La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Leteroj el mia muelejo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Per sia ronda okulo

La originalo de Leteroj el mia muelejo aperis en 1866, kiam la aŭtoro Alphonse Daudet havis 26 jarojn, kaj ĝi tuj famigis lin. Estas facile ŝati tiujn simplajn, ĉarmajn rakontojn, kiuj prezentas homojn, bestojn, pejzaĝon de suda Francio, sed esence la humanisman spiriton de sia aŭtoro.

La esperantigo enhavas nur kvar elektitajn rakontojn el la originalo. La traduka filozofio de Oeste bedaŭrinde estas iom bizara. Li tradukas „fidele” la vortojn, ne la enhavon. Preskaŭ ĉiu unuopa franca vorto aperas facile rekonebla kiel unu esperanta vorto. Ĉar la rakonta stilo de Daudet ĝenerale estas simpla, tiu metodo ofte funkcias surprize bone. Sed la dialogo fariĝas peza, kaj fojfoje oni renkontas verajn strangaĵojn. „Li estas rigardinta min momenton per sia ronda okulo, poste, tute konfuzita, ne rekoni min, li estas ekfarinta: 'Huu! Hu!' kaj penskuinta siajn flugilojn polvogrizajn; - tiuj diabloj de pensuloj! tio ne brosas sin iam...” Se oni retradukas ĉiun vorton francen, ili sendube akiras sencon por homo, kiu iom komprenas tiun lingvon. Sed tiu ja ne bezonas la esperantigon! Aliflanke, provu la suban frazon: „La Sémillante devas esti perdinta sian direktilon dum la mateno; ĉar ne ekzistas brumo, kiu daŭradus, sen haverio, neniam la kapitano estus platiĝinta ĉikontraŭ.” Vera nebulo!

Eĉ komika estas la maŝina sistemeco, per kiu Oeste redonas pasintajn tempo-formojn de la franca. Imparfait ĉiam per -is: „le loup les mangeait” = „la lupo manĝis ilin”. Passé simple ĉiam same per -is: „le loup (...) la mangea” = „la lupo (...) manĝis ŝin”. Sed passé composé ĉiam per estas -inta: „le loup l'a mangée” = la lupo estas manĝinta ŝin. Ĉar la lasta formo troviĝas ĉefe en dialogo, la originala simpleco de tiu dialogo aperas traduke kiel peza komplikeco. Stranga koncepto de tradukado!

Sten Johansson

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.