|
Nu, kaj do?
|
|
Bildoj pri nia mondo | februaro 2012 |
Verda salato sur bela plado | feb 2012 |
En tiu ĉi libro li kolektis ĉion, kio aperis elsub lia plumo (aŭ klavaro) dum lastaj jaroj. Rezulte sub unu kovrilo troveblas beletraĵoj fikciaj (kaj eĉ fantastaj, kiel Perdita ŝanco kaj La terno), rakontoj, bazitaj sur rememoroj kaj vivosperto (Sekso en la scienca liceo, La ŝtelo-manao k.a.), literaturologiaj skizoj (La aventuroj de Pinokjo), meditoj pri Esperanto (Nu, kaj do?, Gramsci kaj Esperanto, Esperanto k.a.). Unu el la gravaj temoj, kiuj elvokas ĉe la aŭtoro indigniĝon kaj sarkasmon en kelkaj eseoj, estas burokrataj reguloj kaj senanimaj oficistoj (Sankta Maria, Moderna poŝto). Unu eseo estas eĉ nekutimforma nekrologo pri Madeleine de Zilah (Silanverinoj), verkita en la formo de fajna poezieca fantasta skizo... Kelkaj pecoj (Kluĵo, Arboj) estas dediĉitaj al Rumanio – kiu, kiel eblas kompreni, fariĝis lastatempe la dua propra lando por la aŭtoro.
Sen Rodin estas plumnomo de la malnova itala esperantisto (ekde 1940, kiam li estis okjara) Filippo Franceschi. Nu, kaj do estas lia dua libro, kaj la unua aperis nur en 2007 (Bildoj pri norda lando).
La miksaĵo el pecoj de diversaj ĝenroj konsistigas, tamen, iun koheran tuton, kiu prezentas la animon kaj pensmanieron de malnova arda esperantisto, kun certa verda mondkoncepto kaj firmaj konvinkoj kaj, samtempe, poezieca rilato al ĉio ajn. Tial la bunta divers-speca “salato” neatendite aspektas tute organika!
Nepre indas laŭdi la fluan kaj belan lingvaĵon. Plezuras legi. Nur unu makuleto ekzistas ĉi-rilate: la aŭtoro konstante uzas la misteran ekstervortaran vorton “kozo”. Laŭ la kunteksto ĝin plej ofte (sed ne ĉiam!) eblas interpreti kiel “okazaĵo”, “afero”, “evento”... Sencon enkonduki ĝin (des pli sen klarigoj) mi ne trovas, kaj por la ruslingvano tiu stranga neologismo sonas terure ridinde!
Necesas aparte laŭdi la aspekton de la libro. Kutime niaj libroj entenas nur nudajn tekstojn. Tiu ĉi libro, male, estas ne nur aranĝita kun bona gusto, sed ankaŭ ornamita de originalaj profesinivelaj ilustraĵoj far Serena Franceschi. Tial la libron agrablas ne nur legi, sed eĉ simple teni en la manoj. Do, tre impona estas la plado, sur kiu “la salato”estas prezentata de la aŭtoro.
Ĝenerale, la libro estas rekomendenda por ĉiuj legantoj, kiujn interesas Esperanto-kulturo entute, aparte al tiuj, kiuj ŝatas legi kaj iom mediti pri la legitaĵo.
Tri mondoj kaj revo | n-ro 10 |
Kiam mi prenis la libron al miaj manoj por la unua fojo, mi pensis, agnoskende: "Jen ia literatura vivprotokolo de kristankultura moderna ateisto!", kvazaŭ per tiu vortigo mi elĉerpus la esencon de la verko.
La
rekomenda antaŭparolo de Donald Broadribb ne kontribuis al ŝanĝo
en mia unua, nevola, pritakso de la tiam ankoraŭ nelegita verko. Sed
pravis Zamenhof: ne bela estas amata, sed amata estas bela. Dum mi legadis,
foje eĉ relegadis, la diversajn erojn arigitajn en la libro, mi ne povis
eviti senti ian translibran amikecon al homo, kiu tiel sincere senvestigas siajn
ideojn kaj siajn sentojn, nudajn menson kaj koron, antaŭ siaj
samlingvanoj, kadre de preskaŭ religia sinteno al la lingvo
La diversaj libreroj nete grupiĝas en tri fakoj plus unu dokumento: anekdotoj, artikoloj, recenzoj kaj testamento.
