La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ordeno de verkistoj

  • Author: Karolo Piĉ
  • Kind: original work, novel
  • Availability: In stock
  • Price: €30.22
  • Year of publication: 1997
  • Format: libro glubindita
  • Description: La aŭtoro prezentas kaj proponas freŝe novajn neologismojn unu post la alia, kaj samvice ankaŭ demonstre uzas ĝilin enfraze. Kia kreanto, tiu Karolo Piĉ. Kia krea genio! Jen aŭtoro escepta, aŭtoro sen hasto, aŭtoro kiu prenis sian tempon, kiu laboradis kaj laboregis, silente kaj senbrue, humile kaj humane. Li probatalas literaturverkadon, sed ankaŭ la Internan Ideon, homajn rajtojn, kaj universalisman filozofion. Li defendas liberan evoluon en politiko same kiel en lingvistiko, kaj postulas ĝin ankaŭ en individuaj vivoj kaj amoj. Konante la paradokson de ŝanĝado, li konstatas: "La mondon oni ŝanĝas ĉe skribotabloj, ne per revolucioj" (el recenzo de Christian Declerck)
  • Pages: 382
  • Width: 148 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 550 g
  • ISBN: 3-932807-03-0
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pliaj novaj vortoj poiradas!


1998/04, p. 22
En la tago antaŭ Kristnasko alvenis la kvara romano de Piĉ, Ordeno de Verkistoj, ekverkita jam en 1985 sed nur ĵus aperinta: 1997. Dek jarojn mi atendis ĝin! Do jen, kvazaŭ donaco.
Bela surprizo, entute.
Mi unue foliumis la glosaron. Avide.
Pliaj novaj vortoj! Multaj estas tre fremdaj tamen, tro fremdaj. Plurajn mi opinias nepre senŝancaj. Ekleginte, mi baldaŭ konstatos ke la 24a de decembro, donacalo, dufoje menciiĝas en la libro. Kaj jen, en la oka linio jam, la verba formo „poiradas”. Ĝi plaĉas al mi. Ĝi klare diras ion. Ion, kion mi ne scius esprimi alimaniere. Ne tiel koncize. Sed mi pensas pri la kritiko de Auld, kiu malaprobis la uzon de tiu Piĉa po (fare de Urbanova en Hetajro dancas): „Ŝi rekonas, ke bizara lingvaĵo la homojn ne logas. Pri unu tamen escepto mi volas forte riproĉi ŝin. Temas pri tio, ke ŝi sufiĉe ofte uzas proponitan bastardan prefikson po- por ripetiĝinta ago. Tio estas nekredeble atenca. Nia fundamenta vorto „po" jam estas ofte uzata prefikse, kaj rezulte la nova prefikso estas rekte miskompreniga. Kaj seni tiun adverbigas aŭ adjektivigas (laŭ normala Esperanta maniero): poe, poa, ĉiu povas konstati la fiecon de tiu arbitra nenecesa propono.” Nulmen (neniom malpli) tiuj verboformoj semblas al mi aparteni al la lingva ĉarmo de la Piĉa prozo. Mi devas momenton halti por bone registri la signifon de tiu adverba kunmeto, ĉar la vorto similas la Occidentalan nullmen (neniel), kiu havas preskaŭ malan sencon. Min ĝi ne ŝokas, tiu ĉeverba po-prefikso. Ĉu ĝi ne dividas agon en partetojn kaj distribuas tiujn en la tempo? Konfuzo ŝajnas al mi ne ebla. Auld-an kondamnon ni tamen ne povas simple preterrigardi aŭ ignori. Ne aŭdi la averton de Auld ne eblas.
