La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La eta princo

  • Auteur: Antoine de Saint-Exupéry
  • Vertaler: P. Delaire
  • Originele taal: franca
  • Soort: roman
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €12.30
  • Jaar van uitgave: 2010
  • Vorm: libro kudre bindita
  • Beschrijving: Fascina fabela rakonto ne nur por infanoj. Kun desegnaĵoj de la aŭtoro.
  • Pagina's: 93
  • Hoogte: 230 mm
  • ISBN: 9782950737656
  • Recensie:
    • De pp: Desegnu por mi ŝafeton
    • De Luiza Carol: La Eta Princo parolas Esperanton
    • De Jorge Camacho: Legaĵo por ĉiuaĝaj etuloj
    • De Aretusa (Italio): La Eta Princo
    • De Cizelilo (Brazilo): La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry
    • De Katarina (Brazilo): La Eta Princo
    • De Atrebato kaj Joga (Francio): La eta princo de Antoine de Saint Exupery
    • Tre agrabla, mola kaj kortuŝa romano. Libro de junuloj tamen verkita por la maljunuloj. La rakonto tuŝas la korojn de plenkreskuloj tra la junulaj pensoj, sentoj, kaj kompreno de la mondo. Temas pri kiel serĉi kaj trovi la esencon dela vivo. La romano provas instrui al ni, ke ni ne serĉu per la okuloj, ĉar la okuloj normale estas blindaj, sed ni serĉu per la koro. Tion, kion ni serĉas, estas facile eltrovita en eĉ unu sola rozo aŭ en eĉ iom da akvo. Junuloj kun iliaj simplaj pensoj, imagpovoj, kaj grandaj koroj eltrovas la esencon pli bone ol la plenkreskuloj.  (Vasil Kadifeli - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2013)
    • Tre plaĉis al mi denove malkovri tiun poezian kaj filozofian fabeleton. La esenco ne estas nevidebla per la okuloj, oni bone vidas nur per sia koro, kaj amata rozo estas unika. En tiu belega historio mankas laŭ mi inaj personoj. (Anino (Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2018)
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Desegnu por mi ŝafeton


2011/04, p. 22

La Eta Princo (france Le Petit Prince) estas, certe, la plej konata romano de la franca aviadisto kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj iam ajn. Laŭtakse preskaŭ 100 milionoj da ekzempleroj estis distribuitaj, kaj pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn, faritajn de la aŭtoro mem. La romano inspiris eĉ kantistojn, kiel Mylène Farmer, kiu en la jaro 2000 vekis grandan atenton per sia Dessine-moi un mouton laŭ la fama eldiro de la eta princo komence de la libro: „Desegnu por mi ŝafeton”.

La verko entuziasmigis ankaŭ tradukistojn. Pli ol 200 diverslingvaj versioj estis eldonitaj. Unu el tiuj estas la esperantlingva traduko de Pierre Delaire. Ĝi aperis unue en 1961 en Orleano (Francio) kun nigrablankaj ilustraĵoj kaj poste, plenkolore, en 1984 en Montrealo (Kanado), funde reviziita de Delaire mem. Baldaŭ, tamen, tiu dua eldono elĉerpiĝis kaj La Eta Princo iĝis unu el la plej multe serĉataj verkoj.

Finfine nun, en la pasintjara junio, aperis la tria esperanta eldono, kun traduko denove reviziita fare de internacia skipo sub la gvidado de Francisko Lorrain kaj eldonita de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. La traduko estas flua, belstila, senriproĉa. La libro, fortike bindita, presita sur luksa papero kaj kompostita en tre agrablaj tiparoj, instigas al plia legado kaj foliumado.

La Eta Princo estas plena de eternaj valoroj” diras la dorsa kovrilo. Tiujn eternajn valorojn oni nepre havigu al si: belega (re)eldono de grandioza verko!