La unuan fakon konsistigas verŝajnaj kaj malverŝajnaj anekdotoj, el kiuj eblas tiri moral-instruon favoran al simpla vivado kaj kontraŭ malsimplaj reguloj. Kun leĝera tono, naŭ rakontoj plurforme portas nin tra la vivo, ĉu biografia, ĉu ideografia[1], de nia aŭtoro: jen li leteras malverŝajne pri Perdita ŝanco vojaĝi al la realigebla utopio de Karmelinda, neatingita pro griza kalkulemo anstataŭ esperplena fido (sed ĉu eble la moderna homo ne plu kapablas fidi?), jen li kronikas tutverŝajne pri sia martira vojo, vipita de burokratoj, en Sankta Maria, jen li verkas bele laŭdan nekrologon al Madeleine de Zilah en Silanverinoj...
En
la dua fako, la dek artikoloj rangas inter lingvistiko kaj politiko tra
urboplanado, dufoje parodiaj (Stranga koŝmaro, kvazaŭa
laŭdo al lingva naturalismo; kaj ĈISM, propono faciligi la
lernadon de la ĉina lingvo kvazaŭ internacia). La komuna temfadeno
estas pravo de sukplena vivo kaj malpravo de sekaj teorioj. En tiu kadro, Kreiva
kripo, artikoleto kontraŭ la konsidero de mortigo
La
tria mondo, tra kiu nia aŭtoro promenas, estas sesopo da recenzoj traktantaj
du originalajn kaj du tradukitajn librojn, plus draŝa recenzo kontraŭ
la filmo La gepardo, de Luchino Visconti,
Same
eŭropkulture moderna estas la atento al eŭtanazio, kiam doloro kaj
sufero ne plu havas sencon en hedonisma, ne plu kristanisma, socio. Mi celas la
lertan finton, per kiu li provas fineson rezervante la atuton de sia Biologia
testamento kiel
sinceran kronon de la verko: bona vino al la fino! Tia sincereco eksudas el la
tuta verko, tra kiu senĉese elstaras individuismo
Multon alian mi povus komenti pri la ideoj malantaŭ la rakontoj, recenzoj kaj artikoloj. Tamen mi preferas lasi la taskon elsarki la konceptojn al la leganto, kiu povos ĝui la facilfluan kaj vortoriĉan prozon de nia verkisto.
Mi povus kalkuli lingvajn apartaĵojn, kiuj tamen neniel surprizos homojn alkutimiĝintajn al eĉ nur leĝera literaturo en nia lingvo. Sen Rodin ne ĉiam sekvas la vortarojn laŭ sklava maniero, sed nur prezentas la kutime normalan, nur iom preciozisme virtuozan, eŭropan esperanton kun la konata procesio de lingvaj virtoj kaj malvirtoj. Ne indas listigi eventualajn preserarojn kaj plum-erarojn: mi konsideras ilin preteratentindaj miraĝoj, fatamorganoj elsorĉitaj de la feino Morgana, kiu meritus ankoraŭ ĉapitron en la libro, kiun mi finis legi kun bedaŭro, ke ĝi ne daŭras plu kaj plu, malgraŭ profunda nekonsento kun la aŭtoro ie kaj tie. Sed ĝuste por tio ni povas uzi nian fenestran lingvon: por konatiĝi kun homoj malsimilaj al ni. Aŭ ĉu ni eble ne estas tiel malsimilaj?...
Laste,
sed ne balaste, Serena Franceschi regalas nin per nigra-blankaj bildoj,
kvazaŭ komentoj de la tekstoj, nur ne de
[1] ideografio: (ald. al la signifo en NPIV) kategorio el verkoj, kies ĉefa trajto estas priskribo de difinitaj ideoj.
