|
Ankaŭ vi estas Fremdulo!
|
|
El teksto densa, plus legado intensa, rezultas kreskado mensa | januaro 2020 |
Estas ja malfacile recenzi verkojn de konatulo, precipe kiam tiu konatulo estas homo vere alloga pro siaj ĝentileco, homeco kaj bonhumoro. Eble pro tio ĉi tiu recenzo iom malfruiĝis, ĉar mi decidis atendi ĝis mi povos pli ekvilibre taksi la verkon, sen (almenaŭ multe) konsideri la aŭtoron. Jen, tiu momento alvenis.
Niaj pli aĝaj aktivuloj certe memoros verketon nomatan Ŝtupo post ŝtupo, de József Baksa, eldonitan en la 80-aj aŭ 90-aj jaroj, kiu bone priskribis diversajn manierojn tiam “prospere” agadi por Esperanto. Bone, certagrade la libro de Grzybowski estas kaj daŭrigo kaj profundigo de tiu verko. Daŭrigo, ĉar ĝi pensas, kaj argumentas pri tio, kiel hodiaŭaj esperantistoj povas labori en teritorioj kiuj, pro diversaj kialoj, estas kulture ŝanĝiĝantaj kaj, je ĉiu momento, pli kaj pli minacataj de la politika miopeco de tiuj, kiuj pensas, ke la mondo reduktiĝas al ilia propra kulturo kaj mondrigardo (kiu plej ofte estas, kvankam timiga, simpla miraĝo). Profundigo ĉar – kaj je tiu punkto, la verkoj ja distanciĝas unu de la alia – Grzybowski rigardas, ja fikse, nur unu celon: eduki homojn – inter ili esperantistojn – por ke ili agu kaj vivu interkulture. Kaj tio estas ja grava por esperantistoj, ĉar mankas ĉe ni verkoj, kiuj tuŝas tiun por ni ne preterpaseblan fakton: ĉar funkcianta kaj vivanta lingvo Esperanto ne povas ne esti alio ol interkultura perilo. (Fakte ĉiuj lingvoj estas tiaj, tamen neniu pli ol la nia, pro siaj sen-, trans- kaj internaciaj kondiĉoj.)
Sed la kvanto de la verkoj, kiuj instruu homojn pri tio, kio estas interkultura edukado, estas ene de la esperantlingva bibliografio, inverse proporcia al ilia enorma graveco. Kvankam la temo ĉiam aperas en diversaj el niaj tekstoj, ĝenerale ĝi estas ege difuze prezentita – tiel, ke ĝi fariĝas apenaŭ perceptebla. Tamen, en Ankaŭ vi estas Fremdulo! okazas preskaŭ la kontraŭo: la tuta teksto koncentriĝas, en vere preciza grado, sur tiu temo, kaj jen kial ĝi vere meritas la subtitolon Malgranda traktato pri interkultura edukado. Ja malgranda, ĉar nur 113-paĝa, sed komplete densa, ĉar se estas malfacile cerbumi, kiel antaŭ la Granda Eksplodo la tuta materio de la universo estis kundensigita en nur unu punkton, legado de ĉi tiu verko estas vere taŭga pruvo de ĝia denseco.
La libro, majstre verkita kiel instruilo por universitata kurso pri la temo, kaj kiu pro tio celas universitatnivelan publikon kaj legantaron, uzas vere sciencan lingvaĵon, en kiu ne estas koncedoj al (falsaj) simpligoj. Grzybowski verkis libron, en kiu informoj (ege valoraj!) prezentiĝas ja didaktike, tamen en sia tuta komplekseco. Kio rezultigas verkon ja imponan, kiun ne eblas haste legi, sed el kiu ĉiu frazo legadon valoras. Kompreneble, pli da ekzemploj ja bonvenus, por ke pli da homoj povu alproprigi ĝian enhavon (Same, por estunta reeldono, eĉ indus reverki ĝin en pli simpla lingvaĵo, por pli “normalaj” aktivuloj). Kaj jes, ĉiuj kiuj enmanigos la verkon, ja tuj agnosku la grandan kontraston inter la densa kvalito de la teksto kaj la granda simpleco de ĝia kovrilo mem, kiu ne fuĝas de la jam tradicia “blanka, kun verdaj literoj” – kovrilo de niaj Esperanto-libroj.
Tamen, nuna leganto sin demandos: kial tiu fuŝa recenzisto parolis pri 113, kiam supre oni mencias ĝin kiel 248-paĝan libron? Jen simpla respondo: la verko dividiĝas en du partojn, kaj la “malgranda traktato” estas ja 113-paĝa, la dua parto estas vere granda bibliografio (67-paĝa) pri ĉiu temo iel rilata al interkultura edukado – bibliografio plejparte pola, franca, angla kaj germanlingva – kaj pri Esperanto mem. Estas en la libro ankaŭ tre detala kaj valora kromaĵo: programo de la tuta kurso por kiu la libro de Grzyboswki estis verkita. Programo, interalie, tre interesa kaj imitinda de tiuj, kiuj pensos oferi kurson similan al tiu.
