En la tago antaŭ Kristnasko alvenis la kvara romano de Piĉ, Ordeno de Verkistoj, ekverkita jam en 1985 sed nur ĵus aperinta: 1997. Dek jarojn mi atendis ĝin! Do jen, kvazaŭ donaco.
Bela surprizo, entute.
Mi unue foliumis la glosaron. Avide.
Pliaj novaj vortoj! Multaj estas tre fremdaj
tamen, tro fremdaj. Plurajn mi opinias
nepre senŝancaj. Ekleginte, mi
baldaŭ konstatos ke la 24a de decembro,
donacalo, dufoje menciiĝas en la
libro. Kaj jen, en la oka linio jam, la verba formo „poiradas”. Ĝi plaĉas al mi. Ĝi
klare diras ion. Ion, kion mi ne scius esprimi
alimaniere. Ne tiel koncize. Sed
mi pensas pri la kritiko de Auld, kiu
malaprobis la uzon de tiu Piĉa po (fare de Urbanova en
Hetajro dancas): „Ŝi
rekonas, ke bizara lingvaĵo la homojn ne logas. Pri unu tamen escepto mi volas forte riproĉi ŝin. Temas pri tio, ke ŝi sufiĉe ofte uzas proponitan bastardan prefikson po- por ripetiĝinta ago. Tio estas nekredeble atenca. Nia fundamenta vorto „po" jam estas ofte uzata prefikse, kaj rezulte la nova prefikso estas rekte miskompreniga. Kaj seni tiun adverbigas aŭ adjektivigas (laŭ normala Esperanta maniero): poe, poa, ĉiu povas konstati la fiecon de tiu
arbitra nenecesa propono.” Nulmen
(neniom malpli) tiuj verboformoj semblas
al mi aparteni al la lingva ĉarmo
de la Piĉa prozo. Mi devas momenton
halti por bone registri la signifon de tiu
adverba kunmeto, ĉar la vorto similas
la Occidentalan
nullmen (neniel), kiu
havas preskaŭ malan sencon. Min ĝi ne ŝokas, tiu ĉeverba po-prefikso. Ĉu
ĝi ne dividas agon en partetojn kaj distribuas tiujn en la tempo? Konfuzo ŝajnas al mi ne ebla. Auld-an kondamnon ni tamen ne povas simple preterrigardi aŭ ignori. Ne aŭdi la averton de Auld ne eblas.
La aŭtoro prezentas kaj proponas freŝe novajn neologismojn unu post la alia, kaj samvice ankaŭ demonstre uzas ĝilin enfraze. Kia kreanto, tiu Karolo Piĉ. Kia krea genio! Jen aŭtoro escepta, aŭtoro sen hasto, aŭtoro kiu prenis sian tempon, kiu laboradis kaj laboregis, silente kaj senbrue, humile kaj humane. Li probatalas literaturverkadon, sed ankaŭ la Internan Ideon, homajn rajtojn, kaj universalisman filozofion. Li defendas liberan evoluon en politiko same kiel en lingvistiko, kaj postulas ĝin ankaŭ en individuaj vivoj kaj amoj. Konante la paradokson de ŝanĝado, li konstatas: „La mondon oni
ŝanĝas ĉe skribotabloj, ne per revolucioj.”
Kia aŭdaco, kia defio, kia vizio!
Kiel avangarda! Kaj kiom sparkanta,
fajreroza, ŝpruca, orgieska lingvaĵo!
Kaj la erotikaj epizodoj: ĉi tie neniu
maljunulino kiu paŝis en la maro, sed
virinoj allogaj kiuj baniĝas en ŝvito kaj
urino. Fikciaj roluloj en paca kunekzistado
kun vicedo da eminentuloj niamovadaj. «Ĉiuj miaj prozoj sas sonĝoj kaj
rememoroj," diras Piĉ. Sed ankaŭ revo kaj espero, ak aspiro kaj inspiro!
