Jen kantalbumo, en kiu F. Fonseca – konata interpretisto en Esperantio – prezentas
sin ankaŭ kiel komponisto. La komponaĵoj estas tre variaj laŭforme,
verkitaj por (plejparte) tre seriozaj versoj de G. Mattos. La aranĝoj estas
diversspecaj (dominas, tamen, malrapida pensiga stilo, malgraŭ ke estas
ankaŭ kelkaj "bolantaj" komponaĵoj), ĉiuj muzikaĵoj
estas riĉaj harmonie kaj sufiĉe interesaj melodie. Foje, tamen, la
muziko ŝajnas eĉ iom malhelpi al la versoj, kiel, ekz, en "Tago
tropika" kaj en kelkaj "Miniaturoj", ege ŝarĝitaj je
poezia senco, kiun muziko apenaŭ povas fari ankoraŭ pli reliefa. En
la vizaĝa komponaĵo "Simbiozo" – male – la formo tre kongruas
kun la senco de la versaĵo (interrilato inter la muziko kaj la parolo,
kies simbiozo estas la kanto). La diskon kronas brila kanto Jam temp’ esta por
verdera, la sola priesperanta ero en la albumo. La kantointerpretado estas tre
plaĉa kaj agrabla; la simpatia tekstolibreto servas kiel fina plezuriga
komponanto de la bonkvalita havindaĵo, kiu la disko ja estas.
Entute do la disko povas kontentigi multajn: la pensemuloj trovos en ĝi
bonajn pensigajn versojn, la muzikemuloj – variajn kaj multkolorajn komponaĵojn.
Kaj fine por ajna homo la medita muziko kaj altkvalitaj versoj helpos malstreĉiĝi
kaj bone ripozi. Do – ek al ripozo kun "Simbiozo"!