La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Falaflo en maco

  • Auteur: Sten Johansson
  • Type: œuvre originale, romans
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €16.60
  • Année de publication: 2023
  • Description:

    Filippa, juna sveda virino, vidas sin inter du mondoj: Unuflanke, ŝia koramiko, Kasim, kiu naskiĝis en Svedio, havis geavojn kiuj devis fuĝi el Palestino. Kasim mem partoprenas politi­kajn manifestaciojn de palestin­anoj en Svedio. Aliflanke, la juddevena avo de Filippa, kiel infano en 1938, devis fuĝi Vienon post la alveno de la germanaj nazioj en Aŭstrio kaj ekvivis en Skandinavio...

    Filippa, juna sveda virino – ĝardenistino – el la sudsveda urbo Malmö, ne nur trovas sian propran vivon iel monotona, sed vidas sin ankaŭ inter du mondoj: Unuflanke, ŝia koramiko, Kasim, kiu naskiĝis en Svedio, havis geavojn kiuj – pro israelaj armeaj operacioj en Gazao – devis fuĝi el Palestino en Libanon, kaj havas patron kiu naskiĝis en la rifuĝejo de Bejruto sed poste translokiĝis en Svedion pro la milito en Libano. Kasim mem entuziasme partoprenas politi­kajn manifestaciojn de palestin­anoj en Svedio kaj ties batalojn kon­traŭ antiislamaj grupiĝoj, tiel fojfoje trovante sin meze de konfliktoj kun la sveda polico. Aliflanke, la juddevena avo de Filippa, kiel infano en 1938, devis fuĝi Vienon post la alveno de la germanaj nazioj en Aŭstrio, kaj unue ekvivis en Danlando, sed poste, dum nokta ope­racio, estis sendita al Svedio pro la danĝeroj de la naziismo eĉ en Danlando...

    Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj historiajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en "Falaflo en maco" li kuraĝe traktas – ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa – unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe­daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo.

  • Pages: 156
  • ISBN: 9781595694461
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.