La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Servisto de l' ideo

  • Auteur: Hans Jakob
  • Collaborateur: Redaktis: Mark Fettes
  • Type: mouvement espérantiste, FEL
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €14.00
  • Année de publication: 1995
  • Forme: libro kudre bindita
  • Description: Historio de Esperanto kaj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) verkita de la iama direktoro de UEA, Hans Jakob (1891-1967). Se vi deziras ekscii detalojn pri la mirinda servo, kiun UEA liveris dum la unua mondmilito per zorgado de interŝanĝo de privataj leteroj inter la militantaj ŝtatoj ... legu tiun ĉi libron. Kaj multon pli vi ekscios pri homo ... kiu konis ĉiujn kaj kiujn ĉiuj konis! Trezorejo pri la naskiĝo kaj kreskado de UEA ... el lia propra buŝo.
  • Pages: 195
  • Largeur: 135 mm
  • Hauteur: 205 mm
  • Poids: 480 g
  • ISBN: 80-85853-58-4
  • Critique:
    • De Halina Gorecka: U.E.A. nun kaj ĉiam!
    • De Ganto (Litovio): Servisto de l' ideo de Hans Jakob
    • "Por tiuj, kiuj nenion scias pri la historio de UEA, ĝi konstatigas, ke ni membras en asocio kun longa kaj glora historio, kun realaj atingoj ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri la humanismaj idealoj de la esperantismo." (Geoffrey King - Brita Esperantisto)
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

U.E.A. nun kaj ĉiam!


1997. №2 (33)

UEA nun kaj ĉiam! Sub tiu slogano pasis la tuta esperantisteco de Hans Jakob, la plej longedaŭra el ĉiuj oficistoj de UEA.

En nia verda mondo la rememoroj ne estas populara ĝenro (ĝi estas mia ŝatata legaĵo en la rusa). Ankaŭ Servisto de l' ideo ne estas striktasence memoraĵ-libro. Sentiĝas forta deziro de Jakob rakonti la historion de UEA el la vidpunkto de ĝia oficisto. Tial la fiero pri la atingoj en la membrovarbado (la nuna individua membraro ne atingas tiun el la tempo de Jakob), evoluigo de la servoj… Disputoj, kvereloj, akuzoj, kiuj povus senkuraĝigi.

Sed la dummilita servo, historio pri la donaco de Hodler, senĉesaj konfliktoj inter la gvidoroj kaj plejparto da aliaj rakontataj epizodoj estas jam konataj per aliaj historiaj studoj kaj dokumentoj, kaj ne multajn novajn faktojn ni ekkonas. Kaj oni ne lernu la historion (nur) per la recenzata verko, ĝia signifo estas alispeca — transdono de la etoso, jen entuziasma, jen kverela, jen pesimisma pro penetro de antaŭmilitaj naciismoj en la esperantistaron, jen tute panika pro la venonta financa katastrofo… Kaj denove “mono, mono kaj mono” nur tro rare farĉita per anekdotoj pri la Borso-strata oficejo de UEA en Ĝenevo, ekzemple la suba:

Mi memoras ankaŭ ke en la sama domo troviĝis administrejo de granda kooperativa societo. Foje okazis, ke esperantistaj vizitantoj alvenis ĝuste en la tago de rentumaj repagoj al kooperativanoj. Pro la alsvarmo de homoj, ili nur kun granda peno sukcesis atingi nin en la dua etaĝo. Mirigite ili scivolis, kio do okazas? Ironie mi respondis: “Vidu, estas membroj de UEA, kiuj venas pagi sian kotizon!” (P. 35–36)
Bonan libron verkis Jakob. Estas nur bedaŭrinde, ke niaj ĵurnalistoj ne sufiĉe zorgas pri registrado de la rememoroj de la aktivuloj. Mankas al ni personaj rememoroj de Waringhien, Lapenna, Régulo Perez, de Beaufront… Ĉu ni legos memornotojn de libroservisto Simo, tradukmajstro Bill kaj de aliaj, kiuj povas rakonti multon interesan kaj amuzan pri nia mondeto?

Halina Gorecka

Servisto de l' ideo de Hans Jakob


Majo 2020

  La aŭtoro de la libro estas pioniro de Esperanto. Hans Jakob estis la plej longdaŭra   el ĉiuj oficistoj de UEA. 50 jarojn de sia vivo li dediĉis al laboro en UEA. Dum la   aktiva esperantista agado H. Jakob estis en centro de eventoj de Esperantujo,   sed jen estas paradokso - li jam estas vualita de forgeso. Eperantisto, kiu speciale   ne interesiĝas pri historio de E-Movado, apenaŭ aŭdis aŭ legis lian nomon. Nur el   Enciklopedio de Esperanto kaj el Nia diligenta kolegaro (de Halina Gorecka kaj   Aleksander Korĵenkov) mi eksciis iom pli multe pri lia biografio.
  Ĉirkaŭ jaroj 1957-58 H. Jakob surpaperigis memoraĵojn pri sia vivo en la servo de   UEA. Plurajn jarojn post lia morto, la manuskripton retrovis lia filino (bedaŭrinde,   eĉ ŝia nomo ne estas konata), kaj donacis ĝin al Flandra Esperanto-Ligo. Tiel   naskiĝis la libro Servisto de l' ideo - la memoraĵoj de la oficisto de UEA. Legonto de   la libro eble esperos trovi interesan enhavon, priskribon de streĉa kaj intriga   sinsekvo de eventoj. Tamen la aŭtoro kvazaŭ nur koncize komentas diversajn eventojn koncernajn UEA. Pli detale li priskribas agadon de UEA dum la Unua Mondmilito. Ankaŭ pri si mem li kutime nur aludas en la tria persono.
Oni povas nur bedaŭri, ke la libro estas tiom maldika kaj la aŭtoro ne konatigis al la leganto eminentulojn de Esperantujo, kun kiuj li estis konata dum la multjara laboro en UEA. Verŝajne li ne havis tian celon. Tamen H. Jakob fiksis en sia manuskripto la tiaman etoson: iam entuziasman, iam pesimisman. Preskaŭ ĉiama malbona financa stato de la Asocio, influo al esperantistaro de naciisma kaj komunisma politiko, oftaj kvereloj inter movadaj aŭtoritatulo, malicaj elpaŝoj en tiama E-gazetaro finfine rezultis la skismon de UEA. Miaj supraĵaj konoj de historio de E-movado ne sufiĉas por kompreni, kial tiuj diversaj kvereloj ekestis. Retrospektive ili ofte ŝajnas senbazaj. Ĉu ne pro ne sufiĉa matureco de Esperanta Movado?
La libron la aŭtoro finas per la frazo: UEA nun kaj ĉiam! Per ĉi tiu slogano li montras la esencon kaj celon de sia vivo. Ĝi taŭgas ankaŭ al hodiaŭa E-Movado. Ja aperadas sporadaj proponoj, ke la UEA nuntempa ne estas bezonata, ke eĉ indas likvidi ĝin. Hans Jakob ne konsentus kun tia perspektivo. Por li estonteco de UEA estis klara: UEA nun kaj ĉiam!

Ganto (Litovio)

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.