La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nu, kaj do?
Rakontoj, raportoj, recenzoj, revoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bildoj pri nia mondo


februaro 2012
Jen la dua libro de Sen Rodin, plumnomo de Filippo Franceschi; kiu legis lian unuan Bildoj pri norda lando ne hezitos tuj aĉeti ankaŭ Nu, kaj do?!
En 26 rakontoj la aŭtoro kondukos vin tra nia ofte absurda mondo ĝis sia Biologia testamento! Kaj kredu min, la ridetema vizaĝo de Sen Rodin ne malhelpas lin, eĉ en fantastaj rakontoj, draŝi nian mondon!
La unua kaj plej longa, 23-paĝa Perdita ŝanco, fantasta novelo, prezentas al ni homon, kiun vi eble rekonos: la Sultanon. “Li iĝis la plej riĉa en la lando, ĉio aĉetebla iĝis lia: homoj, fabelaj vilaoj, jaktoj jetoj jupoj, artverkoj, televidretoj, eldonejoj, entreprenoj, ĉiam juneca aspekto...” Do nia heroo havas ŝancon forlasi tiun aĉan mondon; sed jam la titolo de la novelo donas al vi respondon!
En Sankta Maria, ni konatiĝas kun la rumana leĝo pri geedziĝo. Ĉiuj dokumentoj de la onta edzo havas la mencion Filippo Franceschi, krom unu kie troviĝas Filippo Maria Franceschi. Kiel komprenigi al rumana oficistino, ke en Italio multaj religiaj familioj havigas al la gefiloj la duan nomon “Maria”, tamen konsideratan sena je ia ajn leĝa valoro? Nenia ebleco! “Roboto, Cementa muro. Kontraŭ ĝi eĉ tanko haltus. Leĝo estas leĝo. Ordono estas ordono. Ĉiuj scias. Eĉ Eichman (tiel!). Eĉ la piloto preminta la butonon super Hiroŝima.”
En Moderna poŝto, la aŭtoro provas sendi manuskripton de libro kaj demandas poŝtoficistinon, ĉu ekzistas sistemo por esti “prudente certa” ke la paketo atingos sian celon. “Absoluta certeco ne ekzistas, filozofie argumentis la sinjorino: ĉiam povas okazi tertremo, aŭ kataklismo, aŭ povas fali giganta asteroido – kiel ekzemple tiu, kiu metis finon al la mondregado de la dinosaŭroj – aŭ povas ekblovi ciklono, kiel Katrina, aŭ alveni cunama ondego, kiel hieraŭ en Pollando...”
En Honesteroj en poŝtejo, la aŭtoro provas sendi librojn je malalta prezo, sed la unua poŝtoficistino volas aŭdi nur pri “Prioritata poŝto”. Post pluraj provoj li tamen sukcesos sendi la librojn je speciala prezo. Kaj mi asertas al vi ke tio okazis plurfoje ankaŭ al mi. Antaŭ kelkaj semajnoj, resendante vestaĵon, kiun mi mendis perkoresponde, mi laŭdire devis pagi frenezan prezon. Mi ne akceptis, kaj diris: “Do, simple sendu ĝin kiel leteron” kaj mi pagis multe malpli!
La Silanverinoj, feaj ulinoj, estas kortuŝa omaĝo al Madeleine de Zilah.
Raraj estas tiaj verkoj kaj Kaj kiu pravas estas recenzo(j) de la libro de E. de Zilah: “Multaj rimarkis, ke en ĉiu ajn nacia literaturo ĝi rangus je plej alta nivelo.” Konsentite!
Kaj en recenzo de Fraŭlino Maitreyi de Mircea Eliade en traduko far Ionel Oneţ, post laŭdo de la traduko, Sen Rodin, kiel Moirand en sia traduko La Grafo de Monte-Kristo, pledas por la uzo de “ci” kaj, ĉar Ionel Oneţ tute ne uzas ĝin, li skribas: “Evidente la tre valora tradukisto malsame opinias, tiel malriĉigante sian tradukon per la neglekto de gravaj nuancoj.” Mi persone ne rimarkis tiun malriĉigon kaj konsilas al Sen Rodin legi nian (kun Armela LeQuint) tradukon de La maljunulino kiu paŝis en la maro kaj vidi, kiel ni evitis uzi “ci” en pli ol duono de la libro...