La aŭtoro prezentas kaj proponas freŝe novajn neologismojn unu post la alia, kaj samvice ankaŭ demonstre uzas ĝilin enfraze. Kia kreanto, tiu Karolo Piĉ. Kia krea genio! Jen aŭtoro escepta, aŭtoro sen hasto, aŭtoro kiu prenis sian tempon, kiu laboradis kaj laboregis, silente kaj senbrue, humile kaj humane. Li probatalas literaturverkadon, sed ankaŭ la Internan Ideon, homajn rajtojn, kaj universalisman filozofion. Li defendas liberan evoluon en politiko same kiel en lingvistiko, kaj postulas ĝin ankaŭ en individuaj vivoj kaj amoj. Konante la paradokson de ŝanĝado, li konstatas: „La mondon oni ŝanĝas ĉe skribotabloj, ne per revolucioj.” Kia aŭdaco, kia defio, kia vizio!
Kiel avangarda! Kaj kiom sparkanta, fajreroza, ŝpruca, orgieska lingvaĵo!
Kaj la erotikaj epizodoj: ĉi tie neniu maljunulino kiu paŝis en la maro, sed virinoj allogaj kiuj baniĝas en ŝvito kaj urino. Fikciaj roluloj en paca kunekzistado kun vicedo da eminentuloj niamovadaj. «Ĉiuj miaj prozoj sas sonĝoj kaj rememoroj," diras Piĉ. Sed ankaŭ revo kaj espero, ak aspiro kaj inspiro!
Li scias kiel munti romanon kaj sapias trafe rakonti, eĉ emocii. La fabulo fakte estas preteksto por prezenti verkistan vidpunkton kaj por lingve eksperimenti. Krom mal-pokaj partoj aparte belaj, la „Ordeno" semblas stile malpli poezia ol la „Tombejo kaj Klaĉejo”. Ĝi estas malpli homogena. Tiel, ĉapitro 32 ne estas beletra, sed historio-grafia.
La verko venas ĉi-foje sen posta prilingva eseo, sed Kun eseetoj entek- ste, en la romanstrukturo mem. Ĝi estas distra kaj instrua samtempe. Ĝi estas lernolibro. Ekce Piĉ! Ĝi estas ludo per vortoj kaj vorteroj. Ma ĝi estas ak tasko: elĉerpi kaj ekspluati ĝiajn riĉaĵojn prenos jarojn.
Abundas antologiindaj paĝoj kaj citindaj pecoj. Piĉ, per siaj rimedoj, perfekte esprimas sian penson; ofte per kunmetitaj vortoj, tuj klaraj en la kunteksto, sed kiujn mi ne povus traduki en etnan lingvon. Jen „perstavitaj” por ekzemplo (p. 150).
La stilon de Piĉ karakterizas la tripunkto. Kaj ia pleonasmozo. Krome, frapas iu alternado de kontraŭoj, iu plurisma poluseco: jen sekaj prelegetoj, jen sukaj roman-partoj ege ago- plenaj (ĉu agaloj?); jen vortelekta precizemo, jen enkonduko de terminoj plursencaj, plurnuancaj, malprecizaj; jen subtileco kaj sentivego, jen superŝutaj vortfluoj, kuntrenaj kaj forlavaj tajdoj de volupto; jen eferveska dialogo en parola lingvo flua, sed plena je ksenaĵoj; jen mal-vortoj kaj longaj kunmetaĵoj, jen unusilabaĵoj; jen arĥaismoj, jen novismoj; jen temoj arde religiaj, jen flusa erotiko.
Jen do verko plena je kontrastoj, je solvoj, je direktivoj, je sugestivaj ek- zemploj, je subtilaĵoj, sed ankaŭ je ekscesoj. Ma ekscesoj konsciataj, in- tencaj, volataj, cele al pruvo de argu- mento. Cele al influo, efiko, premo per modeloj. Vidu, kion li scias fari per unu sola sufikso: -im, tiu de centimo kaj reĝimo. Aŭ -al. Aŭ -ed. Jes klare, li tro- igas.