Do, kara amiko, ne timu la defion legi tiun verkon, vi certe ne nur multe lernos kaj ampleksigos vian menson por novaj ideoj, sed certe vi ankaŭ malkovros, ke, finfine, ankaŭ vi estas fremdulo!
Sia – fremda – alia | 2012, №5. |
La modernaj transportiloj kaj komunik-rimedoj ebligas al dekoj da milionoj da homoj senpere konatiĝi kun apartaĵoj kaj valoroj de kulturoj de aliaj popoloj. Ekde la unuaj kontaktoj kun ĉi tiuj kulturoj oni rapide konvinkiĝas, ke reprezentantoj de ĉi tiuj kulturoj diverse reagas je la ekstera mondo, ili havas siajn proprajn vidpunktojn, valorsistemojn kaj kondutnormojn, kiuj grave diferenciĝas de la akceptataj en ilia propra kulturo.
Tiel en la situacio de diferenciĝo aŭ nekoincido de iuj ajn kulturaj fenomenoj de alia kulturo kun la akceptitaj en "sia" kulturo aperas la koncepto "fremda".
La opozicio "sia – fremda" trapenetras ĉiujn aspektojn de la interpersona komunikado kiel ĉe enkultura komunikado, same tiel ĉe interkultura komunikado, sur ĝia bazo povas realiĝi unu el la alternativoj.
En la unua kazo la opozicio "sia – fremda" estas konstanta kadro de perceptado, sub kies influo la persono ankaŭ plue kunagas kun aliaj komunikantoj. Ĉi-kaze "fremda" estas interpretata kiel malamika, portanta potencialan minacon, kaj la rezultoj estas konceptataj en la paradigmo "minaco – danĝero – singardemo – streĉatentemo – antipatio – ksenofobio". Ĉi tio fremda estas fonto de nedifineco, danĝero, kiu estas entenata ĝuste en tiu ĉi nedifineco – mi ne scias kiel tiu fremda povas konduti.
En la dua kazo la opozicio "sia – fremda" transformiĝas en la opozicion "sia – alia": ĉi tie fremda estas perceptata kiel alia, t. e. neportanta potencialan danĝeron kaj la rezultoj de ekkono de la mondo estas traktataj en la paradigmo "scivolemo – intereso – simpatio – admiro – konstanta bonvola kaj estima rilato".
Ĝuste pri la kultura diverseco kaj edukado en ĝiaj kondiĉoj, al interkultura pedagogio kaj al la universala lingvo kiel ilo de interkultura edukado estas dediĉita la prezentata monografio de Przemysław Paweł Grzybowski. Li estas doktoro pri pedagogio, instruisto en la universitato Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (Pollando), aŭtoro de pluraj publikaĵoj pri interkultura edukado. Kiel instruisto de Esperanto li estis engaĝita en edukajn iniciatojn diverslande. Ankaŭ kiel volontulo li akiris praktikajn spertojn en la pritraktata sfero, ne nur renkontante fremdulojn, sed nature estante mem fremdulo en diversaj lokoj.
La Esperantlingva monografio estas verkita surbaze de lia pollingva doktoriĝa disertacio. Tial ne mirigas ĉeesto de pli ol ducent verkoj cititaj en la teksto, kiuj estas grandparte pollingvaj, sed nemalhaveblas ankaŭ tiuj en la lingvoj angla, franca, germana...
Bedaŭrinde, la kompetento de la aŭtoro pri la historio kaj kulturo de Esperanto malsuperas tiun pri la edukado, kaj la koncerna ĉapitro estas fragmenteca kaj ne donas necesan sciaron al la leganto. Mi notu nur la kuriozan periodigon de Esperanto, el la ses periodoj du havas la saman karakterizon: "stagnado pro la milita kaoso" (1914-1919 kaj 1939-1945). Kaj nun ni troviĝas (ekde la jaro 1945) en la periodo de "multeflanka evoluo de la Esperanto-movado en la tuta mondo, perfektigado de la lingvo, simpligado de skribo, pliriĉigado de vortaro".
La dua parto entenas adresojn de retpaĝoj de institucioj, asocioj kaj projektoj kun kultura diverseco. Plue sekvas 62-paĝa bibliografio de verkoj pri kultura diverseco dividita je sekcioj. Kompletige estas aldonitaj kvar suplementoj kun studprogramoj de ISTK / AKB.