pp

La Eta Princo parolas Esperanton


novembro 2011
La Eta Princo vizitis min unuafoje, kiam mi estis gimnaziano. Tiam la libro ŝajnis al mi tajlorita ĝuste por mia aĝo, kaj fascinis min precipe la humuraj priskriboj de la strangaj solecaj aliplanedanoj, kiujn la Eta Princo vizitis: la reĝo pensanta ke li regas super ĉio, la malmodestulo pensanta ke ĉiuj aliaj homoj devas admiri lin, la ebriulo drinkanta por forgesi ke li hontas drinki, la negocisto pensanta ke li posedas la stelojn kiujn li kalkulas, la lanternisto pensanta ke li estas devigata lumigi kaj estingi ĉiuminute senutilan stratlanternon (“ĉar nun [la planedo] turniĝas unu fojon ĉiuminute, mi ne plu havas eĉ sekundon por paŭzi. Mi lumigas kaj estingas unu fojon ĉiuminute!” – li klarigas) kaj la geografo pensanta ke li bezonas esploristojn, ĉar “geografo estas tro grava persono por vagadi”. Ĉiuj tiuj karikaturaj protagonistoj pensigis min pri bone konataj plenkreskuloj, kiuj amase ĉirkaŭis min sur la planedo Tero kaj klopodis eduki min tiel, ke mi fariĝu ilia subulo, aŭ admiranto, aŭ kompatanto, aŭ esploristo… Ankaŭ la negocisto kaj la tro sinofera lanternisto similis al plenkreskaj konatoj, prezentantaj al mi vivstilojn, kiujn mi ne admiris. La lanternisto eĉ pensigis min pri iu tre proksima de mi, kies vivon mi neniam volis imiti. Kaj kvazaŭ divenante miajn sentojn, la Eta Princo diris: “Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. Sed lia planedo estas vere tro malgranda. Sur ĝi ne estas spaco por du personoj…” Mi sendube preferis kiel modelon la vivstilon de la aviadisto, kiu kapablis kompreni la dezirojn de la infanoj, admiris ĉiujn belaĵojn de la tero kaj ĝuis ankaŭ la solecan meditadon en la dezerto...
Post nia unua renkontiĝo, la Eta Princo vizitis min ofte. Kiam mi patriniĝis, li eksimilis al mia filino. Intertempe, mi eksciis kelkajn detalojn pri la biografio de la aŭtoro, la kuraĝa aviadisto Antoine de Saint-Exupéry. Impresis min profunde la fakto, ke lia pli juna tre amata frato forpasis, kiam ili ambaŭ estis lernejanoj. Mi komprenis, ke Saint-Exupéry verŝajne sentis sin mezvoje, inter la mondo de infanoj kaj tiu de plenkreskuloj, fronte al sia pli juna frato. Mi rimarkis, ke verŝajne same sentas sin la aviadisto de la rakonto fronte al la Eta Princo, kiam li diras al tiu ke la plenkreskuloj “neniam komprenas ion ajn per si mem, kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam doni al ili klarigojn.” Impresis min ankaŭ la fakto, ke la aŭtoro verkis tiun rakonton post kiam li trapasis realan aviadilakcidenton en la dezerto Saharo kaj atendis tie kune kun alia aviadisto pli ol 3 tagojn, ĝis oni ilin savis. Tiam la verkisto suferegis pro soifo kaj malsato, tial li spertis halucinojn… Kaj la tuta libro fariĝis en mia menso pli-malpli (nur iusence!) rakonto pri reveno de spirito sur la teron, kvazaŭ la spirito de la pli juna frato vizitus la aviadiston por kuraĝigi lin en la dezerto. Kaj tiam, aparte emociis min la dialogo inter la Eta Princo kaj la venena serpento, kiu simbolas la morton:
“– Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo, diris la serpento.”
Kaj iom poste:
“– Ho! Mi bone komprenis, diris la Eta Princo, sed kial vi ĉiam esprimiĝas per enigmoj?
– Mi solvas ilin ĉiujn, diris la serpento.”
Mi legis ankaŭ pri la tragedia morto de la aŭtoro en la aĝo de 44 jaroj, fine de la dua mondmilito, kiam li malaperis en milita misio super Mediteraneo. Kaj post kiam mi ricevis tiun informon, pli profundaj kaj eĥaj ekŝajnis al mi la adiaŭaj vortoj de la Eta Princo: “Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi!”
La Eta Princo vizitis min en diversaj vivetapoj, kaj ĉiufoje ŝajnis al mi ke ĝuste tiam mia aĝo estas la plej taŭga por lia vizito. Ĉiufoje mi malkovris novan tavolon de beleco meditante pri la sencoj de liaj vortoj. Ĉi-monate li denove vizitis min, sed ĉi-foje ni ambaŭ parolis… Esperanton! La tria, reviziita eldono de la Esperanta traduko de Pierre Delaire estas luksa libro, kies belkolorajn desegnojn (faritajn de la aŭtoro) mi ravate admiras nun, kune kun miaj genepoj.
Nur nun mi rimarkas, ke Saint-Exupéry prisilentas la lingvan problemon de la Eta Princo. Tio estas kutima taktiko de aŭtoroj kiuj verkas pri aliplanedanoj, spiritoj aŭ anĝeloj: ili ofte ŝajnas ignori la lingvan problemon de la fremda protagonisto (aŭ kelkfoje ili igas la protagoniston uzi aliplanedajn tradukilojn, sen ajna klarigo pri ilia funkciado). Ekde la komenco, la Eta Princo tute nature alparolas la aviadiston en lia lingvo. Kiel li lernis la lingvon, kiam li troviĝis tute sola sur sia planedo? Kiel la reĝo, la malmodestulo k.a. lernis la saman lingvon? Tia ambigueco povas pensigi la leganton, ke eble la aviadisto havas halucinan vizion pri si mem kiel infano. La aviadisto kaj la Eta Princo divenas la pensojn unu de la alia ĝis iu punkto, do ili ja povus esti la sama persono, kvazaŭ la aviadisto vizitus sin mem tra tempotunelo…
Nun mi sentas kvazaŭ la Eta Princo fariĝus la enkorpiĝo de mi mem kiel infano. Kaj jen la dediĉo sur la unua paĝo kaptas mian apartan atenton. La aŭtoro dediĉas la libron al unu el siaj plej karaj plenkreskaj amikoj, “kiam [tiu] estis malgranda knabo”. Ĉu eble la aŭtoro fakte elpensis tiun libron, precipe por ke ni ĉiuj revidu mense nin mem “kiam ni estis malgrandaj knab(in)oj”? Tial mi havas nun la senton, ke la libro estas speciale tajlorita por mia nuna aĝo? La kioman fojon mi havas tiun ĉi senton? Ankaŭ miaj genepoj ŝajnas pensi, ke la rakonto taŭgas ĝuste por iliaj malsamaj aĝoj…
La Esperanta versio de La Eta Princo estas flua kaj tre agrable legebla. Mi tutkore rekomendas ĝian legadon al ajna esperantisto sendepende de la aĝo.