Li scias kiel munti romanon kaj sapias
trafe rakonti, eĉ emocii. La fabulo
fakte estas preteksto por prezenti
verkistan vidpunkton kaj por lingve
eksperimenti. Krom mal-pokaj partoj
aparte belaj, la „Ordeno" semblas stile
malpli poezia ol la „Tombejo kaj Klaĉejo”. Ĝi estas malpli homogena. Tiel,
ĉapitro 32 ne estas beletra, sed historio-grafia.
La verko venas ĉi-foje sen posta prilingva eseo, sed Kun eseetoj entek- ste, en la romanstrukturo mem. Ĝi estas distra kaj instrua samtempe. Ĝi estas lernolibro. Ekce Piĉ! Ĝi estas ludo
per vortoj kaj vorteroj. Ma ĝi estas ak tasko: elĉerpi kaj ekspluati ĝiajn riĉaĵojn prenos jarojn.
Abundas antologiindaj paĝoj kaj citindaj pecoj. Piĉ, per siaj rimedoj, perfekte esprimas sian penson; ofte per kunmetitaj vortoj, tuj klaraj en la kunteksto, sed kiujn mi ne povus traduki en etnan lingvon. Jen „perstavitaj” por ekzemplo (p. 150).
La stilon de Piĉ karakterizas la tripunkto. Kaj ia pleonasmozo. Krome, frapas iu alternado de kontraŭoj, iu plurisma poluseco: jen sekaj prelegetoj, jen sukaj roman-partoj ege ago- plenaj (ĉu agaloj?); jen vortelekta precizemo, jen enkonduko de terminoj plursencaj, plurnuancaj, malprecizaj; jen subtileco kaj sentivego, jen superŝutaj vortfluoj, kuntrenaj kaj forlavaj tajdoj de volupto; jen eferveska dialogo en parola lingvo flua, sed plena je ksenaĵoj; jen mal-vortoj kaj longaj kunmetaĵoj, jen unusilabaĵoj; jen arĥaismoj, jen novismoj; jen temoj arde religiaj, jen flusa erotiko.
Jen do verko plena je kontrastoj, je solvoj, je direktivoj, je sugestivaj ek- zemploj, je subtilaĵoj, sed ankaŭ je ekscesoj. Ma ekscesoj konsciataj, in- tencaj, volataj, cele al pruvo de argu- mento. Cele al influo, efiko, premo per modeloj. Vidu, kion li scias fari per unu sola sufikso: -im, tiu de centimo kaj reĝimo. Aŭ -al. Aŭ -ed. Jes klare, li tro- igas.
Ne eblas konsenti pri ĉio. Iujn neologismojn li uzas nur unu fojon en la tuta libro, aliajn konstante. Sed nekontesteble li liveras utilajn lingverojn, el kiuj kelkaj ankaŭ al mi jam mankis dum verkado. Bone, tamen liaj proponoj estas plej ofte ja novaj aldonoj al nia
vortaro: ple, ner, ab, itere, ŝturmo Min
ĝenas multies uzo de Jus” en la senco
de «ĝus” (ĝuste nun), tial tiu lasta estas
bela mallongigo. Same: „ĝise” (ĝis
nun). Pon, uzita de deKock por malantaŭ,
neniam plaĉis al mi; nek plaĉas
la Piĉaj „poster" kaj „pos”. Mi iam uzis
„dre”, kiu formus belan paron kun lia
(iom peza sed ja mallonga) „dvan”, ĉar
ambaŭ laŭ la franca: derrière / devant.
Multaj novaĵoj, tamen, ŝajnas tute superfluaj. Ĉu „muliero” taŭgas pli ol taŭgus
ekzemple: „muĥero”, „moljo”, „vumano”?
