Nia kutima mondo fariĝas maniĥea, "duebleca". Se oni ne volas labori, oni estas pigra, maldiligenta. Antaŭjuĝoj !! La senokupeco tute ne estas la kontraŭo de la laboro !! Mi konsentas ke la laboro estas, en aliaj lokoj, kaj en aliaj tempoj, multe pli malfacila ol antaŭe, sed mi pensas ke oni povus pli pripensi tiun temon : kial labori ? kiel ? kiom da tempo ? Ĉu oni tiom emas foroferi nian propran vivon al nia gepatra lando, al nia laboro ? Tiom da neevidentaj demandoj kaj respondoj...
Jen eltiraĵoj de la libreto de "Bob Black" pri la "abolo de la laboro" :
La laboro estas la fonto de preskaŭ la tuta mizero en la mondo. (p.4)
La konservuloj subtenas la leĝon de "rajto de laboro". [...] Mi subtenas la "rajton je pigreco". [...] Mi aktivas favore al la "konstanta festo". (p.5)
La alternativo al la laboro ne estas nura senokupeco. (p.7)
Distraĵoj estas la tempo dediĉita por refortiĝi post la laboro kaj por provi forgesi ĝin, freneze kaj senespere. (p.7)
La mizero, kiun multaj laboristoj spertas en la laboro estas la sumo de diversaj indignaĵoj, kiun oni povus nomi "disciplino". (p.9)
Laboristo estas partatempo sklavo. (p.13)
La "libertempo" estas plejparte dediĉita al la pretigado por la laboro, la irado al laboro, la reirado de la laboro kaj la ripozo pro la laboro. (p.15)
"La inteligenteco de la plimulto de homoj estas necese kondiĉita de ties ordinara funkcio" (Adam Smith). (p.20)
La laboro nocas vian sanon. (p.23)
La laboro iĝinta ludo, tion mi volas vidi. (p.23)