La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

For la batalilojn!

  • Auteur: Bertha von Suttner
  • Traducteur: Armand Caumont
  • Langue originale: germana
  • Type: autre livre
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €35.50
  • Année de publication: 2019
  • Forme: libro kudre bindita
  • Description: La heroino Marta priskribas siajn angorojn, kiam en 1859 ŝia unua edzo, juna husara oficiro, devis foriri militi en Italujon kaj estis tie mortigita per grenado. Kaj novaj angoroj aperis, kiam ankaŭ ŝia dua edzo devis militi unue kontraŭ danoj, poste kontraŭ prusoj en terura milito 1866 apud Hradec Králové. Ŝi alveturis al la batalejo por serĉi lin kaj priskribas teruraĵojn, kiujn ŝi tie vidis. Dume li revenis hejmen nur negrave vundita, sed baldaŭ ekfuriozas epidemio de ĥolero, kiu mortigas plurajn ŝiajn parencojn kaj geservistojn. Ŝia patro, emerita generalo, ĉiam defendas la militojn kiel necesaĵon por la progreso de la homaro, same predikas pastroj. Lernejoj instruas al infanoj, ke morti por la imperiestro kaj patrujo estas la plej grava kaj bela devo de la homo. Ŝi kaj ŝia edzo aliĝas al pacifistoj.
  • Pages: 463
  • Largeur: 145 mm
  • Hauteur: 210 mm
  • Poids: 676 g
  • ISBN: 9788087169988
  • Notes: Serio Oriento-Okcidento n-ro 57.
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

For la bataliloj de Bertha von Suttner


Septembro 2019
En 2015 mi legis tiun libron germane kiel donaco de mia fama amiko Peter Weide, de nasko esperantisto. La libro kortuŝis mian haŭton, koron, animon k tutan pensadon kontraŭ militon k nepre por PACO mondvaste!
En libroservo de GEK en 2019 en Neumünster mi aĉetis nun tiun libron FOR LA BATALILOJ, ĉar mi nepre volis legi ĝin Esperante. Denove treege kortuŝis tiu libro mian tutan pensadon pro vera amo kaj ke estu PACO en la tuta mondo.
Bonege estas en tiu libro la nova Enkonduko de la prezidanto de UEA Mark Fettes kaj la Antaŭparolo de D-ro Heinrich Arnold de 1914 k de tradukinto de profesoro A. CAUMONT de 1914.
Mi vere rekomendas legi al ĉiuj esperantistoj kaj al la gelernantoj kiel devo mondvaste ekde 14 jaroj tiun valoran mondlitraturon, tradukitaj al multaj naciaj lingvoj. Tiu libro estu devo por ĉiuj gelernantoj, por ĉiuj homoj kaj estroj de ĉiuj landoj, ke ili ekkonos la tutan mizeron k la kaŭzojn pro milito!
Dum la 100a UK en Lillo la japano s-ro HORI Jasuo, nun mia bonega leteramiko, kolektis pacmesaĝojn el diversaj landoj. Mi skribis pacmesaĝon kaj li enmetis ĝin kune kun mia foto en sia valora bonega libro PACMESAĜOJ TRA LA MONDO:
Al ĉiu landoj kaj ŝtatoj! Mi MALPERMESAS ĉiujn militojn, ĉiujn atombombojn, ĉiujn kemiajn pafilojn, la produktadon de pafiloj.....
FOR LA BATALILOJN!!!!
Mi rekomendas elkore, nepre aĉetu kaj legu tiujn treege valorajn librojn. Estu PACO!!!

Helli (Germanio)

