"Libro de romanoj" ne estas elstara legaĵo. Mi legis ĝin nur pro tio, ke ĝi enhavas la unuan esperantlingve verkitan romanon - "Kastelo de Prelongo", kies aŭtoro estas Henri Vallienne, la franco. Lia aŭtoreco estas ankaŭ la dua romano de tiu libro: "Ĉu li?" Mi nomus tiujn noveloj, sed ... Ses romanoj de la libro estas iasence kiĉaj, malfacile digesteblaj de la nuntempa leganto.
La intrigoj estas banalaj, eksmodaj, kaj okazintaĵoj estas tiel konstruataj, ke nekredeblaj. Estas tiom da hazardaj kazoj, kiu faciligas al geamantoj finfine esti kune, feliĉe geedziĝi.
La aliaj kvar romanoj estas de Heinrich August Luyken. Tiuj iom tedas pro troa etburĝa moraleco kaj propagandado de evangelisma kristianismo. Tamen estas interese tralegi tiun libron pro alia kaŭzo; mi estis interesita pri la lingvo, kiu okazis bona laŭ mia opinio.
Ja ili estis verkitaj en unuaj jaroj de la ekzisto de Esperanto, kiam la vorttrezoro ne estis tiom riĉa kiel hodiaŭ, tamen la aŭtoroj scipovis esprimi lerte subtilajn nuancojn.