Carmel Mallia estas la plej aktiva malta esperantisto, multjara akademiano kaj inda
posteulo de la pioniro Dun Karm, vera nomo Carmelo Psaila (1871–1961), kiu certigis, ke Malto havas sian lokon en (la literatura) Esperantujo. Carmel
nun publikigis sian sepan poemaron, apud Esperanto-lernolibro por maltanoj, du antologioj
de maltaj poetoj, kiujn li tradukis, teatraĵoj, du romanoj, du romantradukoj kaj biografietoj
pri Zamenhof kaj lia filino Lidja (en la malta lingvo). Respektinda listo!
En 2019 Carmel fariĝis 90-jara kaj por tiu okazo verkis „Simfonio de la 90”, poemaron konsistantan el 90 duversoj, el kiuj la dek lastaj aperas ankaŭ en ĉi tiu
poemaro „Versoj el mia puto”, profesie kunmetita kaj eldonita de la aŭtoro mem. Intertempe li survojas al sia
100-jariĝo, sed lia menso daŭre restas akra kiel ĵuspintigita krajono, kaj same la
puto de lia kreemo ne elĉerpiĝis.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.
Lode van de Velde