For la batalilojn! de Bertha von Suttner


Januaro 2021
For la bataliojn! La titolo kun kria signo klare konfesas la pacajn strebojn de la verkistino Bertha von Suttner (BvS), kiu ricevis en la jaro 1905 la Nobelpacpremion. La romano estas verkita en la jaro 1889 kaj portis al ŝi grandan sukceson. BvS en la fono de militaj konfliktoj en la dua duono de la 19a jarcento rakontas la vivon de aŭstria grafino Marta von Tilling.
La romano estas skribita kiel ŝia taglibro. Marta estas filino de oficiro kaj pro tio ŝi komence admiras soldatan karieron kaj respekas militon kiel necesan parton de politiko. Ŝi moviĝas en nobelaj salonoj, kie la milito estas perceptata kiel okazo por prezento de heroeco kaj eblo de rankoplialtiĝo. Post kiam Marta perdas en militaj konfliktoj la plej amatajn personojn, ŝi ŝanĝas siajn opiniojn. Precipa parto de la libro estas dediĉita al la batalo okazinta en Ĉeĥio en la jaro 1866 proksime de la urbo Hradec Králové. Marta en malespero veturas tien por serĉi sian duan edzon, oficiron de la aŭstria armeo. La batalo, cetere la plej terura en Ĉeĥio dum la tuta historio kaj ĝiaj postsekvoj fakte signifas longdaŭran katastrofon por la granda ĉirkaŭaĵo.
En la libro aperas multaj konsideroj pri malneceso de milito kaj neceso de paco. La ideoj de BvS estas hodiaŭ same signifaj kiel en la tempo, kiam la libro aperis. Malgraŭ tio, ke BvS naskiĝis kiel grafino Kinski en Prago, la ĉefurbo de Ĉeĥio, la libro For la batatiojn! estis ĉeĥe eldonita nur unufoje kaj nuntempe ĝi estas tute neatingebla. Pro tio mi tre aprezas ĝian eldonon en Esperanto.

Kokino (Ĉeĥio)

For la batalilojn! de Berta von Suttner


Januaro 2020
La verkistino Bertha von Stuttner (1843-1914) estis la unua virino, kiu ricevis Nobel-premion pri paco en 1905. La libro temas pri ŝia vivo.
La heroino en la verko estis nomata Marta, filino de aŭstra grafo. Ŝi edziniĝis al la husara grafo Arno en la aĝo de 18 jaroj. Ŝi havis filon, sed tuj poste okazis milito en 1859 kontraŭ Italio kaj ŝia edzo mortis en ĝi. Tiutempe por viroj en tiuj rangoj estis honore fariĝi soldatoj kaj batali por la patrujo, tial ŝia edzo ĝoje ekiris al la milito kaj mortis. Sed ŝia patro, kiu ankaŭ en sia junaĝo batalis, akceptis la morton de sia bofilo kiel sorton kaj ne multe ĉagreniĝis.
Poste Marta konatiĝis kun barono Thilling, kiu malamas militon same kiel Marta, kaj edziniĝis. Okazis milito inter Prusujo kaj Aŭstrio en 1866, kaj ankaŭ Thilling devis militiri. Dum la milito Marta estis tro maltrankvila pro la vivo de sia edzo, kaj mem iris al la batalejo por savi lin, kaj tie ŝi vidis kruelegajn realojn de la milito. Multegaj soldatoj mortis, postlasite kun vundoj kaj malsanoj en la batalejoj. Feliĉa Thilling revenis hejmen senprobleme, kaj paco revenis, tamen ilin atakis ĥolero kaj ŝia juna frato subite mortis.
Poste, dum ŝi kaj ŝia edzo restis en Parizo, okazis milito inter Francio kaj Prusujo. Parizo, kiu bele kaj brile prosperis kiel civilizia internacia urbo, eksuferis pro la milito: mankis nutraĵoj kaj ekonomio ŝrumpis, kaj je mia surprizo ŝia edzo Thilling, pruso, estis arestita kun suspekto de spionado kaj pafmortigita. Marta estis tiel ŝokita, ke ŝi ne povis restariĝi longe.
Tiamaniere, ĉirkaŭ ŝi okazadis nekredeblaĵoj; kruelaj militoj, kiuj estis facile okazigitaj, soldatoj, kiuj volonte sinofertis al la militoj, ĥolero, al kiu ne ekzistis kontraŭrimedoj, malsaniĝo pro bebnasko kaj freneziĝoj pro mortoj de amatinoj.
Post tiuj militoj, oni ekpensis pacan kunvivadon en Eŭropo, kaj en tia etoso la verkistino Bartha mortis en 1914. Sed en tiu sama jaro denove okazis nekredeble grandskala buĉado, la unua mondmilito, kaj en 1939 denove okazis pli terura milito, la dua mondmilito. Ni povus facile kritiki okazigojn de tiuj militoj kiel stultaĵojn, sed se mi rigardas la nunan mondon, simile okazas teruraĵoj. Same kiel Marta mem iris al la batalkampo kaj vidis la realon, ankaŭ ni devas vidi la realojn en la nunaj militoj kaj en la nuna mondo.
Por pli bone kompreni la enhavon, mi komencis relegi la libron. Mi rekomedas, ke vi legu ĝin kiel esperantistoj.