Ĵak Le Puil

Verda salato sur bela plado


feb 2012

Sen Rodin - Nu kaj do?En tiu ĉi libro li kolektis ĉion, kio aperis elsub lia plumo (aŭ klavaro) dum lastaj jaroj. Rezulte sub unu kovrilo troveblas beletraĵoj fikciaj (kaj eĉ fantastaj, kiel Perdita ŝanco kaj La terno), rakontoj, bazitaj sur rememoroj kaj vivosperto (Sekso en la scienca liceo, La ŝtelo-manao k.a.), literaturologiaj skizoj (La aventuroj de Pinokjo), meditoj pri Esperanto (Nu, kaj do?, Gramsci kaj Esperanto, Esperanto k.a.). Unu el la gravaj temoj, kiuj elvokas ĉe la aŭtoro indigniĝon kaj sarkasmon en kelkaj eseoj, estas burokrataj reguloj kaj senanimaj oficistoj (Sankta Maria, Moderna poŝto). Unu eseo estas eĉ nekutimforma nekrologo pri Madeleine de Zilah (Silanverinoj), verkita en la formo de fajna poezieca fantasta skizo... Kelkaj pecoj (Kluĵo, Arboj) estas dediĉitaj al Rumanio – kiu, kiel eblas kompreni, fariĝis lastatempe la dua propra lando por la aŭtoro.

Sen Rodin estas plumnomo de la malnova itala esperantisto (ekde 1940, kiam li estis okjara) Filippo Franceschi. Nu, kaj do estas lia dua libro, kaj la unua aperis nur en 2007 (Bildoj pri norda lando).

La miksaĵo el pecoj de diversaj ĝenroj konsistigas, tamen, iun koheran tuton, kiu prezentas la animon kaj pensmanieron de malnova arda esperantisto, kun certa verda mondkoncepto kaj firmaj konvinkoj kaj, samtempe, poezieca rilato al ĉio ajn. Tial la bunta divers-speca “salato” neatendite aspektas tute organika!

Nepre indas laŭdi la fluan kaj belan lingvaĵon. Plezuras legi. Nur unu makuleto ekzistas ĉi-rilate: la aŭtoro konstante uzas la misteran ekstervortaran vorton “kozo”. Laŭ la kunteksto ĝin plej ofte (sed ne ĉiam!) eblas interpreti kiel “okazaĵo”, “afero”, “evento”... Sencon enkonduki ĝin (des pli sen klarigoj) mi ne trovas, kaj por la ruslingvano tiu stranga neologismo sonas terure ridinde!

Necesas aparte laŭdi la aspekton de la libro. Kutime niaj libroj entenas nur nudajn tekstojn. Tiu ĉi libro, male, estas ne nur aranĝita kun bona gusto, sed ankaŭ ornamita de originalaj profesinivelaj ilustraĵoj far Serena Franceschi. Tial la libron agrablas ne nur legi, sed eĉ simple teni en la manoj. Do, tre impona estas la plado, sur kiu “la salato”estas prezentata de la aŭtoro.

Ĝenerale, la libro estas rekomendenda por ĉiuj legantoj, kiujn interesas Esperanto-kulturo entute, aparte al tiuj, kiuj ŝatas legi kaj iom mediti pri la legitaĵo.

Nikolao Gudskov

Tri mondoj kaj revo


n-ro 10
Sen Rodin (tio estas, "Sen Patrio") estas la vera nomo, de li elektita, de Filippo Franceschi, unu el la vivigantoj de la ĉiutaga verkado en esperanto, verkado kiu lia-kaze havas rilaton kun ĉiutaga familia uzo de la lingvo. Liaj diversaj verketoj aperas jam de pli ol kvindek jaroj diversloke kaj diverslibre. Kaj jen li proponas al ni plian kolekton de siaj verkoj post Bildoj pri norda lando, publikigita en 2006. Sed mi parolu pri la nuna kolekto.

Kiam mi prenis la libron al miaj manoj por la unua fojo, mi pensis, agnoskende: "Jen ia literatura vivprotokolo de kristankultura moderna ateisto!", kvazaŭ per tiu vortigo mi elĉerpus la esencon de la verko.