Kelkaj vortoj ne estas glositaj:
„stejla”, „dekenio”, „intre”, „spelunko”,
„cimo” (subaŭskultilo, spiona mikrofono)
kaj iuj radikoj ricevas novan kaj
duan signifon: „mata", „lena”, „obligi”,
„sarko”. Ma ĉu eĉ Esperanton minacas invado de anglaĵoj? Ples. Ĉu oŭ kej?
Never! Kaj kial apud „malfermi”, „aperti” kaj „ovri” ankoraŭ „uvri” kaj „uverti”? Kial apud „detrui” ak „destrui” kaj apud „preventi" ak „preveni”? Do jen iom ĥaoseska sekvo. Nu, ekce Piĉ! Ekce la koncepto de lingva libero kaj abundo. Rekte malagrable tamen sonas: sorĉi- tae, kurantae, naturoa, nuloa kaj du similaj pli.
Komence de ĉapitro 30 la tria persono (li) ŝanĝiĝas al la dua (vi): temas pri la sama febra deliranto. Nenio prav- igas tion, krom identigo de la aŭtoro kun tiu rolulo (Georgo Masono, fondinto de la ordeno). Jam en ĉapitro 20 estis interrompoj de rolula dialogo per tekstopartoj mi-forma (p. 149) kaj vi-forma (p. 150), kiuj „ni” kaj „vi” ambaŭ reprezentas la verkiston. Pri la enhavo, resume: dudeksepopo da geesperantistoj retiriĝas en malnova Litomiŝla monaĥejo por dediĉi sin al verkado. Ili volas evoluigi la lingvon, sed ankaŭ ĝian statuson en la mondo, por propagi ĝian internan edukan valoron. La enlanda reĝimo faras finon al ilia kultura eksperimento.
lu ordenano verkis romanon „Rapsodio pri metrostacio”, kiun Piĉ priskribas jene: „Libro, kie oni rememoras, komparas, kaj sencele gapas. Sed iel eĉ filmo. Malgraŭe tamen fresko, kiu neforviŝeble stampas sin memoren”. Kvazaŭ li recenzas sian propran verkon!
Kiel konkludi? Kion diri pri Piĉ kaj
pri lia Ordeno? Ĉu uzi liajn proprajn
vortojn? „Kia vivuniversitato!” (p. 139). Ĉe mia ekzemplero, unu sola tralego
(zorge manipula) sufiĉis, por ke parto de la folioj degluiĝu de la dorso. La libro meritus prestipon kaj fortikan bindon. La unuaj 220 paĝoj de la tajposkripta faksimilo estas nesufiĉe klaraj. Linioj kun interpunkcio ĉe la ko- menco: tripunkto, citilo, kria aŭ demanda signo ne aspektas laŭ presartaj kutimoj. En la glosaro doniĝas jenjene ankaŭ la etimologio de nova vorto; sed tre domaĝe, ke la origina lingvo ne ĉie indikiĝas. Latinaj frazoj ne estas tradukitaj; estus tamen interese kompreni ankaŭ tiujn.
Postnoto de la redaktoro
Malgraŭ mia emo, mi ne mallongigis la recenzon, nek konvertis ĝian lingvaĵon al la normala Esperanto (por tia laboro, malutila por la sano, la redaktoro devus postuli senpagan lakton). La legantoj juĝu mem, kiom valoras tiuj intelektaj ludoj, en kiuj la enhavo de la verko gravas neniom kompare kun obseda elpensado de novaj slovoj (pardonu, vortoj) kaj afiksoj, kio transformas legadon en konstantan stumbladon en malluma ĝangalo, provadon
solvi nesolveblajn enigmojn kaj ... (la leganto mem aldonu la finon laŭplaĉe). Ĉu entute tio estas Esperanto? Eble ĝi
pli meritas la nomon Volapuganto.
Boris Kolker
La libro kategorie nomas sin romano, ma (sed) esence
klasiĝas kiel ak (kaj) teoria libro ak (kaj) ties
eksperimentaĵo. Ĝi resumas la ideojn de Piĉ, kiu preskaŭ
finverkis ĝin en 1983, sed ĝi eldoniĝis post lia forpaso.
