estas nek religia, nek burĝa, nek socialisma, nek proleta, nek kia ajn alia, sed tuthoma, tial la plej pura internbaciismo senigita de kiaj ajn klasa, religia aǔ alispeca karaktero“. Dum la ‚interna ideo’ ĉe Zamenhof restis nebula koncepto, Lapenna celis ligi la humanecan internaciismo, kio koncepte estus la sama kiel la ‚interna ideo’, „objektive, science korekte kaj pruvite“ al la Internacia Lingvo kiel la „naciaj lingvoj estas nedisigeble ligitaj al naciismo“. Komprenante la aktivan neǔtralecon kiel engaĝiĝon de la esperantistoj por okupi sian socian pozicion, Lapenna preferis societojn de neǔtralaj esperantistoj anstataǔ neǔtralaj societoj de esperantistoj, en kiuj la membroj devas havi plenan rajton al libera pensesprimado. La nedigestitajn farojn de 1974 en Hamburgo Lapenna taksis kiel ekzemplon de misuzo de la principo de la neǔtraleco. En la sama senco li akre kritikis, en la revuo Horizonto, n-ro 26/1980, la libron Socipolitikaj Aspektoj de la Esperanto-Movado, kiu aperis en komunisma Hungario sub la redaktado de la iama GDR-ano Detlev Blanke, kiun Lapenna nomis „ĉefa ‚ideologo’ de la unutendenca kaj unudirekta partipolitika alo“ de la tiama, marksisme-leninisme inspirita Esperanto-movado. En la kontribuoj de ĉi tiu libro Lapenna konstatis ne nur strangajn publicajn principojn, sed verajn historiografiajn distordojn. Al la eldonantoj de la libro Lapenna riproĉis, ke ili prisilentis historiajn faktojn, falsis la historion, ke ili estas naivaj kaj deziras plaĉi al siaj politikaj ĉefoj.
La frustriĝo de Lapenna kreskis kun la jaro 1987, kiam la Esperanto-movado devintus, laǔ Lapenna, montri unuecon dum la festado de la centjara jubileo de la zamenhofa lingvo. Kiel Birthe Lapenna montras en sia ĉi-koncerna kontribuo, Lapenna „terure grande seniluziiĝis“ kiam la ‚oficiala’ Esperanto-movado kvazaǔ ignoris la aktivecon de ICNEM, kies memtrudita misio estis organizi la veran neǔtralan movadon kaj kunordigi la „komunan, vastan kaj dignan celebradon“ de la Centjara Jubileo. Nu tiun taskon tamen tre publikefike transprenis kaj plenumis UEA mem per la plej amasa UK iam ajn okazinta. Anstataǔ vidi, ke tiu vizio plenumiĝos sub la gvido de Lapenna, la neǔtrala movado de Lapenna (kiu laǔ la juĝo de iuj e-istoj tute ne estis neǔtrala) englitis la totalan izoliĝon kaj restis en la ombro de la megaevento en Varsovio. Ankoraǔ en la sama memorinda jaro, kiam en Graz okazis lia plej lasta grava konferenco, Lapenna mallaǔte forpasis en Kopenhago, la dua, tria aǔ kvara patrujo de tiu eminenta internaciisto, kiu fumadis tro multe same kiel lia idealo L.L. Zamenhof.