La rekomenda antaŭparolo de Donald Broadribb ne kontribuis al ŝanĝo en mia unua, nevola, pritakso de la tiam ankoraŭ nelegita verko. Sed pravis Zamenhof: ne bela estas amata, sed amata estas bela. Dum mi legadis, foje eĉ relegadis, la diversajn erojn arigitajn en la libro, mi ne povis eviti senti ian translibran amikecon al homo, kiu tiel sincere senvestigas siajn ideojn kaj siajn sentojn, nudajn menson kaj koron, antaŭ siaj samlingvanoj, kadre de preskaŭ religia sinteno al la lingvo kiel grava parto de etika vivmaniero. Sed mi komencu ekde la konsisto de la libro mem.

La diversaj libreroj nete grupiĝas en tri fakoj plus unu dokumento: anekdotoj, artikoloj, recenzoj kaj testamento.

La unuan fakon konsistigas verŝajnaj kaj malverŝajnaj anekdotoj, el kiuj eblas tiri moral-instruon favoran al simpla vivado kaj kontraŭ malsimplaj reguloj. Kun leĝera tono, naŭ rakontoj plurforme portas nin tra la vivo, ĉu biografia, ĉu ideografia[1], de nia aŭtoro: jen li leteras malverŝajne pri Perdita ŝanco vojaĝi al la realigebla utopio de Karmelinda, neatingita pro griza kalkulemo anstataŭ esperplena fido (sed ĉu eble la moderna homo ne plu kapablas fidi?), jen li kronikas tutverŝajne pri sia martira vojo, vipita de burokratoj, en Sankta Maria, jen li verkas bele laŭdan nekrologon al Madeleine de Zilah en Silanverinoj...

En la dua fako, la dek artikoloj rangas inter lingvistiko kaj politiko tra urboplanado, dufoje parodiaj (Stranga koŝmaro, kvazaŭa laŭdo al lingva naturalismo; kaj ĈISM, propono faciligi la lernadon de la ĉina lingvo kvazaŭ internacia). La komuna temfadeno estas pravo de sukplena vivo kaj malpravo de sekaj teorioj. En tiu kadro, Kreiva kripo, artikoleto kontraŭ la konsidero de mortigo kiel arto, facile viciĝus inter la argumentoj kontraŭ vulpoĉasado en Britio kaj kontraŭ taŭrbatalado en Hispanio.

La tria mondo, tra kiu nia aŭtoro promenas, estas sesopo da recenzoj traktantaj du originalajn kaj du tradukitajn librojn, plus draŝa recenzo kontraŭ la filmo La gepardo, de Luchino Visconti, kiel surekranigo de romano de Tommaso di Lampedusa. Precipe tiu lasta recenzo eksplicite traktas principojn, per kiuj oni povus taksi artverkojn: "harmonio inter formo kaj enhavo [...] unusola kriterio allasebla por pritaksi verkon sur estetika tereno"; "por krei novan artaĵon [...] estas necesa aŭtonoma rekreado". Harmonio kaj memstareco kiel valoroj metas lian koncepton pri estetiko plene en la eŭropan ribelon de moderno kontraŭ tradicio, kiu ŝanceliĝas inter klasikismaj estimo al ekvilibro kaj regulsekvado, kaj ribelema unuarangigo de identectrajtoj ne spureblaj al universalaj principoj.

Same eŭropkulture moderna estas la atento al eŭtanazio, kiam doloro kaj sufero ne plu havas sencon en hedonisma, ne plu kristanisma, socio. Mi celas la lertan finton, per kiu li provas fineson rezervante la atuton de sia Biologia testamento kiel sinceran kronon de la verko: bona vino al la fino! Tia sincereco eksudas el la tuta verko, tra kiu senĉese elstaras individuismo kiel valoro minacata de diversaj altrudoj, ĉu raciaj, ĉu neraciaj.

Multon alian mi povus komenti pri la ideoj malantaŭ la rakontoj, recenzoj kaj artikoloj. Tamen mi preferas lasi la taskon elsarki la konceptojn al la leganto, kiu povos ĝui la facilfluan kaj vortoriĉan prozon de nia verkisto.

Mi povus kalkuli lingvajn apartaĵojn, kiuj tamen neniel surprizos homojn alkutimiĝintajn al eĉ nur leĝera literaturo en nia lingvo. Sen Rodin ne ĉiam sekvas la vortarojn laŭ sklava maniero, sed nur prezentas la kutime normalan, nur iom preciozisme virtuozan, eŭropan esperanton kun la konata procesio de lingvaj virtoj kaj malvirtoj. Ne indas listigi eventualajn preserarojn kaj plum-erarojn: mi konsideras ilin preteratentindaj miraĝoj, fatamorganoj elsorĉitaj de la feino Morgana, kiu meritus ankoraŭ ĉapitron en la libro, kiun mi finis legi kun bedaŭro, ke ĝi ne daŭras plu kaj plu, malgraŭ profunda nekonsento kun la aŭtoro ie kaj tie. Sed ĝuste por tio ni povas uzi nian fenestran lingvon: por konatiĝi kun homoj malsimilaj al ni. Aŭ ĉu ni eble ne estas tiel malsimilaj?...

