La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sonĝo kaj aliaj rakontoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Misteraj kaj mistifikaj ... el-zigzage

Franz Kafka (aŭ prefere Kafko, ĉar li ja estas sufiĉe fama por meriti propran esperantigon) estas vaste konata nomo, eĉ inter nelegemuloj. Eble, tamen, ne ĉiu scias, ke Kafko, kvankam vivante en Ĉeĥio, fakte verkis en la germana.

Tio eĉ pli mirigu pro tio, ke liaj dulingvaj gepatroj preferis cirkuli en la ĉeĥlingva juda komunumo de tiama jarcent-turniĝa Prago. Ilia ido sentis sin, tamen, pli altirata de la germana kulturo, ol de la ĉeĥa, kaj kunsekve li vizitadis germanlingvan sinagogon. Do pli bone elkreskis lia aŭtora kapablo en la germana, kaj li preferis ĝuste tiulingve ankaŭ verki.

Interese, ke Kafko verkis kvazaŭ hobie kaj dumvive li tre malmulte publikigis, precipe pro tio, ke li mem ne estis kontenta pri siaj verkaĵoj. Kafko famiĝis unue post sia morto en 1924. Testamente li enparagrafigis, ke oni bruligu liajn manuskriptojn. Tamen, tre feliĉe, saviĝis sufiĉe multe, kaj la 102-paĝa poŝlibro „Sonĝo” en la traduko de Lutermano Vilhelmo entenas legindan etan kolekton de Kafkaĵetoj, do de tiuj mallongaj rakontoj kun la famiĝinta Kafko-specifa enhavo.

Nu, kiel priskribi ilin, se vi ankoraŭ ne konas tiun aŭtoron? Hodiaŭ oni, eble, metus tian libreton sur breton de librejo ie inter la rubrikoj „utopiaĵoj” kaj „fantaziaĵoj”, ĉar ĝuste pri tiaĵoj temas. La historioj estas misteraj, mistifikaj, utopiaj, groteskaj, humuraj kaj ? tio klare apartigas Kafkaĵojn de la trivialaj prezentaĵoj de tiuj ĝenroj ? ĉiuokaze tre, tre pensigaj.

Elstara en la kolekto „Sonĝo” estas la iom pli longa rakonto „La transformiĝo”. Tiun la leganto atingas unue post kvardeko da paĝoj, do jam bone preparite de bunta bukedo el pli modestaj Kafkaĵetoj. Des pli bone li povos frandi tiun finan furoraĵon. En ĝi la ĉefa okazaĵo troviĝas tuj ĉe la komenco de la historio. Ĝi estas vere frapa, kaj la recenzanto dezirus ĝin ne eĉ al sia plej malaminda malamiko. Iu Gregoro, la plenkreskinta sola filo de la iom lam-viva familieto Samso, vekiĝas iun tagon kaj ... kaj oni tuj eksilentu por ne malsekreti la tutan nekredeblan aferon. Tamen estu malkaŝate nur tiom, ke post lia vekiĝo la vivo de tiu familio ĝisradike ŝanĝiĝas. Vere nenio restas tiel, kiel antaŭe. Jam en tiu tre memorinda mateno Gregoro ne plu povas envagoniĝi por laŭdeve viziti la aliurbajn klientojn ? oni sciu, ke li profesiis kiel vojaĝanta komizo. Sed, evidente, vi prefere legu mem, kiel tiu stranga historio plu disvolviĝos.

En la kolekto „Sonĝo” ne mistransfoliumu la rakonteton „Ŝakaloj kaj Araboj”! Amuzega verketo, kiu plaĉis al la recenzanto eĉ pli ol la titoldona „Sonĝo”.

Ĉar temas pri esperantigo, oni ne rajtas lasi la lingvaĵon, aplikitan de la tradukanto, sen iu komento. En la kazo de Kafko la fonta germana estas komplika, envolvita, malglata, longfraza, implikema afero. Estas, eble, menciinde, ke jam la normala literatura germana estas strukture sufiĉe zigzaga. Sed kara Kafko naturdotite sciis mezureble egigi tiun bazan karakterizaĵon, kreante per sia verkado specon de kafkigita germana. Do finsume jen lingvaĵo, certe, ne facile tradukebla. Lutermano, laŭ propra eldiro, celis reteni tiom da Kafkeco, kiom estas en Esperanto eble. Ĝuste pro tio, supozeble, makulas lian tradukon iu kaj iu germanismo, ne por ĉiu gentano egale ekvide komprenebla.

Iujn legantojn ĝenos abunda apliko de formoj kiel „venintas”, „proksimiĝintis”, „ŝajnintis” kaj simile. Tiu specifaĵo sukcesis ŝoki eĉ la Analiz-Skole harditan kaj mem sufiĉe particip-inklinan recenzanton.

Sed, aliflanke, oni ne lasu sin fortimigi. Temas pri traduko kaj legebla kaj leginda. Cetere, temas pri la dua traduko de Kafko plume de Lutermano.

Pejno Simono

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.