Ne eblas konsenti pri ĉio. Iujn neologismojn li uzas nur unu fojon en la tuta libro, aliajn konstante. Sed nekontesteble li liveras utilajn lingverojn, el kiuj kelkaj ankaŭ al mi jam mankis dum verkado. Bone, tamen liaj proponoj estas plej ofte ja novaj aldonoj al nia vortaro: ple, ner, ab, itere, ŝturmo Min ĝenas multies uzo de Jus” en la senco de «ĝus” (ĝuste nun), tial tiu lasta estas bela mallongigo. Same: „ĝise” (ĝis nun). Pon, uzita de deKock por malantaŭ, neniam plaĉis al mi; nek plaĉas la Piĉaj „poster" kaj „pos”. Mi iam uzis „dre”, kiu formus belan paron kun lia (iom peza sed ja mallonga) „dvan”, ĉar ambaŭ laŭ la franca: derrière / devant.
Multaj novaĵoj, tamen, ŝajnas tute superfluaj. Ĉu „muliero” taŭgas pli ol taŭgus ekzemple: „muĥero”, „moljo”, „vumano”? Kelkaj vortoj ne estas glositaj: „stejla”, „dekenio”, „intre”, „spelunko”, „cimo” (subaŭskultilo, spiona mikrofono) kaj iuj radikoj ricevas novan kaj duan signifon: „mata", „lena”, „obligi”, „sarko”. Ma ĉu eĉ Esperanton minacas invado de anglaĵoj? Ples. Ĉu oŭ kej?
Never! Kaj kial apud „malfermi”, „aperti” kaj „ovri” ankoraŭ „uvri” kaj „uverti”? Kial apud „detrui” ak „destrui” kaj apud „preventi" ak „preveni”? Do jen iom ĥaoseska sekvo. Nu, ekce Piĉ! Ekce la koncepto de lingva libero kaj abundo. Rekte malagrable tamen sonas: sorĉi- tae, kurantae, naturoa, nuloa kaj du similaj pli.
Komence de ĉapitro 30 la tria persono (li) ŝanĝiĝas al la dua (vi): temas pri la sama febra deliranto. Nenio prav- igas tion, krom identigo de la aŭtoro kun tiu rolulo (Georgo Masono, fondinto de la ordeno). Jam en ĉapitro 20 estis interrompoj de rolula dialogo per tekstopartoj mi-forma (p. 149) kaj vi-forma (p. 150), kiuj „ni” kaj „vi” ambaŭ reprezentas la verkiston. Pri la enhavo, resume: dudeksepopo da geesperantistoj retiriĝas en malnova Litomiŝla monaĥejo por dediĉi sin al verkado. Ili volas evoluigi la lingvon, sed ankaŭ ĝian statuson en la mondo, por propagi ĝian internan edukan valoron. La enlanda reĝimo faras finon al ilia kultura eksperimento.
lu ordenano verkis romanon „Rapsodio pri metrostacio”, kiun Piĉ priskribas jene: „Libro, kie oni rememoras, komparas, kaj sencele gapas. Sed iel eĉ filmo. Malgraŭe tamen fresko, kiu neforviŝeble stampas sin memoren”. Kvazaŭ li recenzas sian propran verkon!
Kiel konkludi? Kion diri pri Piĉ kaj pri lia Ordeno? Ĉu uzi liajn proprajn vortojn? „Kia vivuniversitato!” (p. 139). Ĉe mia ekzemplero, unu sola tralego (zorge manipula) sufiĉis, por ke parto de la folioj degluiĝu de la dorso. La libro meritus prestipon kaj fortikan bindon. La unuaj 220 paĝoj de la tajposkripta faksimilo estas nesufiĉe klaraj. Linioj kun interpunkcio ĉe la ko- menco: tripunkto, citilo, kria aŭ demanda signo ne aspektas laŭ presartaj kutimoj. En la glosaro doniĝas jenjene ankaŭ la etimologio de nova vorto; sed tre domaĝe, ke la origina lingvo ne ĉie indikiĝas. Latinaj frazoj ne estas tradukitaj; estus tamen interese kompreni ankaŭ tiujn.

