La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Taglibro de Anne Frank

  • Author: Anne Frank
  • Translator: Nora Bartels
  • Original language: nederlanda
  • Kind: history, novel
  • Availability: Sold out
  • Price: ±€22.20
  • Year of publication: 1997
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: La fama taglibro de knabino juda, kiu kaŝis sin en nederlanda domo, dum la nazioj forportis ĉiujn ŝiajn samnacianojn.
  • Pages: 300
  • Width: 148 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 440 g
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La plej fama taglibro

Tiu ĉi libro estas ligita kun ĉeno da mirakloj. Ĝin verkis dum du jaroj en kaŝejo sub konstanta minaco de aresto juda knabino el Nederlando. Ĝi aperis ĉiulande kaj ĉiulingve, eĉ en Sovetio, kiu sisteme prisilentis suferojn de la juda popolo dum la dua mondmilito. Unu el la fruaj tradukoj estis tiu en Esperanto de Degenkamp. La nunan, pli ampleksan, tradukon faris Nora Bartels, kiu, pro sia blindeco, devis manipuli ne nur la nederlandan kaj esperantan, sed ankaŭ brajlajn variantojn de la teksto. Kaj fine la libron eldonis mirinde bele kaj zorge la japana eldonejo Libroteko Tokio. Entute, dum la lastaj jaroj japanoj donacis al Esperantujo multajn valoregajn librojn.

Eble, ne ĉiuj legis tiun verkon, sed evidente ĉiuj scias, ke temas pri sincera taglibro verkita dum la germana okupado; taglibro verkita de ĉarma knabino, kiu ne estis anĝelo, sed reala knabino kun siaj justaj kaj maljustaj juĝoj, kun siaj amoj kaj malamoj - knabino, kiu estis transformiĝanta en virinon kaj kiu estis pereigita en faŝista koncentrejo. Same estis pereigitaj ĉiuj infanoj de Ludoviko Zamenhof. Same estis pereigitaj ses milionoj da aliaj homoj. Ilia sola "kulpo" estis aparteno al la juda nacio. Estas nekredeble, ke tio okazis en la "civilizita" Eŭropo en la "civilizita" 20a jarcento. Niaj posteuloj apenaŭ povos imagi kaj kompreni tiun barbarecon.

Antaŭ kelkaj monatoj en nia urbo okazis granda migranta ekspozicio, dediĉita al Anne Frank. Inter centoj da dokumentoj pri tiu epoko, pri militoj kaj perfortoj, oni povis vidi fotojn de nunaj "Führer"-etoj, ankaŭ de Vladimir Ĵirinovskij, la freneza gvidanto de rusaj naciistoj. Kontraŭhomaj reĝimoj kaj iliaj subtenantoj ne malaperis. La taglibro de la knabino el Nederlando estas ne nur tre interesa legaĵo, sed ĝi ankaŭ restas memorigo pri la minaco, kiu plu pendas super nia planedo.

Boris Kolker

Taglibro Anne Frank


Januaro 2016
Mi ellegis libron Taglibro Anne Frank. Mi bezonis 6 periodojn de sumoo por finlegi ĝin. Tiu ĉi libro estas tre malfacila por mi. Tamen mi klopodis tralegi ĝin. Dank al sumoo, mi povis finlegi la grandan karan libron.
Leginte tiun ĉi libron, mi tre kortuŝis pro la animo de Anne. Ŝi havis 13 aŭ 14 jarojn, sed ŝi estis tre altnivela verkistino. Kaj ŝi lerte esprimis skribadon. Mi sentis konsolon, malgraŭ tio, ke ŝi havis tre mallongan vivon, sed ŝi ne rezignis sian sorton kaj ŝi amis Petro-n. Mi emociĝis, ke ŝi havadis esperon en la kruela socia situacio tiutempa. Kaj ŝi deziris la pacan mondon.

Monto Daijuu

Taglibro de Anne Frank tradukita de Nora Bartels


Januaro 2019
Inter la 12-a de junio 1942 (kiam ŝi estis 13-jaraĝa) kaj la 1-a de Aŭgusto 1944, Anne Frank skribis la taglibron.
Ŝi naskiĝis en Germanujo, sed pro la persekutado al judoj, kiu okazis en la lando, ŝiaj gepatroj decidis translokiĝi al Nederlando. Tie ili, dum kelke da tempo, bone vivas sed en la 1939-a jaro komenciĝis la Dua Monda Milito kaj en la 10-a de majo 1940 la nazioj invadis Nerderlandon. La situacio iĝis danĝera, ĉar daŭris la persekutado kontraŭ la judoj. En la 5-a de julio 1942 Margot, la fratino de Anne, ricevis telefon-alvokon, por ke ŝi aliĝu al la laboro por la nazia Germanujo. Ili ne kredis, ke tio estis vera alvoko por laboro kaj ili decidis, en la sekva tago, sin kaŝi,
La kaŝejo lokis ene de la propra oficejo, kie la patro de Anne laboradis. Ŝi nomis la kaŝejon "Postdomo". Krom la familio Frank ankaŭ tie sin kaŝi la familio Van Dan (gepatroj kaj la filo Petro) kaj la dentokuracisto Dussel.
En sia taglibro - kiun ŝi nomis Kiti- Anne Frank rakontas, kiamaniere la ok kaŝintoj vivis, kiuj estis siaj okupoj kaj kiel ili sukcesis teni sin kaŝitaj tiamaniere, ke oni ne suspektu, ke en tiu loko estas loĝantoj. Ŝi rakontis pri multaj aferoj: siaj revoj, siaj sentoj kaj la rilatoj inter la kaŝintoj.
En la libro oni povas legi tion, kio okazis al la ok kaŝintoj post la 4-a de aŭgusto 1944.

Roze (Brazilo)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.