Do, jes ja! |
Tamen, mi komencu laŭ la ordo. La unuan parton de la libro konsistigas beletraj rakontoj. Ilia allogeco varias (kelkaj ŝajnis al mi eĉ tedetaj pro tro mallonga intrig-evoluo, sed multaj estas vere atentokaptaj kaj spritaj), sed apartan spicon al ili aldonas la fakto, ke multaj (eble eĉ ĉiuj) estas almenaŭ parte membiografiaj. Nemalofte en tiuj rakontoj la aŭtoro priskribas kaj priridas la absurdaĵojn de la moderna mondo – la temo ja proksima al ĉiu, kiu loĝas sur nia planedo.
La duan, proksimume same grandan, sed, ŝajnas al mi, pli gravan kaj interesan parton de la libro konsistigas diverstemaj eseetoj kaj rememoraĵoj. Jen temas pri la rumania urbo Cluj-Napoca, jen pri la recenzoj por kelkaj libroj kaj filmoj. Foje temas pri la reago de la aŭtoro al la eventoj de la ĉirkaŭa mondo (la elekto de Barack Obama prezidento de Usono aŭ la rilato de la itala komunisto Antonio Gramsci al Esperanto). Tamen la plej interesaj kaj atentokaptaj eseoj temas ĝuste pri nia lingvo internacia. La aŭtoro firme certas kaj trafe argumentas pri la viveco de Esperanto kaj pri ĝia granda futuro – eĉ se foje la ĝisnunaj sukcesoj de Esperanto ŝajnas magraj. Miaopinie, la plej “forta” ero de la libro estas la eseo “Nu kaj do?” – ĝin mi sincere konsilas tralegi al ĉiu esperantisto, speciale al tiuj, kiuj dubetas aŭ senesperiĝas pri la poresperanta agado. Ankaŭ en tiu ĉi parto ne mankas iom satiraj kaj spritaj kontribuoj.
La lingvaĵo de la rakontaro estas ĝenerale bona, sufiĉe klara kaj facila. Tamen, ankaŭ malglataĵoj troveblas: kelkfoje mi kaptis iom strangajn sintaksajn konstruojn, iom strange impresis min la oftega uzo de la vorto “kozo” ekster la filozofia kunteksto (kiam tute bone taŭgus “aĵo” aŭ “afero”); ankaŭ pri la tempo de la participoj la aŭtoro aŭ redaktanto foje pekas (ekz., “petegadis esti mortigota” anstataŭ la bezonata “mortigita”). La preseraroj malmultas, fine de la libro enestas la negranda erartabelo.
La ĝenerala impreso pri la libreto estas ja bona – la ŝatantoj de malgrandaj rakontoj kaj eseoj certe estos kontentaj. Ankaŭ la intelekta komponanto estas sufiĉe granda kaj pensiga. Tial al la ĉefa demando, starigita de la aŭtoro kaj uzita kiel la librotitolo (en la responda eseo ĝi estas uzata kiel preteriga respondo al la negativaĵoj), mi certe respondas: “Do, jes ja, sinjoro aŭtoro! Mi plene subtenas viajn esperantistajn entuziasmon kaj sintenon!”
Nu, kaj do? | Publikigita ĉe Rusia Esperanto-Gazeto 2010 / 6 |
Nu, kaj do? | Publikigita ĉe Sennaciulo, septembro-oktobro 2011 |
Unuavide ĉi tiu libro povas ŝajni stranga kunmetaĵo de diversstilaj diverstemaj verkoj. Tamen, pli ol nura kompilaĵo el lastatempaj tekstoj de la aŭtoro ĝi estas. Tion ĝuste sentis Donald Broadribb, kiu en sia postparolo sur la dorsa kovrilpaĝo rekomendas legi la tekstojn sinsekve. Sen Rodin estas aŭtoro, kiu ŝatas cerbostimulajn legaĵojn, kiel montriĝas en pluraj el liaj ĉi-volumaj recenzoj. Same, li ekde la kovrilpaĝo instigas la leganton sin demandi, kio estas tiu ruĝa disko, kiu tie aperas. La respondo venos dum legado de la unua rakonto, fakte tute fikcia, sed tamen verkita en plej realisma stilo, kiel la fantastaj fabeloj de la 19-a jarcento.