La romana situacio allogas: milionulo-esperantisto aĉetas
eksmonaĥejon de la piarista ordeno en Litomiŝlo, Ĉeĥio, kaj
faras ĝin "Ordeno de Verkistoj" -- ejo kie e-istaj
aŭtoroj vivas por produkti pliajn verkojn; tie pasas du jaroj.
Laŭ mi, bona fikcio havu realecon en la detaloj, malgraŭ aŭ graŭ
la situacio. Tial min frustris la romano; la Ordenaj gevivantoj
interesiĝas, krom pri esperantologio, nur pri subjupo kaj
subkalsono. Ĉu la aŭtoro ne havis alion ol erotikon por
priskribi homajn vivojn? Rolas pluraj inoj kaj viroj, sed ili
dividas sin por paroli la aŭtoran tezon poiome, apenaŭ kun
individua personeco.
Kion diras do la aŭtora tezo? Ĝi pledas por matura Esperanta
kulturo, en kiu rolu Esperantaj verkistoj. Brave, tamen tio
signifis al Piĉ enkondukon de multaj neologismoj, (kiel ma
kaj ak) glositaj en 36 paĝoj. Mi akceptas manplenon da eŭproponoj
(aŭ "bonaj" proponoj) miaguste -- kaj guston oni
rajtas kontesti. Sed mi ne trovas pravigon, ekzemple, por friŝtiko,
deĵeno, ceno (matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo). La
libron tralegos nur iuj, kiuj sen vortaro komprenas, ni diru,
Auld-aĵon; pri tio eĉ fierus la aŭtoro.
Resume, la libro indas aŭ al teoriuloj pri Esperanta kulturo,
aŭ al amantoj de Kaloĉajeska -- t.e. Peneter-eska -- erotiko.
Eniri paradizon ne estas facila afero. Admirantoj de Karolo
Piĉ, la neforgesebla litomiŝlano, devis atendi ja longe ĝis la
apero de ties romano Ordeno de verkistoj. Ma nun la
orlojeto ab la Sankta Ana aŭdigis ne funebralon kaj vealon, sed
kanton de jubilo, ĉar aperis nova verko de tiu ĉi majstro de la
vorto kaj majstro de Esperanto.
Kutima eksteraĵo, enhavo tamen malkutima. Kurte kaj koncize,
temas pri iu Masono (Maslon, ĉu ia 'alter ego' de la aŭtoro?),
ĉefio kaj litomiŝlano, kiu elmigris Kanaden por tie serĉi kaj
trovi siajn feliĉon kaj fortunon. Lin ekspronis la ideo fondi
kolektivon da geverkistoj, kies elkluda okupiĝo estos varti kaj
promovi la stilistikon de Esperanto, ĝiajn lingvistikon kaj
ĝeneralan bezonegatan prestiĝon, produktante seninterrompan
fluon da libroj.
Tiucele oni aĉetas la ekspiaristan monafiejon, kiu tiele
fariĝos ĝuste malmonaĥejo (la kialojn vi trovos abunde
priskribitaj en la libro mem). La konsisto de la partoprenantoj,
la ordenanoj, aspektas kiel prima bando. Ja geilia vivhistorio
garantias tute kaj komplete nekonvencian kunvivadon.
Tia nova libro pertentas komparojn kun 'la Litomiŝla' kaj 'la
Mortsonorilo'. Temas, tamen, pri io tute nova kaj et pluraj
vidpunktoj ne jam legita. La litomiŝlalo estis introspekta, iel
nereala kaj emfaze fikcia; la ordenalon karakterizas zorgoj kaj
glektoj pro io tre reala kiu tuŝas nin Esperantistojn, ĉiujn.
La tombejalo kuris de idilio rekte tra la infero al maltriumfo,
kiu samtempe tamen tute ne estis defeto; la verkistalon ne
obhantas metafizikaj konsideroj, ĝi ne pensigas pri homo baldaŭ
mortonta.