Granda oratoro en bona memoro

Pluraj aǔtoroj fokusigas sian kontribuon al la retorika arto de Lapenna, kies fundamenton li preparis en por esperantistoj famekonata samnoma libro, kiu aperis en tri eldonoj kaj kiu ĝenerale estis eǔforie recenzita. Lia plena teorio reflektas klasikan koncepton, ekde Aristotelo, ĝis Kvintiliano, tra Cicerono kaj Horaco. La lingvoteoriojn de Marr kaj Max Müller li tamen ne sufiĉe kritike pritaksis. Dum centoj da publikaj paroladoj miloj da aǔskultantoj ja ĉeestis, admirante lian oratoran talenton. Ĝenerale Lapenna ne bezonis mikrofonon, ĉar lia natura voĉo atingis eĉ la fundon de grandaj salonoj aǔ teatroj. Kion Lapenna faris kaj ne faris parolarte en siaj paroladoj estas fake priskribitaj de Carlo Minnaja, kiu konis Lapenna de siaj knabaj jaroj kaj kiu mem studis lian teorion por partopreni oratoran konkurson en 1955 (kiu ne okazis pro manko de aliĝintoj). Komparante la oratoran strukturon kiel literaturan kontribuon ĉe Lapenna pli kun la klasika latina ol kun la zamenhofa tradicio, Giorgio Silfer nomas la jugoslav-britan fakulon „tolerema filozofo, sed en la kiraso de armeestro“. Ĉi tiun impreson certe devis havi ankaǔ Jean-Luc Tortel, kiu ĉeestis iun paroladon de Lapenna en 1955, kie la sudulo pruvis la potencon de la oratora arto, kiun li nepre envicigis inter la ceteraj artoj. En sia kontribuo, kiu mem estas speco de oratora ŝprucfontano, Zofia Banet-Fornalowa ankoraǔfoje akcentas la artajn meritojn de Lapenna, kiuj ankaǔ multe helpis la Esperanto-teatron. Ĉar Lapenna celis pli altnivelan uzadon de la lingvo Esperanto, li do neniel povis neglekti la signifon de arto kaj literaturo en la internacia lingvo. En la organizaj kapablecoj de Lapenna la italo Glauco G. Pompilio, kiu funkciis kiel LKK-kasisto en 1955 kaj kiel librotenisto en la CO, malkovris ĉe Lapenna eĉ ion makiavelan. Ĉiukaze, kiel la posta reklamkomercisto konfesas, li povas utiligi la konsilojn de Lapenna ĝis nun. Por la irandevena kurtacisto Shahram Rahim-Saber Lapenna simple signifis grandan inspiranton.


Lapenna kaj la lingvoj

En tre interesa intervjuo kun Günther Becker el la jaro 1984 Lapenna donis detalajn sciigojn pri siaj lingvokapabloj. Laǔ tio Lapenna parolis sep lingvojn, kelkajn pli bone, aliajn malpli. Li kreskis kiel dulingva infano, en la itala kaj kroata lingvoj, ĉar lia familio estis ital-devena, ofta afero en Dalmatio. En la lernado de fremdlingvoj sekvis la franca, latina kaj la antikva greka. En Zagrebo aldoniĝis la germana, en 1929 Esperanto kaj dummilte la rusa (1941). Kiam Lapenna translokiĝis al Britio, li devis lerni la anglan lingvon, kio evidente estis iom malfacila defio. La anglan lingvon li trovis „neklara, malfcile prononcebla kaj konfuza por la komunika ĉeno“. Kvankam Lapenna bonege ellernis la anglan por povi fari universitatajn prelegojn, li tamen neniam vere adoptis ĝin. Cetere antaǔ ol Lapenna konatiĝis kun Esperanto li venis al la ideo, ke oni povus simpligi la latinon.


Malsama spirito hodiaǔ

Kiel sugestas fikcia konversacio inter Lapenna kaj la rumana profesoro Ignat Bociort, kiu neniam renkontis sian jugoslavian najbaron, Lapenna verŝajne kritikus hodiaǔ, se li vivus, la priplorindan situacion de la stagnanta Esperanto-movado, kiu aspektas kiel kredo kun tro malmultaj apostoloj aǔ kiel armeo sen firmaj gvidantoj. Li riproĉus al renegatoj (kiel Carlevaro) ties konfuzajn verkaĉojn, kiuj profetas la morton de la Esperanto-movado. Li ne plu povus trovi la saman spiriton batalantan por la disvastiĝo de Esperanto, kiun iuj kabinetaj teoriuloj eĉ ne deziras. Li timus, ke la movado fariĝos organizo sen socia prestiĝo, hobiaĵo por pli kaj pli maljunaj homoj. Tristaj perspekivoj !