Laste, sed ne balaste, Serena Franceschi regalas nin per nigra-blankaj bildoj, kvazaŭ komentoj de la tekstoj, nur ne de la Biologia testamento (kiel ilustri morton, eĉ plej eŭtanazian, post tiel vivoplena verko?). Tiuj simplaj ilustraĵoj aldonas estetikan valoron al verko, kiu sukcesas esti bela ĝis grado de legindeco pro formo kaj enhavo, eĉ se verŝajne plej multaj legantoj ne konsideros ĝin majstroverko de la homaro, sed nur bela alparolo, kvazaŭ letero, de homo al homo. Tial mi ne atentis eventualajn novismojn en la rakonta kaj analiza teknikoj (supozeble malĉeestajn, ĉar verŝajne ne tion celis la aŭtoro), sed nur la virton bele rakonti pri intaj, ontaj kaj untaj okazaĵoj, kiuj, imageble, interesos ne malmultajn legantojn.


[1]   ideografio: (ald. al la signifo en NPIV) kategorio el verkoj, kies ĉefa  trajto estas priskribo de difinitaj ideoj.

Ricardo Felipe Albert Reyna

Do, jes ja!

La libreto kun iom filozofia titolo (ĝia senco iĝos klara nur meze de la libro) enhavas iom malpli ol tridek malgrandaj kaj mezgrandaj “rakontoj, raportoj, recenzoj kaj revoj”, kiel estas skribite sur la titolpaĝo. Ilia aŭtoro (mi senvualigu la sekreton: malantaŭ la plumnomo kaŝas sin Filippo Franceschi) estas fervora kaj konvinkita esperantisto – tial Esperanto ludas ne la plej lastan rolon en tiu kolekto.

Tamen, mi komencu laŭ la ordo. La unuan parton de la libro konsistigas beletraj rakontoj. Ilia allogeco varias (kelkaj ŝajnis al mi eĉ tedetaj pro tro mallonga intrig-evoluo, sed multaj estas vere atentokaptaj kaj spritaj), sed apartan spicon al ili aldonas la fakto, ke multaj (eble eĉ ĉiuj) estas almenaŭ parte membiografiaj. Nemalofte en tiuj rakontoj la aŭtoro priskribas kaj priridas la absurdaĵojn de la moderna mondo – la temo ja proksima al ĉiu, kiu loĝas sur nia planedo.

La duan, proksimume same grandan, sed, ŝajnas al mi, pli gravan kaj interesan parton de la libro konsistigas diverstemaj eseetoj kaj rememoraĵoj. Jen temas pri la rumania urbo Cluj-Napoca, jen pri la recenzoj por kelkaj libroj kaj filmoj. Foje temas pri la reago de la aŭtoro al la eventoj de la ĉirkaŭa mondo (la elekto de Barack Obama prezidento de Usono aŭ la rilato de la itala komunisto Antonio Gramsci al Esperanto). Tamen la plej interesaj kaj atentokaptaj eseoj temas ĝuste pri nia lingvo internacia. La aŭtoro firme certas kaj trafe argumentas pri la viveco de Esperanto kaj pri ĝia granda futuro – eĉ se foje la ĝisnunaj sukcesoj de Esperanto ŝajnas magraj. Miaopinie, la plej “forta” ero de la libro estas la eseo “Nu kaj do?” – ĝin mi sincere konsilas tralegi al ĉiu esperantisto, speciale al tiuj, kiuj dubetas aŭ senesperiĝas pri la poresperanta agado. Ankaŭ en tiu ĉi parto ne mankas iom satiraj kaj spritaj kontribuoj.

La lingvaĵo de la rakontaro estas ĝenerale bona, sufiĉe klara kaj facila. Tamen, ankaŭ malglataĵoj troveblas: kelkfoje mi kaptis iom strangajn sintaksajn konstruojn, iom strange impresis min la oftega uzo de la vorto “kozo” ekster la filozofia kunteksto (kiam tute bone taŭgus “aĵo” aŭ “afero”); ankaŭ pri la tempo de la participoj la aŭtoro aŭ redaktanto foje pekas (ekz., “petegadis esti mortigota” anstataŭ la bezonata “mortigita”). La preseraroj malmultas, fine de la libro enestas la negranda erartabelo.