Horizonto (Japanio) 1

For la batalilojn! de Bertha von Suttner


Marto 2020
      

Kiam mi estis knabo, mia muzikinstruisto kantigis al ni eble francan kanton "Batalo de Warterloo" (la suba pentraĵo) temantan pri la batalo okazinta en junio 1815 en la nuna teritorio de Belgio. En ĝi aperis frazoj "En Warerloo ekestis montetoj da kadavroj. Kio estos la sorto de Francio?". Kompreneble ni kantis ĝin en la japana traduko, sed la vorto "kadavro" estis skribita en arkaika vorto "kabane" (kadavro), ne en rekta vorto "ŝitai" (mortinta korpo), tial mi ne povis imagi, kia estis la batalejo, sed legante tiun ĉi libron, mi bone komprenis, kio kaj kia estis la montetoj da kadavroj. Tamen kial la instruisto kantigis al ni tiun kanton? Kiam mi vojaĝis en Francio, mi kantis ĝin al francoj, sed neniu sciis la kanton. La instruitso certe militservis dum la dua mondmilito kaj vidis la realon kaj mem spertis teruraĵojn en la batalkampo. Ĉ u li volis, ke ni, la lernantoj, sciu, kiaj estas montoj de kadavroj? La libro Sub influo de alkoholo: 12 rakontoj, de J. Herbert Sullivan, eldono de 1991, estas malgranda verko (92 paĝoj) tre bonkvalita kaj interesa. Ĝi enhavas malgrandajn historiojn, kelkfoje belaj aŭ ridindaj.
Do la libro estas leginda. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo kaj al ĉiuj esperantistoj.
La libro temanta pri la vivo de graffilino Marta en Aŭstrio en la lasta duono de la 19a jarcento. Nobeloj ĉirkaŭ Marta estis edukitaj por ke ili estu soldatoj, kaj junulinoj ankaŭ adoris tiujn junulojn. Marta perdis unuan edzon en la milito en 1859 kontraŭ Saldinujo. Ŝi ekhavis dubon pri militoj. Ŝi havis duan edzon Tilling, kiu havis saman ideon kiel Marta, malamante militojn, sed ankaŭ li estis soldato kaj kontraŭ sia volo li partoprenis en la milito inter Aŭstrio kaj Danujo en 1864. En tiu milito Tilling militiris, sed ne batalis en batalejo. Taman en la sama tago, kiam li foriris, Marta akuŝis. Bebo naskiĝis morte kaj ŝi suferegis multe inter vivo kaj morto. Revenis paco kaj Tilling, kaj ankaŭ Marta revenis de la morto, kaj ili vivis relative trankvila en paca etoso. Tilling decidis eksiĝi de la armeo, sed ne povis, ĉar la banko, kie Marta deponis grandan sumon, bankrotis pro malboniĝo de la ekonomio pro la milito. Baldaŭ Aŭstrio ekhavis malbonan rilaton kun Prusio, kune kun kiu ŝi batalis kiel Germana Ligo en la milito kontraŭ Danujo. La milito komenciĝis en 1866.
Por mi estas nekredeble, ke tiuj soldatoj el la nobelaro volonte, plezure kaj ĝue militiris. Ŝia patro, kiam li estis juna, partoprenis en kelkaj bataloj kaj estis fiera pro tio. Li volis eduki sian nepon, donante soldatajn pupojn kaj sabron por ke li veku intereson pri militaj aferoj en la nepo. Marta kontraŭis lin kaj protestas, sed li insistis, ke militoj estas bonaj, prezentante jenan logikon:

1. Militoj estas ordonitaj de Dio, la Estro de la armeoj, vidu la Sanktan Skribon.
2. Ili ĉiam okazis, sekve ili ĉiam okazas.
3. Sen tiu okaza mortigado la homaro tro multnombriĝus.
4. Daŭra paco malfortigas, moligas la homojn, kaŭzas - kiel senmova marĉa akvo - putradon, nome pereigon de la bonmoroj.
5. Militoj estas la plej bona rimedo por instigi la homaron al memforto, al heroeco, unuvorte por fortigi la karakterojn.
6. La homoj ĉiam disputos, plena akordiĝo pri ĉiuj pretendoj estas neebla - malsamaj interesoj devas ĉiam interpuŝiĝi, sekve daŭra paco - sensencaĵo.

