|
Abunda fonto
|
|
Abunda fonto ne nur por Esperanto | 2010. №3 (185) |
La nuna memorlibro kolektas la kontribuaĵojn el liaj disĉiploj kaj kolegoj en vasta senco por la 85-jara datreveno de lia naskiĝo. La volumo enhavas kelkajn valorajn fotojn kaj 50 kontribuaĵojn kun variaj longecoj kaj temoj. Laŭteme, tiuj eseoj estas aranĝitaj en la sekvajn partojn:
Ne eblas recenzi ĉiujn eseojn en tiu ĉi mallonga teksto. Do, mi nur mencios kelkajn el 50 kontribuaĵoj, kiuj ĉefe apartenas al ĉi tri partoj: lingvoplanado, ĝenerala lingvistiko kaj lingvopedagogio. Per la parto “prezento kaj rememoroj”, la leganto povas bone koni profesoron Szerdahelyi el multaj flankoj. Tie ĉi ankaŭ troviĝas 27-paĝa bibliografio pri esperanto-agado de István Szerdahelyi. Ĝi estas grava fonto pri kaj por Szerdahelyi.Prezento kaj rememoroj; Lingvoplanado kaj lingvopolitiko; De esperanta gramatiko al ĝenerala lingvistiko; Lingvopedagogio; Literaturo; Esperantaj leksikografio, movado kaj la cetero.
Barandovská-Frank traktas la temon pri praesperanto. La temo estas interesa, kvankam eble ne estas klare ĉu necese enkonduki tiaĵojn en planlingvon. Sakaguchi enkondukas nekonatan planlingvon el Pollando: Paraglot, kiu estas aposteriora projekto. Schiller diskutas akcepton de Esperanto kaj la mondlingvo-problemo en la hungara (lingvistika) gazetaro ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo 19a/20a. La konkludo estas signifa ne nur por Hungario.
Wacha (Vaha) detale esploras vortokategoriojn en lingvopriskribo, planlingvoj kaj lingvoprojektoj. Blanke lokigas la germanan en la Eŭropa Unio. La eseo ankaŭ utilas al koni la ĝeneralan lingvosituacion de EU kaj kiel mezuri la gravecon de lingvoj. Gados listas la ŝancojn de Esperanto en la nuntempa mondo. Fakte, la artikolo ĉefe temas pri faktoroj, kiuj influas kaj eble influos la disvastigon kaj disvastiĝon de Esperanto.
Sub la titolo “Apud la vorteroj: la vortila kromvojo”, Dasgupta argumentas kiel PVM (Plenvorta Morfologio) analizas Esperanton. Duc Goninaz ligas Szerdahelyi al la teorio pri la “gramatika karaktero de la radikoj”. Li konstatas, ĉiflanke, ke Szerdahelyi donis al ni la imitindan modelon de libera kaj sentabua teoriumo. En la artikolo “Sintaksa genro de esperantaj radikoj”, Rokicki prove respondas la demandon, kiel oni prezentas radikojn kapvorte. Alivorte: ĉu aŭ kiel esprimi la sintaksan karakteron de la radikoj en la vortaro? Post ekzameni morfemkombinaĵojn en Esperanto, Bujdosó konkludas ke la praktika potenco de la morfemkombinado ne estas tiom forta kiel Zamenhof sugestis, kaj ke la facileco de Esperanto devenas de ĝia reguleco. Simonnet diskutas la skriberojn de Esperanto. Katalin Horváth eseas pri polisemio, sinonimio kaj Esperanto. Kelkaj ekzemploj montras, ke tiuj fenomenoj ankaŭ ekzistas en Esperanto. Tio eble estas la rezulto de natura evoluado de Esperanto aŭ esenca aspekto de iu ajn vivanta lingvo. Waseda ekzamenas la esprimon de moviĝo en Esperanto, la hungara kaj japana lingvoj el la vidpunkto de kogna lingvistiko. Kuznecov detale analizas la koncepton “Babel-turo” multaflanke kaj konstatas, ke la Babela turo multe pli estas simbolo de lingvoscienco ĝenerale ol de interlingvistiko.