Luiza Carol

Legaĵo por ĉiuaĝaj etuloj


10
Verŝajne ne necesas rekomendi aŭ prezenti ĉi libron, jam tradukitan al plej diversaj lingvegoj, lingvoj kaj lingvetoj de la mondo. Oni tuj mendu ĝin antaŭ la baldaŭa elĉerpiĝo de la 3a esperanta eldono, cetere belege presita, ĉar, krom niaj karaj zamideanoj , avide ĝin aĉetos ankaŭ la miriadoj da etaprinckolektistoj ambiciantaj havi po unu ekzempleron de absolute ĉiu aparta lingva versio de la verko.
Ĉu ĝi estas porinfana literaturo? Eble jes. Ankaŭ poradolta. Prefere ni diru ke plej oportune ĝin kunlegu kaj kunĝuu adolto kun infano.
Iuj trovas ĝin sentimentala, eĉ sentimentalaĉa. Miaopinie, ili malpravas (sed estus lacige doni al ili klarigojn). Ĉiufoje kiam mi relegas ĉi majstroverkon nur ŝajne simplan, potence signifohavan, mi trovas novajn aferojn: filozofion, politikon, ironion, poezion…
Ni memoru ekzemple kiel, sur p. 17, la aŭtoro rakontas pri turka astronomo, kies eltrovon de asteroido en 1909 kredis neniu en astronomia kongreso pro lia turka kostumo: “Feliĉe por la reputacio de la asteroido B 612, iu turka diktatoro devigis sian popolon, sub minaco de mortopuno, vesti sin eŭropane. En tre eleganta vesto la astronomo refaris sian demonstracion en 1920. Kaj ĉi-foje ĉiuj samopiniis kun li.”
Oni povus esei ankaŭ pri tio ĉu la floroj sur p. 32 estas nur floroj… Sed, nu, sufiĉas… mi ĉesu jam paroli kiel la granduloj…

Jorge Camacho

La Eta Princo


Marto 2018
Por legantoj, kiuj deziras memori la intrigon de la libro, ĉi tie estas resumo de la vojaĝo al grandaj linioj de la Eta Princo kaj la gravuloj, kiujn ĝi renkontas.
Laŭ Saint-Exupéry La Eta Princo estas infanlibro, kiu alvokas plenkreskuloj. La diversaj eblaj legado-niveloj faras la libron plezuro por ĉiuj kaj oferto-temoj por pensado al personoj de ajna aĝo.
La karaktero de la piloto (kiu estas neniu alia ol la aŭtoro mem) estas devigita kraŝlando en la mezo de la dezerto de Saharo. Provante ripari la aviadilon, li renkontis knabon (la Eta Princo), kiu petas, ke li desegnu la ŝafon. La piloto bone scias, ke la Eta Princo> estas de la asteroido B 612, kie estas tri vulkanoj kaj rozo.
Antaŭ ol alveni al la Tero, li vizitis aliajn planedojn kaj renkontis strangajn karakterojn: reĝo, vantulo, vindrinkulo, lanternisto (kies laboro fakte estas ŝalti la lumojn), geografo ... Sur la Tero, ĝi jam parolis kun vulpo, kiu demandis al li malsovaĝigi. Tio ĉi reprezentas la amikecon .
Por reakiri lian rozon, la Eta Princo revenis al la asteroido, sed antaŭ ol foriri, li estis mordita de venena serpento. Lia mondo estas tro malproksime, do devas forlasi lian "ŝelo". La piloto, kiu fine sukcesis ripari la aviadilon, forflugis, lasante malantaŭe la dezerton.
La piloto esprimis deziron renkontiĝi denove kun La Eta Princo kaj petis tion de la legantoj, se ili renkontis lin.