Postnoto de la redaktoro
Malgraŭ mia emo, mi ne mallongigis la recenzon, nek konvertis ĝian lingvaĵon al la normala Esperanto (por tia laboro, malutila por la sano, la redaktoro devus postuli senpagan lakton). La legantoj juĝu mem, kiom valoras tiuj intelektaj ludoj, en kiuj la enhavo de la verko gravas neniom kompare kun obseda elpensado de novaj slovoj (pardonu, vortoj) kaj afiksoj, kio transformas legadon en konstantan stumbladon en malluma ĝangalo, provadon solvi nesolveblajn enigmojn kaj ... (la leganto mem aldonu la finon laŭplaĉe). Ĉu entute tio estas Esperanto? Eble ĝi pli meritas la nomon Volapuganto.
Boris Kolker

Christian Declerck

Esence teorie kaj erotike


junio 1999

La libro kategorie nomas sin romano, ma (sed) esence klasiĝas kiel ak (kaj) teoria libro ak (kaj) ties eksperimentaĵo. Ĝi resumas la ideojn de Piĉ, kiu preskaŭ finverkis ĝin en 1983, sed ĝi eldoniĝis post lia forpaso.

La romana situacio allogas: milionulo-esperantisto aĉetas eksmonaĥejon de la piarista ordeno en Litomiŝlo, Ĉeĥio, kaj faras ĝin "Ordeno de Verkistoj" -- ejo kie e-istaj aŭtoroj vivas por produkti pliajn verkojn; tie pasas du jaroj. Laŭ mi, bona fikcio havu realecon en la detaloj, malgraŭ aŭ graŭ la situacio. Tial min frustris la romano; la Ordenaj gevivantoj interesiĝas, krom pri esperantologio, nur pri subjupo kaj subkalsono. Ĉu la aŭtoro ne havis alion ol erotikon por priskribi homajn vivojn? Rolas pluraj inoj kaj viroj, sed ili dividas sin por paroli la aŭtoran tezon poiome, apenaŭ kun individua personeco.

Kion diras do la aŭtora tezo? Ĝi pledas por matura Esperanta kulturo, en kiu rolu Esperantaj verkistoj. Brave, tamen tio signifis al Piĉ enkondukon de multaj neologismoj, (kiel ma kaj ak) glositaj en 36 paĝoj. Mi akceptas manplenon da eŭproponoj (aŭ "bonaj" proponoj) miaguste -- kaj guston oni rajtas kontesti. Sed mi ne trovas pravigon, ekzemple, por friŝtiko, deĵeno, ceno (matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo). La libron tralegos nur iuj, kiuj sen vortaro komprenas, ni diru, Auld-aĵon; pri tio eĉ fierus la aŭtoro.

Resume, la libro indas aŭ al teoriuloj pri Esperanta kulturo, aŭ al amantoj de Kaloĉajeska -- t.e. Peneter-eska -- erotiko.

Sibayama Zyun'iti

Ordeno - Edeno

Eniri paradizon ne estas facila afero. Admirantoj de Karolo Piĉ, la neforgesebla litomiŝlano, devis atendi ja longe ĝis la apero de ties romano Ordeno de verkistoj. Ma nun la orlojeto ab la Sankta Ana aŭdigis ne funebralon kaj vealon, sed kanton de jubilo, ĉar aperis nova verko de tiu ĉi majstro de la vorto kaj majstro de Esperanto.

Kutima eksteraĵo, enhavo tamen malkutima. Kurte kaj koncize, temas pri iu Masono (Maslon, ĉu ia 'alter ego' de la aŭtoro?), ĉefio kaj litomiŝlano, kiu elmigris Kanaden por tie serĉi kaj trovi siajn feliĉon kaj fortunon. Lin ekspronis la ideo fondi kolektivon da geverkistoj, kies elkluda okupiĝo estos varti kaj promovi la stilistikon de Esperanto, ĝiajn lingvistikon kaj ĝeneralan bezonegatan prestiĝon, produktante seninterrompan fluon da libroj.

Tiucele oni aĉetas la ekspiaristan monafiejon, kiu tiele fariĝos ĝuste malmonaĥejo (la kialojn vi trovos abunde priskribitaj en la libro mem). La konsisto de la partoprenantoj, la ordenanoj, aspektas kiel prima bando. Ja geilia vivhistorio garantias tute kaj komplete nekonvencian kunvivadon.

