La originalo de Leteroj el mia muelejo aperis en
1866, kiam la aŭtoro Alphonse Daudet havis 26 jarojn, kaj
ĝi tuj famigis lin. Estas facile ŝati tiujn simplajn,
ĉarmajn rakontojn, kiuj prezentas homojn, bestojn, pejzaĝon
de suda Francio, sed esence la humanisman spiriton de sia
aŭtoro.
La esperantigo enhavas nur kvar elektitajn rakontojn el la
originalo. La traduka filozofio de Oeste bedaŭrinde estas
iom bizara. Li tradukas „fidele” la vortojn, ne la enhavon.
Preskaŭ ĉiu unuopa franca vorto aperas facile rekonebla
kiel unu esperanta vorto. Ĉar la rakonta stilo de Daudet
ĝenerale estas simpla, tiu metodo ofte funkcias surprize
bone. Sed la dialogo fariĝas peza, kaj fojfoje oni
renkontas verajn strangaĵojn. „Li estas rigardinta min
momenton per sia ronda okulo, poste, tute konfuzita, ne
rekoni min, li estas ekfarinta: 'Huu! Hu!' kaj penskuinta
siajn flugilojn polvogrizajn; - tiuj diabloj de pensuloj!
tio ne brosas sin iam...” Se oni retradukas ĉiun vorton
francen, ili sendube akiras sencon por homo, kiu iom
komprenas tiun lingvon. Sed tiu ja ne bezonas la
esperantigon! Aliflanke, provu la suban frazon: „La
Sémillante devas esti perdinta sian direktilon dum la
mateno; ĉar ne ekzistas brumo, kiu daŭradus, sen haverio,
neniam la kapitano estus platiĝinta ĉikontraŭ.” Vera
nebulo!
Eĉ komika estas la maŝina sistemeco, per kiu Oeste redonas
pasintajn tempo-formojn de la franca. Imparfait ĉiam
per -is: „le loup les mangeait” = „la lupo manĝis ilin”.
Passé simple ĉiam same per -is: „le loup (...) la
mangea” = „la lupo (...) manĝis ŝin”. Sed passé
composé ĉiam per estas -inta: „le loup l'a mangée” = la
lupo estas manĝinta ŝin. Ĉar la lasta formo troviĝas ĉefe
en dialogo, la originala simpleco de tiu dialogo aperas
traduke kiel peza komplikeco. Stranga koncepto de
tradukado!