Aretusa (Italio)

La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry


Januaro 2020
Mi pensas ke, por Antoine, la logiko nek ĉiam estas necesa, sed neniam povas manki fantazio.
La seriozeco de la granduloj farais lin rezigni sian pentristan karieron, kiam li estis sesjara. Do, la knabo decidis elekti sian novan metion: piloti aviadilojn.
Iufoje li falis sur la dezerton Saharo pro la rompiĝo de la motoro. La piloto sentis sin vera ŝiprompulo. Tre laca profunde dormis sur la sablo por renkonti kun si mem en aliaj malsamaj tempoj kaj lokoj. Dum lia dormo sukcesis rememori kelkajn pasintajn spertojn kiel evoluanta homo.
La verkisto montras liajn ĉefajn signojn sur ĉiu asteroido vizita de li. Lia sperto sur la asteroido B 612 estis la plej matura en ĉiuj aspektoj. Tie li estis ja tre simpatia kaj amema Eta Princo, kiu longe vizitis nian planedon apud Antoine de Saint-exupery, kiu saĝe lasis por tuta homaro filozofan kolekton de la plej simpla pensmaniero.

Cizelilo (Brazilo)

La Eta Princo


Novembro 2017
Al mi estis defio skribi pri La Eta Princo de A. Saint-Exupéry. Verko monda konata, pri kiuj preskaŭ ĉiuj jam legis iam. Mi mem, dum mia adoleskanteco, legis ĝin en la portugala, kaj, en tiu fazo, la legado emociigis min. Tamen, antaŭ kelkaj monatoj mi legis/aŭdis sonartikolon de Paŭlo Sérgio Viana pri ĝi, kaj disvastigis la sonartikolon. Do virtuala amiko demandis al mi, ĉu mi vere ŝatis tiun verkon. Jen, pro kio mi decidis relegi ĝin, tamen nun esperante. Kia surprizo! Denove mi povis aŭdi la belsonan ridon de la etulo, revidi liajn orajn buklajn kaj eterne preni en miaj brakoj tiun infanon, kiu estas iom el ĉiuj infanoj sur la mondo. Ĝoje dum mia legado, mi rimarkis, ke simplaj verkoj tiel, kiel infanaj rakontoj, estas ankaŭ plenaj de tenereco. La homvaloroj kaj amo neniam estos eksmodaj.

Katarina (Brazilo)

La eta princo de Antoine de Saint Exupery


Majo 2020
Kun tre granda plezuro ni relegis la 3-an Esperanto-lingvan eldonon de la ĉefverko de la franca verkisto-aviadisto Antoine de Saint Exupery (1900-1944). Tiu libro aperis unue en Novjorko (1943) en la angla lingvo (kaj cento da ekzempleroj en la franca). Nur en 1946 ĝi estis eldonita en Francio ĉe la eldonejo Gallimard.
La libro estis unue taksita "fabelo por infanoj", sed ĝia humanisma filozofio ĉarme tuŝas la spiriton, sed eĉ pli la koron de la bonanimaj plenkreskuloj. La renkonton de la aviadisto kun la Eta Princo per tiuj vortoj:
mi petas vin... desegnu por mi ŝafeton (p12),
la leganto neniam forgesos! La libro instruas al ni veran vivo- filozofion, unue la valoron de amikeco, kaj tra la diversaj malkovroj de personoj (personaĵoj?) ekkonitaj de la Eta Princo dum la vojaĝo de lia hejma asteroido ĝis la planedo Tero. Ili konsciigas nin pri la veraj kaj falsaj vivvaloroj. Vulpo instruas al la Eta Princo sian sekreton, ĝi estas tre simpla:
Oni bone vidas nur per sia koro, la esenco estas nevidebla per la okuloj (p 71).
La lastan parton de la libro ni povas kompreni kiel metafizikan pritrakton de la morto.
Legante la fabelon dum diversaj aĝoj de nia vivo, ni ĉiam malkovras novajn aspektojn kaj "perletojn".
La libro kun agrabla formato kaj kartona koverto estas printita sur bele blanka papero. La buntaj originalaj desegnaĵoj de Antoine de Saint Exupery mirinde vivigas la tekston.
Tradukita en pli ol 200 lingvoj ĝi naskis veran mondan popolon de kolektantoj. Ni estas du el ili. Nia hejma biblioteko fieras enhavi tridekon da internaciaj Etaj Princoj en trideko da lingvoj.

Atrebato kaj Joga (Francio)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.