De tiu plaĉa sed ne tro postulema komenco, la disciplinita laŭvica leganto glitos nepercepteble laŭ la fluo de la tekstoj al pli kaj pli cerbumigaj filozofiaĵoj, ofte vestitaj kiel librorecenzoj. La plej centra estas ĝuste tiu, kiu utilas kiel titolo por la tuta libro : "Nu, kaj do ?". Tio fakte estas la spita respondo de la aŭtoro al la "kraĉismo", tiu relative furora tendenco en la nuna Esperantio subtaksi la meritojn kaj kapablojn kaj de Esperanto, kaj de la movado entute. Nu, ĉi tiu kraĉismo eble estas troigo de sana respondo al mala tendenco, kiun mi povus nomi "lekismo", kiu estus la senkritika laŭdado de ĉio kaj ĉiuj en Esperantio. Kaj ne nur tie. Ja se la stultaĵoj skribitaj de Gramŝio kaj Stalino pri Esperanto havis tiom fortan influon en iuj partoj de la laborista movado, tio certe estis, ĉar forta proporcio de homoj ne sukcesis kompreni, ke eĉ homo havanta multajn meritojn (ĉu realajn, ĉu simbolajn), tamen povas kaj foje eĉ devas esti kritikata kiam li diras aŭ faras stultaĵojn. Kaj tio rilatas ne nur al Esperanto. Tiujn kraĉojn Sen Rodin rebatas per la ŝultroleva : "nu, kaj do ?", iom provoke asertante, ke li fajfas pri eventuala muzeiĝo de Esperanto, kiu ne malhelpos lin kaj aliajn homojn plu ĝui ĝiajn belaĵojn.
Tamen tion oni ne komprenu tro absolute. La fina testamento ja rememorigas nin, ke verkis tiun ĉi libron homo preskaŭ 80-jara, kiu fine rezignacie akceptis la ideon, ke homoj ne estas ŝanĝeblaj, kaj do ke Esperanto ne havas estontecon en mondo regata de nura strebo al individua profito. Kaj iel, tiu ŝultrolevado pensigas pri la nostalgiemo, kiun li ĝuste kritikas ĉe Viskontio, kiu en "La Gepardo" malgraŭ siaj marksismaj inspirofontoj pli simpatias al la malaperantaj nobeloj, ol al la poste regontaj burĝaj filistroj. Feliĉe Sen Rodin mem reekvilibrigas sian analizon en recenzo dediĉita al "Esperanto", 652-paĝa memorĝardeno de la rumana veterano F. Bociort. Per bela sed tute homa paradoksemo, li emociige priskribas sian ĝuon ĉe la malkovro de la "racia matematikeca" pensmaniero de la aŭtoro. Tie li tre interese raportas pri la atingoj de kuraĝa homo, kiu per argumentado sur la scienca tereno sukcesis — almenaŭ portempe — akceptigi Esperanton en la Rumanio de Ĉeuŝeskuo. Jen bela pruvo ke kun iom da persistemo kaj per ĝustaj argumentoj, eblas ja iagrade modifi homajn sintenojn. Li ankaŭ tute prave rimarkigas, ke la ekskluziva divido inter "desuprismo" kaj "desubismo" estas malprofita al ambaŭ strategioj.
Meditinde estas, ke ŝajne eblis pli multon atingi en la ekstremdiktatora ĉeuŝesku-reĝimo, ol en la nuna "demokrata mondo". Sed ja tiamaj esperantistoj ŝajne kapablis je "disciplino, firmeco, batalemo, interamikeco, reciproka respekto", kiujn poste draste malfortigis la individuisma ideologio. Evidente eblas diversmaniere interpreti tiujn kvalitojn. Sed kvankam mi opinias, ke Sen Rodin iom tro nigrigas la bildon de la nuna movado, emfazante ĝian kverelemon, mi emus pli atentigi pri la zorgiga manko de homoj pretaj sin dediĉi al aktivulaj taskoj, kio foje rezultigas iom tro strikte fokusitan pensmanieron ĉe la postrestantaj aktivuloj. Fakte individuismo kaj kolektivemo ankaŭ ne nepre estu kontraŭmetataj. Plej utilaj al kolektivoj estas ĝuste tiuj individuoj, kiuj sukcesas disvolvi sian personecon kiel eble plej harmonie kun sia ĉirkaŭo. Kaj ĝuste Sen Rodin ankaŭ kontribuas, ĉar lia trankvila, ne leciondona tono estas plej lerta rimedo por komprenigi al la legantoj, kiom ĝuinda povas esti memkleriĝado, kaj konstanta strebo al pli alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo. Nur restas esperinde, ke ĝi efektive kontribuos al fortigo de pontoj inter literaturemuloj kaj filozofiemuloj.