Barcsay prezentas la kulturan fonon de Esperanto en diversaj lernolibroj por junuloj kaj plenaĝuloj. Corsetti historie ekzamenas la lernofaciligan valoron de Esperanto. Kovács retrorigardas lingvajn ekzamenojn pri Esperanto kaj ĝian ligon al Komuna Eŭropa Referenckadro. Kováts diskutas kiel oni moderne aliras malnovajn ideojn kaj rezultojn en Esperanta instruado. Gacond metodike analizas la personajn pronomojn en Esperanto. Jozefo Horváth enkondukas nin al la Pirata Metodo. Csiszár-Salomon esprimas dubojn kaj demandojn pri familia lingvouzo de Esperanto.
Haupenthal respondas la demandon: kio estas kaj kial ni bezonas Historian Vortaron de Esperanto. Jozefo Horváth donas historion, principojn kaj horizonton de Esperanta-Hungara Meza Vortaro elektronika. Fine, la redaktoro de la libro, Ilona Koutny, fermas la volumon per la artikolo “Esperanta leksikografio en la epoko de komputiloj”.
La titolo diras la veron, ke la libro estas abunda fonto pri esperantologio kaj interlingvistiko. La libro estas en bona presado, kun kelkaj koloraj bildoj, tamen la stilo ne estas tute unuforma. Do, enhave ĝi estas riĉa, praktike ne estas facile trovi la bezonitajn erojn pro la manko de necesaj indeksiloj.
Koutny, Ilona (Red.). Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi | Publikigita ĉe Spegulo 3/2010 |
Fonto vere abunda | junio 2010 |
Eble al la legantoj de Literatura Foiro aparte plaĉos ĉi tiu volumo, kolekto de eseoj omaĝanta al profesoro István Szerdahelyi (I924-1987), kiu estis forte engaĝita kun nia revuo dum plenaj naŭ jaroj, de ties dua numero en 1970a ĝis 1978a. Tiun longan rilaton detale priskribas, ne sen etaj polemikaj pikoj, la eseo de G. Silfer La lingvistika redaktoro de Literatura Foiro (en LF241). Se la revuo estis por Szerdahelyi plonĝotabulo por esti konata en okcidento, reciproke lia kontribuado estis forta atuto por diskonigi la revuon en Hungario. Ambaŭ taskoj ne estis facilaj, ĉar en Hungario dominis ankoraŭ Kalocsay kun siaj principoj, gramatikaj teorioj, beletra arto, kaj Szerdahelyi ne estis beletristo, sed lingvisto kaj instruisto, ne kriis laŭte, ne havis malantaŭ si fortan famon, nek vastpublike videblan scenejon. Tiom pli kuraĝa estis la revuo, kiu proponis al la universitata profesoro paĝojn ankoraŭ ne multe konatajn por lanĉi kaj defendi siajn teoriojn, kiel ekzemple la forta pridubo pri la gramatika karaktero de la radikoj. Tiu temo, kiu komencis sian maltrankvilan vivon jam antaŭ la Ido-krizo, stimulis en la unuaj dudek jaroj de la pasinta jarcento profundajn studojn de Georges Kolowrat, Louis Couturat, René de Saussure (sub la nomo "Antido"), H.F. Höveler (Ĉefeĉ) kaj aliaj; ĝi ree iĝis aktuala ankaŭ poste, periode laŭ ondo, malgraŭ ke Kalocsay kaj Waringhien estis, per sia aŭtoritato, preskaŭ metintaj finon al la diskuto. Plene al ĝi estas dediĉita alia eseo, Szerdahelyi kaj la "gramatika karaktero de la radikoj" de M. Duc Goninaz: la fakto ke ankaŭ ĉi tiu aŭtoro forte samopinias kun la celebrato pri tiu temo kompreneblas el tio, ke ambaŭ estis lingvistoj, universitataj profesoroj kaj pri esperanto kaj pri la rusa, do evidentis ia kultura kunsento. Similtema, kvankam pli vasta-spira, estas la eseo de B. Wacha, Vortokategorioj en lingvopriskribo en planlingvoj kaj lingvoprojektoj. Ĉi tie impresas la nombro de projektoj studitaj en rilato al tiu temo; ne nur Ido aŭ Latino sine flexione, ne nur lnterlingva de IALA aŭ Loglano, sed ankaŭ senvivaj provoj de la aŭtoro mem, kiaj tenko, kjalosko kaj piaspo. Tiu detala ekzamenado enkondukas nin en tute fantazian universon de lingvaj elementoj, kiel la fokus-anoncaj frazovortoj aŭ la pronomsubstantivoj fiks-personaj kaj liberpersonaj. La leganto surpriziĝos rimarkante kiom aktuala estas ankoraŭ la ludo krei novajn lingvoprojektojn, ne utilajn konkrete sur la kampo de komunikado, sed stimulajn pri studado de lingvaj strukturoj. Ankoraŭ unu eseon mi menciu, Sintaksa genro de esperantaj radikoj, de R. Rokicki, kiu ŝajnas transsalti la Scilan problemon de gramatika kategorieco, tamen trafante al Haribdo per la starigo de la sintaksa genro.
