La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Les trois rêves humanistes du docteur Zamenhof

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Novetaj kaj foje misetaj interpretoj pri Zamenhof

La tre produktema André Cherpillod kompilis kaj eldonis novan franclingvan broŝuron, kies titolo signifas "La tri humanaj revoj de d-ro Zamenhof".
I. En la unua parto, "humana revo: unu [dua?] lingvo por ĉiuj", la membro de la Akademio de Esperanto bone priskribas tiun ĉi demokratian "sintezon de la grandaj civilizaci-lingvoj", kvankam kun kelkaj iomete tro provoke paradoksaj titoletoj, ekzemple: "Esperanto, eŭropa lingvo? Tute ne" (p. 5), aŭ: "Zamenhof lingvisto? Absolute ne..." (p. 10).
En ĝi li unupaĝe prezentas ankaŭ la internan ideon, kiel "ĉion pro kio Esperanto estas lingvo, kaj samtempe multe pli ol lingvo" (p. 13), kontrastigante la Esperanton kiu "estis en la cerbo" de Louis Chevreŭ (alinome de Beaufront), kun "tiu de Zamenhof, [kiu] estis en lia koro": la unua estis (neprofesia) lingvisto, sed Zamenhof "ne, milfoje ne". Feliĉe en posta titoleto tiu ĉi tamen estas "geniulo pri lingvoj", t.e. "io alia kaj multe pli ol lingvisto" (p. 15). La franca substantivo linguiste do fariĝis nur tre limigita kaj preskaŭ insulta vorto sub la plumo de la aŭtoro, kiu tamen ne mallaŭde menciis "entuziasman akcepton (...) de la plimulto de la lingvistoj" al Esperanto (p. 8): cetere ĉu vere tiagrade? Aserto des pli dubinda pri du el la nur tri nomitaj: M. Müller kaj F. de Saussure.
II. La dua revo estas "ĉiuj sian patrujon", se mi bone komprenas "une patrie pour tous", kvankam la esprimo unuavide ŝajnas signifi, pli laŭvorte sed kontraŭe al la enhavo de tiu ĉi parto: "(unu?) patrujo por ĉiuj".
Krom 13-linia enkonduko al ĝi, tiu ĉi parto aldonas nenion gravan al la ĉapitro "Antijudismo, satana malsano" el lia pli ampleksa Zamenhof kaj judismo (1997, [ĉ.] III, p. 19-29). Sed ĉar tiu ĉi libro ankorau ne estas recenzita, mi tamen parolos pri la preskaŭ laŭvorta reprodukto nur sub alia titolo (kaj eĉ permesos al mi, recenzante do du tekstojn samtempe, uzi duoble pli da spaco!).
Ĝi pritraktas la sionismon (inkluzive antaŭsionismon) de la juna Zamenhof, kiam post unua pledo por aĉeto de teritorio en Usono por tie krei judan ŝtaton, kiel la mormonoj kreis Utahon (p. 21), li fariĝis fondinto kaj motoro de "la unuaj grupoj sionistaj" (ekzemple, de la unua societo Hibat-Sion en Varsovio, 13-6-1882: 15 jarojn antaŭ Herzl kaj ok jarojn antaŭ la unua apero de la vorto sionismo).
Oni nur bedaŭros ke en maldika broŝuro la aŭtoro dediĉas pli ol kvar paĝojn (22-23 kaj 26-29) al priskriboj de kontraŭjudismo (distingita de la pli ĝenerala antisemitismo, p. 25), inkluzive postzamenhofan (ĝis 1997 kun eĉ mencio de Inkvizicio), kaj de la ĉefa sionisma movado, sen rektaj rilatoj kun Zamenhof; kaj ke, aliflanke, li nenion skribas pri lia Alvoko al la Diplomatoj (1915), en kiu ni legas: "Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj".
Unua konkludo: Alia titolo en alia libro postulas ne simplan reprodukton de la tuta enhavo de ĉapitro publikigita dek jarojn pli frue, sed iom adaptan reverketon.
A. Cherpillod cetere tradukas aŭ resumas interesajn citaĵojn (la fontoj estas Gillelizm/Hilelismo/Le Hillélisme 1901/1972/1995, Dietterle, Maimon, Waringhien kaj Holzhaus). Se do verŝajne ĝis ĉ. 1901 aŭ eble eĉ 1902, Zamenhof "neniel est[i]s kontraŭ la principo de sionismo, tute male, sed li rigard[i]s ĝin kiel nerealigeblan revon" (p. 29), oni tamen daŭre dubos pri la aserto: "Ĉu do oni povas diri ke Zamenhof profunde forlasis la aspirojn de siaj judaj fratoj kaj de la sionistoj? Certe ne." Pro jena rimarko:
La aŭtoro citas nur unu datitan postan ateston (W. Lippmann, pri 1916) sed ĉi tie li ignoras la principojn esprimitajn de Zamenhof mem en lia letero al Heller (30-6-1914):
"Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon (...) Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj – kiel natura sindefenda reago – estas multe pli pardoninda (...) sed (...) ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian (...) Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun la hebrea nacionalismo (...)"
W. Lippman (kiu mortis en 1991) rajtis, kvankam malprave, supozi: "Tamen povas esti, ke la spertoj de la judaro en la unuaj militaj jaroj 1914-1916 pli klare montris al li la neceson de Cionismo" (p. 31), ĉar li, kaj verŝajne ankaŭ A. Cherpillod, ne konis la novan version Ekzempla teksto de Deklaracio pri Homaranismo, kies unua principo daŭre deklaras en 1917:
"Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gent-religiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon per vojo natura kaj sen perforteco mi devas akceladi laŭ mia povo."
Oni do ne plu povas akcepti la konkludon kiun la aŭtoro mem jene emfazas per dikaj literoj: "(...) Tute male, ĝis sia morto li [Zamenhof] restis fidela al la sionisma idealo." Des pli se oni opinius ke sionismo ne sufiĉe respektas la rajtojn de la palestinanoj, ĉar la paragrafo 3 de la sama Deklaracio estas tute klara:
"La identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton, la rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo."
Kaj per ĉi tiu cito de "Deklaracio pri Homaranismo" ni jam transiris al la tria humana revo:
III. "Unu religio por ĉiuj" (p. 33); aŭ, eble: "ĉiuj sian religion" (vidu la rimarkon supre) kaj "unu ponto inter ĉiuj homoj" (p. 43)? Ankaŭ tio ĉi plejparte reproduktas, sed ĉi-foje kun gravaj rearanĝoj, la 5-an ĉapitron ("De Hilelismo ĝis Homaranismo") de lia jam menciita alia broŝuro (p. 47-61). La aŭtoro tre feliĉe anstataŭigas sian tiean preskaŭ ses-paĝan "iom longan parentezon" pri "Hilelismo, framasonismo kaj rozkrucismo" per interesa priskribo pri Hilelo (p. 33-38): verŝajne resumo de lia Hillel la Saĝulo: lia vivo, lia instruo (2005, 36 p., ne recenzita kaj nekonata de mi, sed interesveka).
Sed same kiel en sia broŝuro de 1997, li haltas pli-malpli en marto 1906, kio ja estis eble kongrua kun titolo "...ĝis Homaranismo", ĉar temas pri ĉi ties komenco. Sed en parto kun pli ĝenerale "religio" en la nova titolo, oni bedaŭras nenion trovi pri la sekvo kaj, ekz-e, la Zamenhofa projekto de Kongreso de Neŭtrale-homa Religio en Parizo en 1914, plia varianto, same malsukcesa, de lia Homaranismo.
Konklude (ĉu tro krude?): ĉiutemaj vulgarigaj broŝuroj en Esperanto, kaj ankaŭ en naciaj lingvoj pri Esperant-ligitaj temoj, estas ja necesaj kaj bonvenaj! Sed ili estu kiel eble plej science verkitaj, aŭ fidelaj al la historio, kaj almenaŭ menciantaj la lastajn malkovrojn. Sed ja Zamenhof prave skribis: "Kritiki estas facile, fari malfacile".

