La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Simbiozo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bona ripozo - kun Simbiozo


julio-aŭg. 2003

Jen kantalbumo, en kiu F. Fonseca – konata interpretisto en Esperantio – prezentas sin ankaŭ kiel komponisto. La komponaĵoj estas tre variaj laŭforme, verkitaj por (plejparte) tre seriozaj versoj de G. Mattos. La aranĝoj estas diversspecaj (dominas, tamen, malrapida pensiga stilo, malgraŭ ke estas ankaŭ kelkaj "bolantaj" komponaĵoj), ĉiuj muzikaĵoj estas riĉaj harmonie kaj sufiĉe interesaj melodie. Foje, tamen, la muziko ŝajnas eĉ iom malhelpi al la versoj, kiel, ekz, en "Tago tropika" kaj en kelkaj "Miniaturoj", ege ŝarĝitaj je poezia senco, kiun muziko apenaŭ povas fari ankoraŭ pli reliefa. En la vizaĝa komponaĵo "Simbiozo" – male – la formo tre kongruas kun la senco de la versaĵo (interrilato inter la muziko kaj la parolo, kies simbiozo estas la kanto). La diskon kronas brila kanto Jam temp’ esta por verdera, la sola priesperanta ero en la albumo. La kantointerpretado estas tre plaĉa kaj agrabla; la simpatia tekstolibreto servas kiel fina plezuriga komponanto de la bonkvalita havindaĵo, kiu la disko ja estas.

Entute do la disko povas kontentigi multajn: la pensemuloj trovos en ĝi bonajn pensigajn versojn, la muzikemuloj – variajn kaj multkolorajn komponaĵojn. Kaj fine por ajna homo la medita muziko kaj altkvalitaj versoj helpos malstreĉiĝi kaj bone ripozi. Do – ek al ripozo kun "Simbiozo"!

Pavel Moĵajev

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.