Mi prenis, kiel unuajn, kvar plej okulfrapajn eseojn, kiuj malgraŭ la temsimilo sidas en kvar malsamaj ĉapitroj de la kolekto. Fakte la unua ĉapitro rilatas al la rememoroj personaj, kie plurfoje scienco tute randas kaj sentimento fokusas: jen japana junuleto aventuras en Hungario kaj trovas helpon ĉe Szerdahelyi (Ŝ. Hukaya), jen aliaj ege sinteze rakontas pri renkontiĝoj pli aŭ malpli hazardaj, kiuj lasis spurojn en la memoro, kvankam ne ja en la spirito. En scienca verko tiaj kontribuoj estus ekstertemaj, en memorlibro ili tamen estas akcepteblaj, ili ja iom konturas la bildon de la protagonisto (kelkaj, tamen, vere apenaŭ aŭ eĉ tute ne). La redakta principo, de akademianino Ilona Koutny, ne celis elimini, sed kunmeti. La ĉapitro pri lingvoplanado kaj lingvopolitiko estas pli ĝeneralkultura ol rilata al la celebrato, kiu ne havis tiujn temojn inter la plej propraj; kelkaj artikoloj eble estas pli kuriozaj ol vere interesaj.
Pli solidaj estas la kontribuoj en la tria kaj kvara ĉapitroj pri esperanta gramatiko kaj ĝenerala lingvistiko, kaj pri lingvopedagogio. La artikolo de E Simonnet, La skriberoj de Esperanto, tuŝas problemon, se entute ĝi estas tia, kiun kutime neniu konsideras: se literoj estas ordinare traktataj pli-malpi homogene (kvankam kun abundo da varioj ĝenerale facile akceptataj), tio ne okazas ĉe streketoj, apostrofoj, interpunkcioj, interspacoj. Iom pedante la aŭtoro ekzamenas diversecojn; lia fideleco al la unua eldono de la Fundamento estas certe laŭdinda, kaj lia riproĉo al aŭdaca deklaro pri fundamenteco per kapsteleto ĉe vortoj registritaj en PIV en varianto alia ol la Fundamenta, estas tute prava. Ne estas traktataj tamen (krom se mi pretervidis ĝin) la sistemo pri la altemetitaj malgranddimensiaj literoj por indiki vortmallongigon kiel D-ro, kiu tamen same devus esti konsiderataj sub la lupeo de Fundamenteco/ne-Fundamenteco. La streketo kuniga estas same iom mallonge traktata, dum ĉe kelkaj aŭtoroj, kiel Haupenthal, ĝi estas ĝisekstreme utiligata kaj havas funkcion lingvan, ne nur tipografian.