La mortsonorilalo estas detektivromano, iel leĝera kaj
ŝerceske serioza; la nuna tomo enhavas la plej diversajn
humorojn kaj humurojn, kiuj igas min supozi, ke dum la verkado,
Piĉ troviĝis fizike en sia lando, sed spirite en propra mondo
ultralibera.
Ma sat kaj sufiĉe pri diferencoj. Se troviĝus tro da tiaj,
oni pows iam eĉ ekdubi, ĉu ĝin verkis la sama homo. La amojn
de Piĉ konsistigas la Lingvo, la Urbo kaj la Virino.
Lia romano konsistas, se diri fakte kaj ekzakte, el aro da
mininoveloj al kiuj tamen ne mankas liga kohero. Ene de tiuj
parvaj mondoj frapas la longeco de la frazoj. La Litomiŝlalo
svarmis per frazetoj, formike kurtaj kaj anhelaj, aspiraj. La
ordeno enhavas frazojn, averaĝe longajn, kiuj imponas kvazaŭ
plenmatura grapolo, defalonta se neniu venos ĝin rikolti. Kostis
al la verkinto elkrei tion, kostos al ni (ja energion kaj
dediĉitecon) legi ĉion tion. Sed kio jam perditas, se konsideri
la lingvajn trezorojn kiujn Piĉ elminis antaŭ niaj okuloj. En
la Interna Vivo de Esperanto, la Internalo, li profetas, ke
Esperanto ensuĉos en sin la tutan leksikon okcidenteŭropan.
Hik, en sia majstraĵo, li suriris tiun vojon kun nekredeblaj
aŭdaco kaj elano. Iujn tio povos ŝoki kaj bloki, aliujn ĝi
ligos kaj instigos.
Ampleksa glosaro, profunda gemujo, kludas la libron per
celtrafaj eksplikoj pri ĉio sciinda kaj ekscienda.
Dialogoj, monologoj, filozofiadoj; ĉi triopon garnas
priskriboj pri la urbo Litomiŝlo, kiuj randas, nerare, hantajn
memorojn pri la aliaj verkareroj, pri iamaj tempoj, halucinoj kaj
aliaj meluzinoj. La plej granda parto, nulmen, deruliĝas kvazaŭ
filmo en la koro kaj interno de la ekspiaristejo.
En la litomiŝla tombejo ne mankis priskriboj de sekse
spicitaj senoj, scenoj kaj scenejoj. En la nuna verko ne statas
alie. Iujn tio naŭzos kaj taŭzos, aliujn tio rekte ĝojigos;
nam Piĉ estis aŭtoro, kiu eĉ el tio faris arton. Aperas ne nur
teneroj kaj karesoj, sed ankaŭ verberoj, vituperoj kaj
karnodresoj. Ŝajnas al mi, ke tiaj aferoj estis por li ia
ekzerco plietendigi la priskribajn eblojn de Esperanto.
Priskriboj de fizika diboĉado ebligis al li diboĉi ankaŭ
lingve. Li celis do pli alten kaj per tio pafe trafe konvinkas.
Se iu prudas, tiu transsaltu la koncernajn paĝojn kiuj
troviĝas dissemitaj tra la verko. Apliku krajonon redan kaj
sangean aŭ alikoloran, se vi volas esti pli milda kaj afabla.
Sondi majstron, sondi ties verkojn estas tasko malfacila.
Multaj homoj lin pritaksas el sia larĝa perspektivo, foje prave,
alifoje kaj tro ofte bedaŭrinde. Mia granda deziro estas, ke oni
iam akceptos Piĉ kiel homon kiu estis ĉiel sincera, fidela kaj
energie laboranta amanto de nia lingvo kiu per siaj ekzemploj en
la verkado kritike kaj praktike helpis pluporti la torĉon al la
generacioj de la oso kaj malhieraŭo.