La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kvarlingva Proverbaro
(Franca-angla-germana-Esperanta)

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Venas proverbo el popola la cerbo

Ĉu realiĝis revo? La patro de Zamenhof, Marko, estis pretiginta frazeologion de interrespondaj dirmanieroj kaj proverboj en la lingvoj rusa, pola, franca, germana. Tia ĝi komencis aperi pokajere en 1905. Post la dua kajero ekaldoniĝis la esperanta fare de Ludoviko, kaj estis planita ankaŭ komparo kun la latina kaj la hebrea. Tiu ambicia eldona plano haltis pro la morto de Marko Zamenhof, kiu ja havis la tekston preta; en atendo de pli bonaj eldontempoj (kiuj venis neniam plu) estis tamen pluflegata la esperanta parto, kaj ĝi sola atingis eldonon kompletan, antaŭe popartan en La Revuo, poste kolektitan en libro, eldonita ĉe Hachette en 1910, sub la titolo Proverbaro Esperanta. Pionira laboro, antaŭ jarcento; nun en diversaj lingvoj ekzistas nemalmultaj el ĉi kompilaĵoj; sed neniu ĝis nun estis enpreninta esperantan parton, el kiu, en la plej bona el la okazoj, ĉerpis kompilintoj de vortaroj de naciaj lingvoj al Esperanto.

Nun ĉefredaktoro Lucien Bourgeois [lusjén burĵŭá], helpate de sep aliaj kunlaborantoj, respuras tiun revon de Marko Zamenhof kaj proponas al ni kajeron de 482 proverboj inter si respondaj en la lingvoj franca-angla-germana-esperanta. La kvanto povas ŝajni modesta, se komparata al la 2630 frazoj de la zamenhofa proverbaro, kiu tamen entenis ankaŭ plurajn ripetadojn kaj multajn simplajn dirmanierojn. En la kompilaĵo nur iom pli ol duono rilatas al la proverbaro zamenhofa; la cetero venas kiel novaj proponoj laŭ ideoj de la aŭtoro aŭ spikumataj inter la postzamenhofa verkaro. La ĉerpoj el Zamenhof estas tute oportunaj, kaj ankaŭ la novaj proponoj taŭge sin lokas en la tradicio: esprimoj sintezaj, ofte kun rimoj. Bonega estas „Hodiaŭ forto, morgaŭ morto” por la germana Heute rot, morgen tot, responda al la franca Aujourd'hui en chair, demain en bière; aŭ „Sen espero, for la vivo” por la germana Hoffnung verloren - alles verloren kaj angla To hope is to live. Kelkfoje oni povas proponi anstataŭan: en la loko de „Ĉiu vento blovas profiton al iu” eble preferindus „Nur vento malbona al neniu ion donas”. Perfekta „Nobeleco devontigas” (aŭ eĉ nur „devigas”) por Noblesse oblige, uzata ankaŭ en la angla (kaj en la itala); aŭ „Mono militon nutras” por L'argent est le nerf de la guerre.

Se do la plimulton de la kompilaĵo oni plene laŭdu, oni povus bedaŭri, ke ne ĉiam en la diversaj lingvoj estas elektataj la plej proksimnuancaj ekvivalentoj. Atenta esploranto notus, ke ofte similas inter si la franca kaj la germana, dum la angla estas pli fora aŭ preskaŭ pene tradukita. Interese estas vidi, ke L.L. Zamenhof estis kutime pli fidela al la germana formo, kaj unu ekzemplo sufiĉu: La barbe ne fait pas le philosophe, It is not the beard that makes the philosopher (kaj la itala dirus La barba non fa il filosofo) en la germana sonas: Ein weisser Bart zügt nicht für Weisheit, kio estas paŭsita en Esperanto „Griza barbo saĝon ne atestas”. La novaj proponoj de Bourgeois estas ekvilibraj, eble kun ioma prefero por la franclingva nuanco.

Laŭ la ekstera aspekto kaj laŭ la filologia vidpunkto sin trudas tamen riproĉoj. Nenia klarigo, postnoto, helpa komento, indekso: la sinsekvo estas laŭ la alfabeta ordo de la ĉefvorto en la franca, tiel ke similaj konceptoj estas dise en la verko. Sed tio ne ĉiam: La barbe ... estas sub „B”, Il y a ĉiam sub „I”. La ordo laŭ la ĉefvorto de la gvida lingvo normalas ĉe proverbaroj, sed ja kutime estas kunigaj posttabeloj aŭ temaj indeksoj: ĉi tie nenio. Estas indikoj, ĉu io venas de Zamenhof, aŭ de la Nova Testamento, sed kelkfoje la indikoj estas neĝustaj, aŭ mankas entute: „Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro...”, aŭ „Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito” venas el la Evangelio, sed tio ne estas indikita Aliaj formoj estas klasitaj kiel zamenhofaj, sed mankas en la Proverbaro (ĉu ili devenas el postaj verkoj?). Iuj formoj klasitaj per „Z” estas tamen aliigitaj: „Brogita eĉ sur akvon blovas” ricevis la ne ja maltaŭgan, tamen neaŭtentikan aldonon „malvarman”. Laŭdinda estas la iniciato indiki la zamenhofajn proverbojn, eĉ kiam ili estas pezaj kaj jam antikviĝintaj, kiel „Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava”; sed pli laŭdinde estus kuraĝe proponi, apude, novan, kiel „El fajrero, fajrego” aŭ „Kaŭzo eta, granda sekvo ”.

Ne ĉiam ĉiu konsentus pri la elekto de la korespondaj signifoj aŭ nuancoj. La du esprimoj „Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito”, kaj „Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas” ne estas ekvivalentaj, kaj tamen ili estas proponitaj por samnuancaj francaj frazoj. Same „Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas” ne estas tre taŭga redono de On prends plus de mouches avec du miel qu'avec du vinaigre (= oni kaptas pli da muŝoj per mielo ol per vinagro). Ofte por la angla, malpli ofte por la germana, estas montrataj diversaj ekvivalentaj esprimoj; bedaŭrinde en Esperanto ĉiam nur unu, kvankam ekzistus pluraj similaj. En nur kelkaj okazoj la angla aŭ la germana traduko forestas entute.

Harfenduloj povus rimarki, ke krom la zamenhofaj firmiĝis ankaŭ multaj aliaj proverboj, kaj valorus pluteni ilin, anstataŭ krei novajn: „Por vino bona ŝildo ne bezona” jam troviĝas antaŭ duonjarcento, ne penvaloras enkonduki la similan „Vino bona ŝildon ne bezonas”. Sed finfine temas pri etaĵoj: la popola saĝo estas tiom vasta kaj tiom diversesprima, ke elekto de unu nuanco aŭ alia estas afero de gusto. Frandu tiun de ĉi kajero; espereble ĝi donos al la leganto la emon spuri pliajn proverbojn kaj alproksimiĝi al tiom ĉarmaj diverslingvaj esprimoj, tra kiuj transdoniĝas tra la generacioj la saĝo de la homaro.

Carlo Minnaja

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.