La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Versoj el mia puto

  • Author: Carmel Mallia
  • Kind: poetry
  • Availability: In stock
  • Price: €10.00
  • Year of publication: 2024
  • Format: libro glubindita
  • Description: Kolekto de ĉefe poemoj novaj, kaj represoj de poemoj el antaŭaj poemaroj, ilustrita kun fotoj de la aŭtoro kaj kovrilbildoj de aperintaj verkoj de la aŭtoro.
  • Pages: 99
  • Width: 147 mm
  • Height: 210 mm
  • ISBN: 978-9918-0-0833-9
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Versaro tre diversa

Carmel Mallia estas la plej aktiva malta esperantisto, multjara akademiano kaj inda posteulo de la pioniro Dun Karm, vera nomo Carmelo Psaila (1871–1961), kiu certigis, ke Malto havas sian lokon en (la literatura) Esperantujo. Carmel nun publikigis sian sepan poemaron, apud Esperanto-lernolibro por maltanoj, du antologioj de maltaj poetoj, kiujn li tradukis, teatraĵoj, du romanoj, du romantradukoj kaj biografietoj pri Zamenhof kaj lia filino Lidja (en la malta lingvo). Respektinda listo!

En 2019 Carmel fariĝis 90-jara kaj por tiu okazo verkis „Simfonio de la 90”, poemaron konsistantan el 90 duversoj, el kiuj la dek lastaj aperas ankaŭ en ĉi tiu poemaro „Versoj el mia puto”, profesie kunmetita kaj eldonita de la aŭtoro mem. Intertempe li survojas al sia 100-jariĝo, sed lia menso daŭre restas akra kiel ĵuspintigita krajono, kaj same la puto de lia kreemo ne elĉerpiĝis.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Lode van de Velde

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.