Fine necesas danki pri la apero de ĉi tiu libro ankaŭ la redaktinton, la "silanverino" Julia Sigmond, kiu ne nur provizis enhave la libron, estante pli malpli rekte unu el la inspirofontoj de pluraj rakontoj, sed ankaŭ supozeble influis la definitivan ordigon de la tekstoj. Ankaŭ gratulinda estas Serena Francesci, filino de la aŭtoro, kiu ornamis la rakontojn per belaj bildoj, ne simple ilustraj, sed interpretaj, kaj do ankaŭ cerbumigaj.
Mirinda stilo kaj fina lingvo | Publikigita ĉe L'Esperanto, januaro-februaro 2011 |
Kial labori, kiam oni povas ne labori'? La tuta enhavo de la recenzo povus konsisti el la vortoj de la antaŭparolinto, Donald Broadribb: "Bona rakonto ne nur distras, sed ankaŭ pensigas. Kaj inter "Perdita ŝanco", "Sekso en la scienca liceo", kaj "La ŝtelomanao", kiun ĉefelekti? La rakontoj de Sen Rodin ĉiam enhavas ion dirindan pri la nuna socio, kaj lia akraokula lertamaneco elspionas nejustaĵojn prikonsiderindajn."
Mi volas aparte atentigi italojn, kies aĝo situas trans la meza, pri la rakonto "La ŝtelomanao", kiu reportos vin al etosoj de via infaneco, etosoj tipaj de tiu tempo, kiam oni estis malriĉa sed esperis pri la estonteco.
Sed ne nur tiujn kaj tiajn rakontojn vi trovos en ĉi tiu libro. Kelkaj el la rakontoj estas eltiritaj el pli lastatempaj personaj travivaĵoj. En "Sankta Maria" oni povos konstati ke la rumana kaj la itala burokrataro sekvas samajn logikojn. Ni povas ankaŭ legi pri la beleco de la rumana urbo Kluĵo kaj pri la kluĵaj administrantoj, kiuj same kiel en Italujo volas forigi arbojn por meti cementon.
Sen Rodin estas aparte ligata al Rumanujo ĉefe pro la edzino, Julia Sigmond, kun kiu malgraŭ ĉiuj burokrataj malhelpoj, li sukcesis edziĝi antaŭ ne longa tempo. La aventuroj en italaj poŝtoficejoj estas verŝajne travivitaj de ĉiuj italaj legantoj.
Pri Gramŝi (Gramsci) Sen Rodin havas, laŭ mi, la ĝustajn ideojn kaj same ĝustajn li havas pri la granda miksrasulo Obama. Kaj li ne diplomatie kaŝas siajn pensojn ankaŭ pri tabua temo, Israelo. Li klare kuraĝas diri tion, kio estas dirinda. Pro tio mi amas lin sed iu alia povos malami lin. Abundas longaj recenzoj. Mi listigu nur la titolojn de la verkoj, kiujn li recenzas: Esperanto-movado, strategio, estetiko, rakontoj de Igual Florian Bociort, Maitrey de Mircea Eliade (tradukis Ionel Onet), Mediteranea Breviero de Predrag Matvejeceviĉ, Kaj kiu pravas de Eugène de Zilah, La Gepardo (Il gattopardo) en la filma versio de Luchino Visconti.
La lingvo de Sen Rodin estas tiom flua kaj natura kiel hejma parolanto de Esperanto povas produkti. Mirinda stilo, simple tiel! Pro tio estas des pli bedaŭrinda lia elekto de kelkaj novaj radikoj ("neologismoj" en la greka) absolute ekster la mondo de la eblecoj, sed pri ili mi parolis en alia artikoleto lingva en la pasinta numero de la revuo.
Nun iru al Sen Rodin nur la esprimo de mia admiro pri liaj rakontaj talentoj, kaj mi ne forgesu pri la belaj ilustraĵoj de la filino, Serena Franceschi, kaj pri la kunlaboro de Julia Sigmond.