Aliaj kontribuoj

La pli ol kvarcentpaĝa libro posedas interludon kun pledoj kaj deklaroj de Juan Régulo-Pérez kaj Paul Neergard, István Szerdahleyj kaj Christian Declerck. En la dua parto estas presitaj kelkaj artikoloj de ĝenerala intereso kiel pri iu islanda verkisto kaj esperantisto (Baldur Ragnarsson, pri la historio de la Esperanto-movado en Malto (Carmel Mallia) kaj pri jurisprudenco ĉe Ŝekspiro (Marjorie Boulton). Ankaǔ la kontribuon de Heinz Dieter Maas pri esploro de la leksiko de du Esperanto-aǔtoroj oni povintus ŝovi al tiu sekcio. Okulfrapas, ke en la memorlibro mankas kontribuaĵoj ekzemple de Humphrey Tonkin kaj Ulrich Lins aǔ de Detlev Blanke, kiuj ja, el diversaj anguloj de la mondo kaj tra diversaj ideologiaj prismoj, observis la personon kaj agadon de Lapenna (iliajn memoraĵojn kaj artikolojn pri Lapenna eblas legi en aliaj libroj kaj revuoj).
La apendico konsistas el paroladoj de Lapenna. En la fotaro el la privata albumo pri Ivo Lapenna anekse disponigita al la memorlibro estas eĉ ne unu bildo, kiu montrus Emilija Heiligstein kaj Ljuba Knjažinskaja, sed abundas fotoj kun Birthe Zacho. Al la libro estas aldonita kompaktdisko kun tri festparoladoj de Lapenna, plus kantado de ‚La Espero‘. Intertempe aperis aparta kolekto de kvin kompaktdiskoj kun paroladoj de Lapenna, kaj en la retujo ivolapenna.org, bone prizorgita de Birthe Lapenna, estas publikigitaj multaj interesaj materialoj de kaj pri Ivo Lapenna, inter alie la akrobatigita versio de diversaj libroj kiel ‚Esperanto en Perspektivo‘ aǔ ‚Retoriko‘, eĉ en la rusa lingvo.
La kontribuaĵoj, kiuj parte estis elektitaj el prelegoj kaj artikoloj de antaǔaj tempoj (1984 kaj 1985), estas bone redaktitaj kaj legiĝas en flua stilo, lingvajn, ortografiajn kaj tipografiajn erarojn mi ne rimarkis. Tre agrablaj estas la nekutima grandeco de la litertipo de la tekstoj. Do, la libro prezentas tre riĉan materialon kaj estas nepre leginda, nelaste pro tio ĉar fone oni ekscias multajn detalojn pri la historio de la Esperanto-movado dum la vivotempo de Lapenna.


Konkludo

Tri ĉefaj nocioj ligitaj kun Lapenna, kiujn oni atribuadis al li – perfekteco, demokrateco kaj neǔtraleco – reaperadas ofte en la esearo de tiu ĉi libro. Ne ekzistas en la historio de la homaro persono, kiu estis absolute perfekta, senmakula demokrato, strikta neǔtralulo ktp. – tiaj kontraǔdiroj inter revo kaj realeco estis observeblaj ankaǔ ĉe la idealisto Lapenna, kiu en iuj momentoj ŝajne atribuis al sia publika rolo mem troigitan signifon. Iom ŝerce mi rimarkigu, ke en kelkaj liaj prelegoj mi kredis esti aǔdinta forgeson de la akuzativon ! Ĉar mi mem persone ne konis Ivo Lapenna, mi ne povas arogi al mi plene prijuĝi lian personon, kaj la substancan kritikon de lia agado oni devas lasi al la kompetentaj historiistoj, same la juĝon, ĉu lia pompa (aǔ bomba) eksiĝo el UEA estis eraro aǔ ĝusta. Per la ĉi-recenzita libro bona komenco por eventualaj novaj diskutoj estus farita, multaj demandoj restas neresponditaj; troa fanfaronado, kiel plurloke en la libro sentebla, estu evitata. Grandan meriton de Ivo Lapenna mi vidas malpli en lia iom fanatika maniero pledi por Esperanto, sed en lia politika kuraĝo, kiun li ne hezitis publike demonstri, riskante konfliktojn. Frue li parolis klartekston pri la danĝeroj kaj krimoj de la nacisocialisma faŝismo kaj la stalina komunismo, kaj li ankaǔ ne timis kritiki Esperanto-organizojn, kiuj havis laǔ li ‚tro neǔtralan’ sintenon ĉi-rilate. En la berna UK de 1947 li celis per rezolucio kondamnigi la hitleran atakmiliton, sed li fiaskis kun tiu propono, jen la prezo, kiu estis pagenda por la politika neǔtraleco. Kaj pro lia scienca okupiĝo pri la sovetia punjustico, kiu devis timigi multajn marksismajn betonkapojn en kaj ekster la orienta bloko, Lapenna fariĝis ankaǔ speco de tre originala ‚enfant terrible’. Ĉiukaze, Birthe Lapenna, koninte tiun eksterordinaran homon pli ol tri jardekojn, estas konvinkita, ke ŝia edzo „estis genia, kaj ĝis nun neniu kapablis anstataǔi lin“ (p. 289). Lapenna, eble la sola vera Gvidanto, kiun la internacia Esperanto-movado iam ajn havis, „dinamisme“ (Birthe) laboris ĝis lia lasta tago.
Malfacile diri kie en la kazo de Lapenna estas la limoj inter aristokratio, aǔtokratio kaj memama aroganteco kaj kie tiuj inter vivanta demokratia apliko kaj diktatura sperto ricevita en sia iama patrujo sub diversaj politikaj reĝimoj. Leginte la revuon ‚Esperanto’ de la 50-70aj jaroj, en kiuj Lapenna ĉefrolis, oni ricevas la impreson, ke Lapenna estis la viktimo de sia propra megalomanio, kiu kondukis al aǔtoritatismo. Ŝajnas ke Lapenna orientiĝis laǔ la modelo de Tito – tian rolon li eble volis ludi en la Esperanto-movado, imitante iomete la retorikon, kiu estis konata de la stalinisma kaj ĥruŝĉova tempo. Kiel aristokrato Lapenna ne komprenis la simplajn homojn, kiuj aplaǔdis lin (eble kun stranga sento, depende de la lando de kie ili venis). En la 60aj jaroj Lapenna komencis kondamni la Eo-movadon, ĉar li opiniis, kaj bedaǔris, ke ĝi ne sekvis liajn rekomendojn. En tiu senco Lapenna kun sia „humanisma internaciismo“ ktp. fariĝis ne nur tragika figuro, sed ankaǔ neutiligebla pasinteco, kiel oni kutimas esprimi en germanlingva historiscienco, kompareble ekzemple kun Petro la Granda por la rusa historiografio sub Nikolao I. kaj poste sub la sovetkomunistoj. Pri sia falo en Hamburgo Lapenna grandparte mem kulpis, kiun li mem provokis, lanĉinte histerian kampanion en la revuo Esperanto kontraǔ imagitaj malamikoj. Al multaj lia fanfaronema, suspektema kaj akuzema maniero ne povis plaĉi. La pruvo estas, ke pluraj eminentaj esperantistoj forlasis UEA-n jam antaǔ 1974. La „komploto“ estis lia obseda invento. La eraro de UEA, kaj precipe de homoj kiel Sadler, redaktoro de Esperanto, kiu (Sadler) faris al mi la impreson de malvarma, iom cinika teknokrata intelektulo, estis, ke oni permesis tiun histerion en la revuo Esperanto. La kritiko ekzemple de iu Fighiera estis pli sincera, pli ‚varma’, sed oni repuŝis ĝin kiel misinformadon. Sed en UEA ofte dominis kverelemaj figuroj.
La 15an de decembro 2009 plenumiĝas do la 100a datreveno de la naskiĝo de Ivo Lapenna, kiu koincidas kun la 150a datreveno de la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Andreas Künzli