La ĝenerala impreso pri la libreto estas ja bona – la ŝatantoj de malgrandaj rakontoj kaj eseoj certe estos kontentaj. Ankaŭ la intelekta komponanto estas sufiĉe granda kaj pensiga. Tial al la ĉefa demando, starigita de la aŭtoro kaj uzita kiel la librotitolo (en la responda eseo ĝi estas uzata kiel preteriga respondo al la negativaĵoj), mi certe respondas: “Do, jes ja, sinjoro aŭtoro! Mi plene subtenas viajn esperantistajn entuziasmon kaj sintenon!”

Paŭlo Moĵajev

Nu, kaj do?

Publikigita ĉe
Rusia Esperanto-Gazeto 2010 / 6
Sen Rodin estas plumnomo de italo Filippo Franceschi, emerita instruisto kun variaj interesoj kaj du gefiloj – denaskaj esperantistoj. Li lernis Esperanton en 8-jara aĝo, kaj jam dum 70 jaroj ĝi restas por li “la unua lingvo de la koro”. Dum tiuj jaroj li vivis en diversaj landoj kaj multon spertis. Li verkis rakontojn kaj eseojn ekde 1956, sed ne estis rimarkata en E-literaturo. Lia unua libro – “Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj” aperis nur en 2006.

La nuna volumo “Nu, kaj do?” enhavas – kiel asertas la subtitolo – rakontojn, raportojn, recenzojn, revojn (plejparte la materialoj jam estas publikigitaj dise en gazetaro, bedaŭrinde mankas konkretaj indikoj pri tio). Vere admirindas, ke 78-jara homo ne nur rakontas pri pasintaĵoj, sed ankaŭ revas... kaj iam ne facilas distingi inter revo kaj realo. Tamen, ĉu en la rakonto aperas pura vero, ĉu miksita kun fantazio – la aŭtoro ĉiam restas absolute sincera kaj junece verva.

La temoj estas plej diversaj. “Perdita Ŝanco” estas rakonto en formo de letero al iama lernej-amiko, dekomence real-aspekta, poste ĉiam pli fabeleca. La aŭtoro vizitas iun foir-ekspozicion, vagante tie solvas malfacilan geometrian taskon (la koncerna desegnaĵo videblas sur la kovrilpaĝo) – kaj pro tio ricevas ŝancon transloĝiĝi en mondon de feliĉo... Legu kaj pensu: kion envere volis diri la aŭtoro?

“Sekso en scienca liceo” (jam aperinta en ret-revuo “Mirmekobo”) traktas okazon en liceo de malgranda urbo. Ne trompu vin la loga titolo, fakte ne pri tio temas...

“La ŝtelo-manao” (presita ĉi-jare ankaŭ en novelkolekto “Vizaĝoj”) estas pens-instigaj rememoroj de maljuna instruisto pri iama progresema eksperimenta lernejo kaj solvo de morala problemo. (Eble necesus iom da klarigoj pri itala lernej-sistemo.)

“La terno” estas akra satiro absurdiga pri nuna sekurec-manio en aviado.

Sen Rodin rakontas epizodojn el sia vivo, iam en formo de letero al amiko. Por mi aparte korproksima estas la historio pri lia edziĝo al Júlia Sigmond, same talenta Esperanto-verkistino. Ili trovis unu la alian jam en tre solida aĝo, venkis multajn problemojn por definitive kuniĝi... Ĉu vi kredas, ke rusia burokrata sistemo estas la plej obstinaĉa en la mondo? Ankaŭ mi tiel opiniis... Do legu pri la rumana (“Sankta Maria”). Ĉu vi opinias, ke rusia poŝto estas la plej aĉe funkcianta? Legu pri la itala (“Moderna poŝto”, “Honesteroj en poŝtejo”)!