Tia nova libro pertentas komparojn kun 'la Litomiŝla' kaj 'la Mortsonorilo'. Temas, tamen, pri io tute nova kaj et pluraj vidpunktoj ne jam legita. La litomiŝlalo estis introspekta, iel nereala kaj emfaze fikcia; la ordenalon karakterizas zorgoj kaj glektoj pro io tre reala kiu tuŝas nin Esperantistojn, ĉiujn. La tombejalo kuris de idilio rekte tra la infero al maltriumfo, kiu samtempe tamen tute ne estis defeto; la verkistalon ne obhantas metafizikaj konsideroj, ĝi ne pensigas pri homo baldaŭ mortonta.

La mortsonorilalo estas detektivromano, iel leĝera kaj ŝerceske serioza; la nuna tomo enhavas la plej diversajn humorojn kaj humurojn, kiuj igas min supozi, ke dum la verkado, Piĉ troviĝis fizike en sia lando, sed spirite en propra mondo ultralibera.

Ma sat kaj sufiĉe pri diferencoj. Se troviĝus tro da tiaj, oni pows iam eĉ ekdubi, ĉu ĝin verkis la sama homo. La amojn de Piĉ konsistigas la Lingvo, la Urbo kaj la Virino.

Lia romano konsistas, se diri fakte kaj ekzakte, el aro da mininoveloj al kiuj tamen ne mankas liga kohero. Ene de tiuj parvaj mondoj frapas la longeco de la frazoj. La Litomiŝlalo svarmis per frazetoj, formike kurtaj kaj anhelaj, aspiraj. La ordeno enhavas frazojn, averaĝe longajn, kiuj imponas kvazaŭ plenmatura grapolo, defalonta se neniu venos ĝin rikolti. Kostis al la verkinto elkrei tion, kostos al ni (ja energion kaj dediĉitecon) legi ĉion tion. Sed kio jam perditas, se konsideri la lingvajn trezorojn kiujn Piĉ elminis antaŭ niaj okuloj. En la Interna Vivo de Esperanto, la Internalo, li profetas, ke Esperanto ensuĉos en sin la tutan leksikon okcidenteŭropan. Hik, en sia majstraĵo, li suriris tiun vojon kun nekredeblaj aŭdaco kaj elano. Iujn tio povos ŝoki kaj bloki, aliujn ĝi ligos kaj instigos.

Ampleksa glosaro, profunda gemujo, kludas la libron per celtrafaj eksplikoj pri ĉio sciinda kaj ekscienda.

Dialogoj, monologoj, filozofiadoj; ĉi triopon garnas priskriboj pri la urbo Litomiŝlo, kiuj randas, nerare, hantajn memorojn pri la aliaj verkareroj, pri iamaj tempoj, halucinoj kaj aliaj meluzinoj. La plej granda parto, nulmen, deruliĝas kvazaŭ filmo en la koro kaj interno de la ekspiaristejo.

En la litomiŝla tombejo ne mankis priskriboj de sekse spicitaj senoj, scenoj kaj scenejoj. En la nuna verko ne statas alie. Iujn tio naŭzos kaj taŭzos, aliujn tio rekte ĝojigos; nam Piĉ estis aŭtoro, kiu eĉ el tio faris arton. Aperas ne nur teneroj kaj karesoj, sed ankaŭ verberoj, vituperoj kaj karnodresoj. Ŝajnas al mi, ke tiaj aferoj estis por li ia ekzerco plietendigi la priskribajn eblojn de Esperanto. Priskriboj de fizika diboĉado ebligis al li diboĉi ankaŭ lingve. Li celis do pli alten kaj per tio pafe trafe konvinkas.

Se iu prudas, tiu transsaltu la koncernajn paĝojn kiuj troviĝas dissemitaj tra la verko. Apliku krajonon redan kaj sangean aŭ alikoloran, se vi volas esti pli milda kaj afabla.

Sondi majstron, sondi ties verkojn estas tasko malfacila. Multaj homoj lin pritaksas el sia larĝa perspektivo, foje prave, alifoje kaj tro ofte bedaŭrinde. Mia granda deziro estas, ke oni iam akceptos Piĉ kiel homon kiu estis ĉiel sincera, fidela kaj energie laboranta amanto de nia lingvo kiu per siaj ekzemploj en la verkado kritike kaj praktike helpis pluporti la torĉon al la generacioj de la oso kaj malhieraŭo.

Antônio de Ruijter

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.