1) ("Antijudismo, satana malsano", en Zamenhof kaj judismo*. André Cherpillod. Courgenard: Memeldono, 1997, [ĉ.] III, p. 19-29. ISBN 2906134414. Ekzistas ankaŭ en franca versio: Zamenhof et le judaïsme, Autoédition, 1997, 68p.)
2) La kvara nomita, René de Saussure, kvankam aŭtoro de (Fundamentaj reguloj de) La vortteorio en Esperanto, 1914 (kaj 1915), ne estis lingvisto, almenaŭ laŭ la kriterioj mem de A. Cherpillod p. 3: li ne profesoris pri lingvistiko nek universitate studis ĝin, sed laŭprofesie estis matematikisto kaj tial cetere verkis en Esperanto 36-paĝan Geometrio folietara (1908).
3) Laŭ Brunot Frappat, pri Qu’est-ce que le sionisme? de Denis Charbit, en La Croix, 14-6-2007; citita en L’Homme en question n° 18, sept. 2007, p. 12.
4) Kvankam li citis ĝin, sub titoleto "Homaranismo kaj nacionalismo" en sia Zamenhof kaj judismo, p. 60-61.
5) Ĉar la bibliografio ankoraŭ indikas nur la Originalan Verkaron de Zamenhof kompilitan de Dietterle en 1929 sed ne la Plenan... kompilitan de Ludovikito, kies 3-a volumo, 1991, reproduktas ĝin sub n-ro 17-04, p. 2720-2732.

Christian Lavarenne

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.