Granda parto de la libro estas dediĉita al nia “verda mondo”. La aŭtoro kun kora varmo rememoras pri Madeleine de Zilah; komparas diversajn Esperanto-tradukojn de “Pinokjo”, klarigante specifaĵojn de la itala originalo. Li analizas misopiniojn pri Esperanto, montrante stultecon kaj malhonestecon de iama itala revoluciulo Antonio Gramsci; arde oponas al la skandala libro de Tazio Carlevaro “Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?” Jes, mondaj potencoj neniam oficiale trudos Esperanton – Nu, kaj do? Homoj sukcese uzas ĝin dum 120 jaroj, eĉ se por iom aliaj celoj, ol imagis Zamenhof... Recenzo pri la libro de Ignat Bociort “Esperanto” estas fakte ties resumo kaj kunrezonado pri historio de E-o en Rumanio, ankaŭ pri problemoj kaj misoj de nuna E-movado.

Sekvas leĝera Beaucaire-eska humuraĵo mokanta lingvoreformemulojn kaj alia humuraĵo malpli lerta.

“Vivu la mestizeco!” estas ekzalta laŭdego al Barack Obama, kun kies prezidentiĝo en 2008 kvazaŭ venis principe nova epoko por la homaro, de kunfratiĝo anstataŭ konkurenco, kaj tio kvazaŭ promesas iajn favoraĵojn por Esperanto, “la plej mestiza el ĉiuj lingvoj”. Post du jaroj ni ĉiuj klare vidas la senbazecon de la esperoj kaj malkonvenecon de tiu panegiro...

Plue, Sen Rodin skribas pri rumania urbo Kluĵo, kie li nun loĝas kun la edzino. Li tre ŝatas la urbon, admiras ĝin, sed vidas ankaŭ problemojn... Li rezonas pri milit-operacio “Fandita plumbo”: bedaŭrinde, anstataŭ funde kaj objektive esplori la aferon, serioze pripensi – li nur ripetas demagogiajn kliŝojn, do tute ne eblas konsenti kun liaj konkludoj.

Librofine troviĝas recenzoj pri la libroj gravaj en monda kulturo: Fraŭlino Maitreyi de Mircea Eliade kaj Mediteranea breviero de Predrag Matvejeviĉ, ambaŭ tradukitaj al multaj lingvoj; ankaŭ pri filmo de Luchino Visconti “La Gepardo”. Kaj – eĉ du recenzoj pri “memorspertoj” de Eugène de Zilah Kaj kiu pravas, libro bedaŭrinde ne sufiĉe atentata de vasta publiko, filozofia, sed alloga, ĉar “ĉiuj cititaj problemoj ne estas teorie traktataj, sed fontas el la realaj travivaĵoj de la aŭtoro”.

Finas la libron la Biologia testamento de la aŭtoro. Oni povas malaprobi ĝin, sed devas respekti.

Sur la kovrilpaĝo troviĝas desegnaĵo por geometria tasko el “Perdita Ŝanco”, vinjetoj laŭ ĝi ornamas multajn paĝojn. Ceteraj bildoj en la libro (desegnis Serena Franceschi, evidente filino de la aŭtoro), malgraŭ la subtitoloj, fakte ne havas ion komunan kun la tekstoj, kelkaj estas tute abstraktaj.

La preskvalito estas bonega, tamen da preseraroj estas iom pli, ol decus.

Donald Broadribb en la antaŭparolo rekomendas “legi la rakontojn/eseojn/artikolojn en la ordo laŭ kiu ilin prezentas la libro mem”, kaj fine konkludas: “Ĉu vi amos ĉion en ĉi tiu libro? Neniel. Neniu homo povas plaĉi al ĉiu homo senescepte pri ĉio. Ĉu vi legos ĉi tie ion memorotan? Jes ja.” Mi subtenas.

Valentin Melnikov

Nu, kaj do?

Publikigita ĉe
Sennaciulo, septembro-oktobro 2011

Unuavide ĉi tiu libro povas ŝajni stranga kunmetaĵo de diversstilaj diverstemaj verkoj. Tamen, pli ol nura kompilaĵo el lastatempaj tekstoj de la aŭtoro ĝi estas. Tion ĝuste sentis Donald Broadribb, kiu en sia postparolo sur la dorsa kovrilpaĝo rekomendas legi la tekstojn sinsekve. Sen Rodin estas aŭtoro, kiu ŝatas cerbostimulajn legaĵojn, kiel montriĝas en pluraj el liaj ĉi-volumaj recenzoj. Same, li ekde la kovrilpaĝo instigas la leganton sin demandi, kio estas tiu ruĝa disko, kiu tie aperas. La respondo venos dum legado de la unua rakonto, fakte tute fikcia, sed tamen verkita en plej realisma stilo, kiel la fantastaj fabeloj de la 19-a jarcento.

