La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mortopuno
Faktoj & dokumentoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

enhavo de la libro

Unua parto : voĉoj de artistoj

- Klaŭdo Mizerulo, Viktoro Hugo
- Ne mortigu !, de Leo Tolstoj
- Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto, Nikolao Nekrasov
- Ne mortigu !, Paŭlo Signoret

Dua parto : voĉoj de mortkondamnitoj...

- Deklaro de Ravaŝolo
- Letero de Sako (Sacco) el la malliberejo
- Letero al ĉiuj miaj amikoj, Julos Beaucarne
- “Mi denove estis batita...”, Mumia Abu-Jamal
- Usono : seninterrompa subpremo, Mumia Abu-Jamal

Tria parto : faktoj kaj argumentoj

- Historio
- Mortopuno tra la mondo en 2007
- Argumentoj
- Perspektivoj
- Fontoj
- Gloso

anonima

Solvo sen senco

Mortopuno: faktoj kaj dokumentoj. Parizo: Eldona Fako Kooperativa de SAT, 2007. 156 paĝoj.

En la 21-a jarcento 74 ŝtatoj ĉiujare ekzekutas milojn da homoj. En Mortopuno la Eldona Fako Kooperativa de SAT eldonis aron de faktoj kaj dokumentoj kontraŭ tiu ĉi proceduro. La libro, en tri partoj, komenciĝas per vortoj de francaj kaj rusaj artistoj, kiuj argumentas, inter aliaj aferoj, ke la mortopuno estas ĉefe 'privilegio' de malriĉuloj: 'La krimeco estas grandparte kaŭzita de malfavoraj vivkondiĉoj.'

En antaŭparolo Ronald Creagh emfazas 'la skandalan socian malegalecon de la mortpuno': 42% de la kondamnitoj en Usono estas nigruloj. Creagh neas, ke mortopuno estas panaceo kontraŭ krimado. Por li, ekzekuti krimulon egalas al socia fiasko: 'La leĝa ekzekuto de murdinto nek revivigas ĝian viktimon, nek konsolas la postvivantojn.'

La unua artista voĉo estas tiu de Viktoro Hugo. En sia novelo Klaŭdo Mizerulo, el 1834, tradukita de Vito Markovo, Hugo priskribas la sorton de etkrimulo, kiu ŝtelas panon por sia familio. La ŝtelinto murdas kruelan prizonestron, dirante fine: 'Refaru vian punleĝon, refaru viajn kodojn, refaru viajn malliberejojn, refaru viajn juĝistojn. Ĝisdatigu viajn leĝojn laŭ la moroj.'

Sekvas artikolo de Leo Tolstoj, kiu pritraktas ne individuajn sed ŝtatajn krimojn, nome 'ke armita trupo estas murdilo, ke organizado de armeo, tasko kiun tiel memfide prezidas la ŝtatestroj, estas la preparado al murdo.'

Aperas ankaŭ en tiu ĉi artista sekcio de la libro poemo de la esperantlingva poeto kaj SAT-ano, Nikolai Vladimiroviĉ Nekrasov, el 1925. Sekvas ĝin dekalogo de Paŭlo Signoret, inspirita de debato okazinta dum kongreso en 1980.

En la dua parto estas presitaj vortoj de diversaj 'krimuloj', interalie Ravaŝolo, anarĥiisto, kiu ne rajtis fari deklaron dum sia proceso; Sacco, ekzekutita per elektra seĝo; kaj Mumia Abu-Jamal, kondamnita post maljusta proceso.

La tria parto konsistas el faktoj kaj argumentoj, kiuj montras interalie, ke la decido pri mortopuno ofte estas erara, kaj ke la morto mem estas nek rapida nek sendolora.

Estas interese komenti, ke la usona plej supera kortumo konsideris en oktobro 2007, ĉu la morto per injekto (la preferata metodo de mortopuno en Usono) estas 'kruela kaj nekutima punado'. Mortopuno listigas fine la landojn, kiuj, laŭ Amnestio Internacia, uzas mortopunon, kaj la 90 ŝtatoj, kiuj plene ĝin abolis.

Mi firme rekomendas la libron. Legantoj certe volos ĉion fari por ĉesigi punon tian tra la tuta mondo. La verko firme konkludas, ke la mortopuno nepre ne malinstigas krimulojn. Jen solvo nek praktika, nek finance pravigebla.

W. H. Simcock, emerita lernejestro, humanisto, georgisto, tradukisto, artikolisto, dum multaj jaroj aktivas en Esperantujo, inkluzive en SATEB kaj en vegetaranismo. Li loĝas en Stafordŝiro. Al Mortopuno kontribuis du britoj: Arturo Prent kaj David Kelso.

W. H. Simcock

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.