Andreas Künzli

Eseoj memore al Ivo Lapenna


Septembro 2014
La amplekso kaj la seriozeco de la verkaro timigis min, do mi promesis legi nur po 5 paĝoj tage, sed fakte mi legis kun intereso la tutan libron, do averaĝe po 34 paĝoj tage. Multe da konataj esperantistoj verkis omaĝe al Ivo Lapenna, interalie: Carlo Minnaja, Günter Becker, Marjorie Boulton, John Wells, Juan Régulo Péres, Christer Kiselman, István Szerdahelyi, Baldur Ragnarsson kaj kompreneble Birthe Lapenna kiu tiom fieras pri ilia amrilato, multe citas sian grandan homon kaj enmetis en la libron 25-paĝan foto-kajeron pri li kaj ŝi (do, jam 25 paĝoj tre facile "legeblaj"!). Kelkaj paĝoj ne estas pure hagiografecaj, kaj estas interese ĉar honeste. Ekzemple, la tre konata Reinhard Haupenthal skribas pri iliaj interŝanĝo de leteroj: ...Konfliktoj kaj proponoj, ...la Rompo, ...Reproksimiĝo. La ĉapitroj kiuj plej interesis min estas tiuj de Klaus Perko: Ivo Lapenna - La Juristo (16 paĝa), tiu de Ralph Harry: Esperanto: Internacia Lingvo por Internacia juro - La rolo de Ivo Lapenna (9-paĝa), kaj tiu de Zofia Banet-Fornalowa: Ivo Lapenna - La Artisto (25 paĝa) ĉar ili estas jam sufiĉe longaj, ampleksaj, riĉenhavaj en internacia perspektivo.
Bibliografiaj Notoj pri Ivo Lapenna, Bibliografio de juraj artikoloj de Ivo Lapenna, La Parolado de Prof. D-ro Ivo Lapenna en la Program-komisiono de Unesko la 4-an de decembro, 1954 (kia luktado por sukcesi en Montevideo!), Prelego de Lapenna: la Grandeco de D-o L. L. Zamenhof kaj 3 Festparoladoj de Ivo Lapenna, Indekso de personoj enkadrigas la tuton.

Anne Jausions

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.