De tiu plaĉa sed ne tro postulema komenco, la disciplinita laŭvica leganto glitos nepercepteble laŭ la fluo de la tekstoj al pli kaj pli cerbumigaj filozofiaĵoj, ofte vestitaj kiel librorecenzoj. La plej centra estas ĝuste tiu, kiu utilas kiel titolo por la tuta libro : "Nu, kaj do ?". Tio fakte estas la spita respondo de la aŭtoro al la "kraĉismo", tiu relative furora tendenco en la nuna Esperantio subtaksi la meritojn kaj kapablojn kaj de Esperanto, kaj de la movado entute. Nu, ĉi tiu kraĉismo eble estas troigo de sana respondo al mala tendenco, kiun mi povus nomi "lekismo", kiu estus la senkritika laŭdado de ĉio kaj ĉiuj en Esperantio. Kaj ne nur tie. Ja se la stultaĵoj skribitaj de Gramŝio kaj Stalino pri Esperanto havis tiom fortan influon en iuj partoj de la laborista movado, tio certe estis, ĉar forta proporcio de homoj ne sukcesis kompreni, ke eĉ homo havanta multajn meritojn (ĉu realajn, ĉu simbolajn), tamen povas kaj foje eĉ devas esti kritikata kiam li diras aŭ faras stultaĵojn. Kaj tio rilatas ne nur al Esperanto. Tiujn kraĉojn Sen Rodin rebatas per la ŝultroleva : "nu, kaj do ?", iom provoke asertante, ke li fajfas pri eventuala muzeiĝo de Esperanto, kiu ne malhelpos lin kaj aliajn homojn plu ĝui ĝiajn belaĵojn.

Tamen tion oni ne komprenu tro absolute. La fina testamento ja rememorigas nin, ke verkis tiun ĉi libron homo preskaŭ 80-jara, kiu fine rezignacie akceptis la ideon, ke homoj ne estas ŝanĝeblaj, kaj do ke Esperanto ne havas estontecon en mondo regata de nura strebo al individua profito. Kaj iel, tiu ŝultrolevado pensigas pri la nostalgiemo, kiun li ĝuste kritikas ĉe Viskontio, kiu en "La Gepardo" malgraŭ siaj marksismaj inspirofontoj pli simpatias al la malaperantaj nobeloj, ol al la poste regontaj burĝaj filistroj. Feliĉe Sen Rodin mem reekvilibrigas sian analizon en recenzo dediĉita al "Esperanto", 652-paĝa memorĝardeno de la rumana veterano F. Bociort. Per bela sed tute homa paradoksemo, li emociige priskribas sian ĝuon ĉe la malkovro de la "racia matematikeca" pensmaniero de la aŭtoro. Tie li tre interese raportas pri la atingoj de kuraĝa homo, kiu per argumentado sur la scienca tereno sukcesis — almenaŭ portempe — akceptigi Esperanton en la Rumanio de Ĉeuŝeskuo. Jen bela pruvo ke kun iom da persistemo kaj per ĝustaj argumentoj, eblas ja iagrade modifi homajn sintenojn. Li ankaŭ tute prave rimarkigas, ke la ekskluziva divido inter "desuprismo" kaj "desubismo" estas malprofita al ambaŭ strategioj.

Meditinde estas, ke ŝajne eblis pli multon atingi en la ekstremdiktatora ĉeuŝesku-reĝimo, ol en la nuna "demokrata mondo". Sed ja tiamaj esperantistoj ŝajne kapablis je "disciplino, firmeco, batalemo, interamikeco, reciproka respekto", kiujn poste draste malfortigis la individuisma ideologio. Evidente eblas diversmaniere interpreti tiujn kvalitojn. Sed kvankam mi opinias, ke Sen Rodin iom tro nigrigas la bildon de la nuna movado, emfazante ĝian kverelemon, mi emus pli atentigi pri la zorgiga manko de homoj pretaj sin dediĉi al aktivulaj taskoj, kio foje rezultigas iom tro strikte fokusitan pensmanieron ĉe la postrestantaj aktivuloj. Fakte individuismo kaj kolektivemo ankaŭ ne nepre estu kontraŭmetataj. Plej utilaj al kolektivoj estas ĝuste tiuj individuoj, kiuj sukcesas disvolvi sian personecon kiel eble plej harmonie kun sia ĉirkaŭo. Kaj ĝuste Sen Rodin ankaŭ kontribuas, ĉar lia trankvila, ne leciondona tono estas plej lerta rimedo por komprenigi al la legantoj, kiom ĝuinda povas esti memkleriĝado, kaj konstanta strebo al pli alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo. Nur restas esperinde, ke ĝi efektive kontribuos al fortigo de pontoj inter literaturemuloj kaj filozofiemuloj.

