|
El tero kaj etero
|
|
El tero kaj etero | Publikigita ĉe Boletín julio-aŭgusto 1965 |
Ne estus malfacile al supraĵa prijuĝo loki Julia Pióro en sen vivan, trompigan klasifikon literaturan. Apliki al ŝi kalkiĝintan artkriterion havus ja nenian sencon ĉar por la vera, aŭtentika leganto — tiu leganto kiu ŝatas senpere gustumi la riĉon el koro kaj menso de senartifika verkisto — tio havus nenian utilon. Ni iru do alian vojon.
En Julia Pióro oni povas ĝui fluan, simplan rakontmanieron ; se ŝi ne ĉiam teksas ortodokse la temajn ĉeffadenojn — kio povus kelkloke senorientigi, eĉ malpaciencigi la leganton — tio ŝuldiĝas, laŭ mia opinio, al la fakto, ke ŝi ankoraŭ ne sukcesis laŭigi sian internan vivriĉon, scisoifan ĉionapertan menson, al siaj verkistaj kapabloj, tiel ŝiaj rakontoj impresas kvazaŭ produktoi de naiva fantazio ĉe kiu — ĉu absurde? — klopodas paradi profundaj konceptoj.
Ok rakontoj, selektitaj el trideko da originalaj noveloj, konsistigas la debutlibron de S-ino Pióro. La unua, ekzilo, parte bazita sur historia fakto, temas pri milito inter du fratoj, princoj de Silezio. La dua, brulruĝo, estas estonteca rakonto kun scienco-fikcia stampo. Ruĝa truto, la tria ĉarmoplena rakonto, temas pri la vivo de du trutoj. En la aliaj ; Pasaĝero de Raketo n.° 3 ; La Vojo; La Nevenkebla Urbo; Severa Leĝo; kaj Ekscelenco, la leganto ĝuos delikatecon, virinan sentemon, klopodon penetri en subtilan mondon de signifoj. Citaĵo pri la mistera «Rosae Crucis» kaj ties ĉefsimboloj «Rozo» kaj «Kruco», kun interpreto parte misa, eble montras la intereson de nia verkistino pri alieiaj vivkonceptoj. Cetere la libro senas je tiu pedanteco kaj parademo kiuj ekas ofti en kelkaj el niaj pintuloj. Redakto de Baldur Ragnarsson garantias la lingvon. Resume: libro leginda !
Kio estas homeco? |
La novelaro El tero kaj etero de Julia Pióro enhavas ok novelojn en tute persona stilo. Temas pri rakontoj, kiuj en fabeleca, fabla aŭ preskaŭ parabola formo traktas bazajn homajn demandojn.
La plej longa novelo de la kolekto, Ekzilo, estas bonstila kaj trafa rakonto pri potenco kaj homeco en pola princlando dum la 16a jarcento. En ĝi la aŭtorino kreis kredindan etoson kaj uzas stilon kongruan al la tempo kaj medio. En Ruĝa truto kaj La vojo ŝi traktas la celon kaj disvolviĝon de la vivo en fablo-simila formo, kaj ankaŭ tie la simpla stilo bone akordiĝas kun la formo. La du noveloj Severa leĝo kaj Ekscelenco pritraktas la vivon kaj morton en pli severa tono, kaj ili preskaŭ similas parabolojn aŭ filozofiajn alegoriojn.
La kolekto enhavas ankaŭ du scienc-fikciajn novelojn, kiuj sufiĉe grave diferencas de kutimaj verkoj el tiu ĝenro. Ili en tute propra tono traktas precipe la homan menson kaj ĝiajn apartaĵojn, malfacile travideblajn tiel same de la scienco kiel de aliaj estaĵoj en la universo.
Resume ĉiuj noveloj en El tero kaj etero do temas pri la eterna demando kio estas homeco. Julia Pióro ne respondas, sed formulas la demandon en sia propra maniero, kaj tio faras ŝian novelaron valora kontribuo al la Esperanta prozo.