Ŝi ne komprenis lian logikon, sed ankaŭ li ne cedis. Ŝi rimarkis, ke militoj okazis kaj okazas pro kaŭzoj ne kompreneblaj por ordinaraj homoj. Sed por multaj homoj kaŭzoj ne gravis. Lia patro ĝojis pro la okaziĝoj de militoj, opiniante, ke tio donos bonan okazon por la imperio gajni pli da teritorio kaj por soldatoj gajni honoron kaj promocion. Soldataj mortoj ne gravis, komapre kun la gloro de la patrujo.
Kiam okazis la milito kaj venis novaĵoj pri malvenkoj, Marta ne povis deteni sin iri mem al la batalejo en Bohemio por savi sian edzon. Jam en la stacidomo de Vieno ŝi renkontis mizerege vunditan soldaton. Dum la vagona vojaĝo al la batalejo ŝi aŭdis rakontojn de kuracisto kaj flegistino, kiuj havis flegajn spertojn en batalejoj. Ĉio estis terura. De la stacidomo proksime de la batalejo kun sia konata kuracisto Bresser ŝi iris en mallumo al la batalejo per ĉaro. En la malluma, detruita preĝejo estis amasigitaj mortintoj kaj vunditoj. Kiam tagiĝis, antaŭ ŝi aperis netoreleblaj mizeraĵoj.
Post la bataloj aperis "hienoj", kiuj rabis valoraĵojn el la kadavroj, kaj korvoj, kiuj ĝuis grandan festenon. Oni fosis malprofundajn truojn kaj ĵetis la kadavojn, kaj eĉ vivantajn vunditojn. Postlasitaj vunditoj estis turmentitaj pro tetano kaj gangreno kaj mortis kun angoro. Mortintoj putris. Vilaĝoj, kampoj kaj kamparanaj domoj estis detruitaj kaj foje kamparanoj mem fariĝis viktimoj.
En la pentraĵo de Warterloo aperas soldatoj kun sabro kaj ofciroj sur ĉevalo. En la batalo, en kiu edzo de Marta partoprenis, soldatoj simile batalis, nome faris kavaliran batalon per sabroj, sed armiloj pli kaj pli evoluis por ke oni povu amase mortigi malamikojn. En la libro estas esprimo "Nadlopafiloj* falĉis malamikojn". Ili estis tiutempe la plej modernaj pafiloj adoptitaj de la prusa armeo, per kiuj prusoj povis mortigi aŭstriajn soldatojn kvazaŭ ili falĉus tritikojn. Soldatoj, ne povante gardi sin kontraŭ tiuj modernaj armiloj, amase kaj disŝirite mortis en koton kaj en marĉon. Korpoj kaj kapoj estis frakasitaj sur freneziĝintaj ĉevaloj kaj renversitaj ĉaroj
Post la milito Tilling rakontis la plej triste kortuŝan epizodon en la batalo. Kiam li estis preskaŭ batita de pruso per sabro, tiu pruso rimarkis, ke li estas kuzo Tilling, kaj hezitis. Tiun momenton siblis sabro de la subulo de Tilling ĉe lia kapo.
En la libro aperadis tiel mizeregaj pejzaĵoj, ke mi devis foje lasi la libron kaj trankviligi min. Nadlopafilo:  Inventita de Dreyse en 1836 kaj adoptita de la Prusujo en 1841. Oni povas ŝarĝi  la pafilon per kuglo permane.
 Edzo de Marta postvivis tiun militon, sed poste denove okazis milito inter Francio  kaj Prusujo en 1870. Tiam la edzo Tilling jam ne laboris en la armeo. La geedzoj  ĝuis la vivon en Parizo, la plej civilizita urbo en la mondo. Tamen la milito pli kaj  pli proksimiĝis al Parizo kaj la vivo malfaciliĝis por ĉiuj. Iun tagon ŝia edzo, pruso,  estis arestita kun la suspekto de spionado, kaj estis pafmortigita.
 La aŭtoro de tiu ĉi libro Berta von Suttner dediĉis sin al pacmovado kaj fariĝis la unua virino, kiu ricevis Nobel-premion en 1905. Sed tuj poste okazis la unua mondmilito en 1914 kaj pli poste ....
La vortoj "batalo" kaj "milito" ne montras mizerojn. Postvivintoj en bataloj kaj militoj ne volas paroli pri la mizeraĵoj kaj teruraĵoj. En la unua mondmilito, en la dua mondmilito, en Hiroŝima kaj Nagasaki, Korea milito, Vjetnama Milito ... okazadis mizeraĵoj kaj teruraĵoj, tamen homoj ne ĉesas militojn kaj batalojn. La kuracisto Bresser, kiu zorgis pri Marta en la batalejo, diris, "La homo havas neniu alian malamikon ol la homoj - kaj ankaŭ neniun alian amikon." Ni esperantistoj fidas ĉi tiun lastan frazon.

Horizonto (Japanio) 2

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.