Fine necesas danki pri la apero de ĉi tiu libro ankaŭ la redaktinton, la "silanverino" Julia Sigmond, kiu ne nur provizis enhave la libron, estante pli malpli rekte unu el la inspirofontoj de pluraj rakontoj, sed ankaŭ supozeble influis la definitivan ordigon de la tekstoj. Ankaŭ gratulinda estas Serena Francesci, filino de la aŭtoro, kiu ornamis la rakontojn per belaj bildoj, ne simple ilustraj, sed interpretaj, kaj do ankaŭ cerbumigaj.

Vinko Markovo

Mirinda stilo kaj fina lingvo

Publikigita ĉe
L'Esperanto, januaro-februaro 2011

Kial labori, kiam oni povas ne labori'? La tuta enhavo de la recenzo povus konsisti el la vortoj de la antaŭparolinto, Donald Broadribb: "Bona rakonto ne nur distras, sed ankaŭ pensigas. Kaj inter "Perdita ŝanco", "Sekso en la scienca liceo", kaj "La ŝtelomanao", kiun ĉefelekti? La rakontoj de Sen Rodin ĉiam enhavas ion dirindan pri la nuna socio, kaj lia akraokula lertamaneco elspionas nejustaĵojn prikonsiderindajn."

Mi volas aparte atentigi italojn, kies aĝo situas trans la meza, pri la rakonto "La ŝtelomanao", kiu reportos vin al etosoj de via infaneco, etosoj tipaj de tiu tempo, kiam oni estis malriĉa sed esperis pri la estonteco.

Sed ne nur tiujn kaj tiajn rakontojn vi trovos en ĉi tiu libro. Kelkaj el la rakontoj estas eltiritaj el pli lastatempaj personaj travivaĵoj. En "Sankta Maria" oni povos konstati ke la rumana kaj la itala burokrataro sekvas samajn logikojn. Ni povas ankaŭ legi pri la beleco de la rumana urbo Kluĵo kaj pri la kluĵaj administrantoj, kiuj same kiel en Italujo volas forigi arbojn por meti cementon.

Sen Rodin estas aparte ligata al Rumanujo ĉefe pro la edzino, Julia Sigmond, kun kiu malgraŭ ĉiuj burokrataj malhelpoj, li sukcesis edziĝi antaŭ ne longa tempo. La aventuroj en italaj poŝtoficejoj estas verŝajne travivitaj de ĉiuj italaj legantoj.

Pri Gramŝi (Gramsci) Sen Rodin havas, laŭ mi, la ĝustajn ideojn kaj same ĝustajn li havas pri la granda miksrasulo Obama. Kaj li ne diplomatie kaŝas siajn pensojn ankaŭ pri tabua temo, Israelo. Li klare kuraĝas diri tion, kio estas dirinda. Pro tio mi amas lin sed iu alia povos malami lin. Abundas longaj recenzoj. Mi listigu nur la titolojn de la verkoj, kiujn li recenzas: Esperanto-movado, strategio, estetiko, rakontoj de Igual Florian Bociort, Maitrey de Mircea Eliade (tradukis Ionel Onet), Mediteranea Breviero de Predrag Matvejeceviĉ, Kaj kiu pravas de Eugène de Zilah, La Gepardo (Il gattopardo) en la filma versio de Luchino Visconti.

La lingvo de Sen Rodin estas tiom flua kaj natura kiel hejma parolanto de Esperanto povas produkti. Mirinda stilo, simple tiel! Pro tio estas des pli bedaŭrinda lia elekto de kelkaj novaj radikoj ("neologismoj" en la greka) absolute ekster la mondo de la eblecoj, sed pri ili mi parolis en alia artikoleto lingva en la pasinta numero de la revuo.

Nun iru al Sen Rodin nur la esprimo de mia admiro pri liaj rakontaj talentoj, kaj mi ne forgesu pri la belaj ilustraĵoj de la filino, Serena Franceschi, kaj pri la kunlaboro de Julia Sigmond.

Renato Corsetti

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.