La ĉapitro pri lingvopedagogio estas tiu, kiu pleje rilatas al Szerdahelyi kaj al la universitata skolo kiun li konstruis. Oni sentas, ke li troviĝas hejme en tiu ĉapitro; el la ok kontribuoj ses estas de hungaroj, de liaj lernintoj kaj kunlaborintoj. Tuŝeblas la strukturo de lia kursaro, de la ekzamenoj pri esperanto, kiuj estis superitaj de pluraj miloj da studentoj dum la jaroj de ekzisto de la koncerna katedro ĉe la budapeŝta universitato Eötvös Lorand. Nur eta ono de tiu impona nombro partoprenis poste en la movado, sed tio estas atuto pli ol bedaŭrindaĵo: la internacia lingvo estis ofertata kiel oni ofertas ĉiun ajn alian lingvon, sen la puŝo al specifiĝo ĝuste pri tiu. Plej interesa por la kono de tiu universitata strukturo estas la artikolo de Márta Kovács, Antaŭ kaj post la Komuna Eŭropa Referenckadro: lingvaj ekzamenoj pri Esperanto, kiu per detalaj tabeloj lokas la Esperanto-kursojn en la fluon de la postuloj pri lingva kompetenteco. Estas bedaŭrinde, ke tiun bonegan enkadrigon de la Esperanto-instruado ege malmultaj universitatoj havas, kaj ankaŭ aliaj eksteruniversitataj kursoj, plejofte volontule instruataj ĉe esperantistaj instancoj, kutime ne referencas al la Eŭropa framo (laŭdindaj esceptoj estas la ekzamenoj mastrataj ĉe la ĉaŭdefona KCE kaj tiuj ĉe ILEI-UEA).
En ĉapitro pri pedagogio ne surprizas, ke oni trovas klarigitaj specifajn metodojn, kiel la Gaconda (pri traktado de la personaj pronomoj) kaj la Pirata (J. Horváth), kiu evoluas de la klasika gramatika al posta ĉe-metodo. Same ne surprize, ke oni trovas la denaskan, kun variantoj diversaj kondukantaj al diversaj tipoj de familia lingvouzo (P. Salomon Csiszár).
La du lastaj ĉapitroj, pri literaturo kaj pri Esperanta leksikografio, movado kaj la cetero estas precipe por ne lasi netuŝitaj kelkajn gravajn temojn, sed ne multe rilatas al la agado de Szerdahelyi. Tamen ne mankas artikoloj tute interesaj, kiel tiu pri la elektronika vortaro esperanta-hungara (J. Horvath) kaj pri la Esperanta leksikografio en epoko de komputiloj, fare de Ilona Koutny. Guste de la plej fidela spirita heredantino de Szerdahelyi ni ĉerpu finajn fratojn: la rezultoj de lia agado kaj verkaro estas ankaŭ nun aktualaj kaj vojmontraj. Li sukcesis krei ion unikan [...] kiam li fondis la Esperanto-fakon en la Universitato Eötvös Loránd [...] en 1966. [...] Li devis organizi la plurjaran kompleksan kursaron (kiu gvidis al universitata diplomo) el nenio, krei studplanon kaj studmaterialon, instrui kaj esplori. En la studmaterialo ni menciu la trivoluman Krestomatio de Esperanta Literaturo, kiu ankoraŭ nun estas la plej ampleksa literatura kolekto celanta al studentoj. Impresas la antaŭlasta kontribuo, pri desegnolingvo uzata ĉe afazia knabo (I. Hegyi, S. Ráczné Novák); kvankam ĝi ne estas nova (ĝi aperis jam en Medicina Internacia Revuo en 1989) tamen ĝi kondukas la leganton en vere fascinan kampon, kiun kutime lingvistoj tute ne flegas.
Kompreneble, ankaŭ aliaj eseoj meritus analizon kaj diskutadon, kaj certe la libro estos sendube referenca por diskutoj pri la temoj tie enestantaj. Krome, kiel en vera scienca verko, ampleksaj bibliografiaj elementoj troviĝas ĉe ĉiu eseofino.
Libroj kia ĉi tiu riskas indulgi al incensado, kiel bedaŭrinde okazis en aliaj samtipaj. Ĉi-foje mi kuraĝas aserti, ke tiu rezulto estis preskaŭ tute evitita, krom ĉe kelkaj eseetoj, fakte pli "kelkaj" ol signifoplenaj. Al tio certe helpis la modesteco kaj ne-sinelmontremo de la persono, for de la UK-aj kaj Akademiaj reflektoroj: granda oratoreco aŭ potenca voĉo ne estis inter liaj ĉefaj kvalitoj, sed ja la seriozeco de lia argumentado en relative malgrandaj sciencaj kunvenoj. Li parolis el katedro, ne ja el ambono, li movis la cerbojn pli ol la korojn, li inspiris studadon pli ol emocion. Se nun ni povas fieri, ke esperantologio estas scienco, tion ni ŝuldas grandparte al István Szerdahelyi.