Post nur 195 paĝoj el 485 mi ne povas plene recenzi la eldonaĵon. Jen tamen kelkaj impresoj.
Malsukcesa studento, vivtenata de la malriĉaj patrino kaj fratino, perdis la orientiĝon, renkontas interesajn personojn, kiuj iom pensigas. Kiam la lastan lombardaĵon li transdonis, li apenaŭ havas por manĝi. Fine en deliro, se ruze planinte, li atakas la uzuristinon kaj por malfaciligi malkovriĝon devas murdi same ties pli junan, simplan, simpatian fratinon. La rabaĵon li ien enterigas. Pliiĝas la mensa malsano, kaj fidela amiko Razumikinin, helpata de kuracisto provas savi lin, eĉ supozante lin kulpa pri la brutaj murdoj. Dume nia studento Raskoljnikov finis la rilatojn kun la pli riĉa svatanto de lia fratino, akuzante lin, ke li celas ĝin ekspluati. Savas lian vivon hazardo: bona konato el drinkejo, Marmeladov (kia nomo!) ebriega falas antaŭ kaleŝon kaj estas mortonta. Li rekonas tiun, zorgas ke la vunditon oni portu al lia proksima loĝejo kaj asistas la edzinon por doni la plej esencan helpon. La mortonto petas pastron, la edzino kaj riproĉegas la edzon kiu ruinigis ilin ĉiujn kaj prizorgas lin, kverelas kun la pastro, kiu parolas pri la dia graco: "Ne por ni!|", kion la pastro nomas peko. Dume la dua plej aĝa knabineto devas inviti sian pli aĝan fratinon, kiu fine inter la amasiĝintaj scivoluloj penetras, ricevas la patran atenton kaj pardonpeton. Ja ŝia frivolega vesto montras la fakon per kiu ŝi devas vivteni la familion.
Fine, post la neevitebla fino de Marmeladov, la dua knabineto brakumas la noblan duan patron, kio evidente aperigas celon en la vivo de Raskoljnikov. Hejme li pli milde alparolas siajn ege parolemajn patrinon kaj fratinon, kies sinoferon li ne akceptis, malfidante ŝian fianŝon.
La ege tragikan situacion ĉe la familio Marmeladov la aŭtoro scias spici per tre realismaj trajtoj: la plej juna, infano, knabeto 3-jara ludas per la piedfingroj, ilin disetendante kaj eĥas la krion al la fratino "Kulu. Kulu. Lapide!"
La traduko mem ne estas korektita kiel decus, de alilingvano. Ne maloftas slavismoj, sed preserarojn oni malofte renkontas. La ege streĉa rakonto plezure legiĝas eĉ sen ilustraĵoj. Vere rekomendinda legaĵo!