En ĉi tiu libreto Piron klarigas, kial, laŭ li, Esperanto estas lingvo aparte taŭga por verkisto. Laŭ li, tio devenas de la mirinda fleksebleco de la lingvo, kiun kaŭzas ― mi opinias tion iom paradoksa ― la nevarieco, oni povus diri rigideco, de ĝiaj radikoj kaj reguloj. Post diskuto de la strukturo, li ankaŭ iom traktas la sonsistemon kaj ritmon de la lingvo, konotaciinfluon de diversaj lingvoj, kunmeteblecon de radikoj, kaj fine la “psikolingvistikajn bazojn” de la Esperanta fleksebleco.
Piron siatempe verkis ne nur poemaron ("Malmalice") sed ankaŭ sufiĉe multajn romanojn (de la krimromano "Ĉu vi kuiras ĉine?" ĝis la sciencfikcia "Tien"), kaj siatempe tradukis multajn kantojn en la lingvon; do ŝajne li havas ian rajton juĝi pri ĝi.
Interesa libreto.
Ĉi tiun recenzon, kaj anglalingvan tradukon, vi povas legi ankaŭ ĉe
harlows.org/don/reviews/esperanto_el_la_vidpunkto_de_verkisto.php .