Tiu ĉi libro estas ligita kun ĉeno da mirakloj. Ĝin verkis
dum du jaroj en kaŝejo sub konstanta minaco de aresto juda
knabino el Nederlando. Ĝi aperis ĉiulande kaj ĉiulingve, eĉ
en Sovetio, kiu sisteme prisilentis suferojn de la juda
popolo dum la dua mondmilito. Unu el la fruaj tradukoj estis
tiu en Esperanto de Degenkamp. La nunan, pli ampleksan,
tradukon faris Nora Bartels, kiu, pro sia blindeco, devis
manipuli ne nur la nederlandan kaj esperantan, sed ankaŭ
brajlajn variantojn de la teksto. Kaj fine la libron eldonis
mirinde bele kaj zorge la japana eldonejo Libroteko Tokio.
Entute, dum la lastaj jaroj japanoj donacis al Esperantujo
multajn valoregajn librojn.
Eble, ne ĉiuj legis tiun verkon, sed evidente ĉiuj scias, ke
temas pri sincera taglibro verkita dum la germana okupado;
taglibro verkita de ĉarma knabino, kiu ne estis anĝelo, sed
reala knabino kun siaj justaj kaj maljustaj juĝoj, kun siaj
amoj kaj malamoj - knabino, kiu estis transformiĝanta en
virinon kaj kiu estis pereigita en faŝista koncentrejo. Same
estis pereigitaj ĉiuj infanoj de Ludoviko Zamenhof. Same
estis pereigitaj ses milionoj da aliaj homoj. Ilia sola
"kulpo" estis aparteno al la juda nacio. Estas nekredeble, ke
tio okazis en la "civilizita" Eŭropo en la "civilizita" 20a
jarcento. Niaj posteuloj apenaŭ povos imagi kaj kompreni tiun
barbarecon.
Antaŭ kelkaj monatoj en nia urbo okazis granda migranta
ekspozicio, dediĉita al Anne Frank. Inter centoj da
dokumentoj pri tiu epoko, pri militoj kaj perfortoj, oni
povis vidi fotojn de nunaj "Führer"-etoj, ankaŭ de Vladimir
Ĵirinovskij, la freneza gvidanto de rusaj naciistoj.
Kontraŭhomaj reĝimoj kaj iliaj subtenantoj ne malaperis. La
taglibro de la knabino el Nederlando estas ne nur tre
interesa legaĵo, sed ĝi ankaŭ restas memorigo pri la minaco,
kiu plu pendas super nia planedo.
Mi ellegis libron Taglibro Anne Frank. Mi bezonis 6 periodojn de sumoo por finlegi ĝin. Tiu ĉi libro estas tre malfacila por mi.
Tamen mi klopodis tralegi ĝin. Dank al sumoo, mi povis finlegi la grandan karan libron.
Leginte tiun ĉi libron, mi tre kortuŝis pro la animo de Anne. Ŝi havis 13 aŭ 14 jarojn, sed ŝi estis tre altnivela verkistino.
Kaj ŝi lerte esprimis skribadon. Mi sentis konsolon, malgraŭ tio, ke ŝi havis tre mallongan vivon, sed ŝi ne rezignis sian sorton kaj ŝi amis Petro-n.
Mi emociĝis, ke ŝi havadis esperon en la kruela socia situacio tiutempa. Kaj ŝi deziris la pacan mondon.
Inter la 12-a de junio 1942 (kiam ŝi estis 13-jaraĝa) kaj la 1-a de Aŭgusto 1944, Anne Frank skribis la taglibron. Ŝi naskiĝis en Germanujo, sed pro la persekutado al judoj, kiu okazis en la lando, ŝiaj gepatroj decidis translokiĝi al Nederlando. Tie ili, dum kelke da tempo, bone vivas sed en la 1939-a jaro komenciĝis la Dua Monda Milito kaj en la 10-a de majo 1940 la nazioj invadis Nerderlandon. La situacio iĝis danĝera, ĉar daŭris la persekutado kontraŭ la judoj. En la 5-a de julio 1942 Margot, la fratino de Anne, ricevis telefon-alvokon, por ke ŝi aliĝu al la laboro por la nazia Germanujo. Ili ne kredis, ke tio estis vera alvoko por laboro kaj ili decidis, en la sekva tago, sin kaŝi, La kaŝejo lokis ene de la propra oficejo, kie la patro de Anne laboradis. Ŝi nomis la kaŝejon "Postdomo". Krom la familio Frank ankaŭ tie sin kaŝi la familio Van Dan (gepatroj kaj la filo Petro) kaj la dentokuracisto Dussel. En sia taglibro - kiun ŝi nomis Kiti- Anne Frank rakontas, kiamaniere la ok kaŝintoj vivis, kiuj estis siaj okupoj kaj kiel ili sukcesis teni sin kaŝitaj tiamaniere, ke oni ne suspektu, ke en tiu loko estas loĝantoj. Ŝi rakontis pri multaj aferoj: siaj revoj, siaj sentoj kaj la rilatoj inter la kaŝintoj. En la libro oni povas legi tion, kio okazis al la ok kaŝintoj post la 4-a de aŭgusto 1944.