Esperantologoj kaj aliaj esperantistoj
interesiĝantaj pri Esperanto kiel lingva
fenomeno, baldaŭ kutimiĝos al la
apero en publikigaĵoj de la nova siglo
EVE:
Etimologia Vortaro de Esperanto. Finfine post longa atendado,
estas havebla konsultlibro registranta
la historion de grava parto de la leksiko
de Esperanto. D-ro Ebbe Vilborg,
docento pri la helena lingvo en la Universitato de Goteborg, Svedio, pasigis
tri jardekojn, kolektante donitaĵojn;
nun li komencas publikigi sian etimologian vortaron kajerforme. La verko
ampleksas ĉiujn radikojn troveblajn en
la „Fundamento” kaj la postaj ok aldonoj; nur en apartaj kazoj estas pritraktitaj neoficialaj radikoj. Afiksoj, korelativaj vortoj kaj gramatikaj morfemoj
havas lokon en apendico ĉe la fino de
la vortaro. La faka kompetenteco de la
aŭtoro sur la tereno de helen-latina lingvistiko certigas, ke EVE kontentigos
la plej rigorajn postulojn de profesia
leksikografio. Koncerne sian tipografian aspekton, grafikan aranĝon kaj
kompostad-teknikon, la verko atingas
la altajn normojn karakterizantajn
similajn etnolingvajn konsultlibrojn.
Anstataŭ seke priskribi la registradmanieron uzatan en EVE, estas pli
interese montri ekzemplocele, kio
estas trovebla dum spurado de la historio de Esperanto-vorto, ĉe la radiko
„dimanĉ/o” estas informoj pri ĝia fundamenteco kaj uzo en la „Unua Libro";
tiel ni scias la plej fruan daton, 1887,
kiam ĝi aperis en Esperanto. Poste
estas listigitaj por komparo etnolingvaj
vortoj el latinidaj lingvoj, kiuj servis, jen kiel etimo de „dimanĉo”, jen kiel apogoj de tiu formo; evidentas, ke
„dimanĉo” estis prenita de la franca
dimanche. Ankoraŭ unu donitaĵo
estas la modifita radiko
domink-, kiun
Zamenhof enkondukis en sian reformprojekton de la jaro 1894. D-ro Vilborg
opinias utila komparon ankaŭ kun.
samsignifaj vortoj en aliaj planlingvoj;
tiel, la ekvivalentoj de „dimanĉo” en
Ido, Interlingue (Occidental) kaj
Interlingua (IALA) estas
sun-dio,
soledi kaj
dominica respektive. Sekvas detala spurado de la praorigino de
la Esperanta radiko: la franca
dimanche venas de la latina
(dies) dominica
„(tago) de la Sinjoro”;
dominica estas
la adjektiva formo de
dominus „sinjoro”, origine „dommastro”; siavice
dominus estis formita surbaze de
domus „domo”, kaj la artikolo resendas al tiu ĉi vorto, ĉe „dom/o” troviĝas
la konjektita hindeŭropa vorto *domos, kiu havas la saman sencon kiel la
sanskrita
dama-, en kiu enestas la
konjektita radiko
*dem- „konstrui, ĉarpenti”. Tiu radiko estas videbla en la helena
demein „konstrui”, kaj en iom
transformita formo aperas ankaŭ en la
germana
Zimmer „ĉambro" kaj la
angla
timber „(ĉarpent)ligno”. Plue
„domo” apartenas al grupo da samfamiliaj radikoj, kiuj inkludas, krom
„dimanĉo”, „darno” kaj „domeno”.
Parenca vorto estas ankaŭ „despoto”,
origine signifanta „dommastro”; „despoto” havas la konjektitan hindeŭropan radikon
*dems „de domo”. Estas
resendo al „dom/o”, kaj tiel fermiĝas
unu el la vortcirkloj, sed formiĝas alia
per resendo al „pov/i”, kiu rilatas al la
dua elemento en „despoto”.
Per tiu ĉi mallonga ekskurso en la etimologio devas esti evidente, ke
Etimologia Vortaro de Esperanto ne estas
simple ankoraŭ unu vort-aro; ĝi estas
kulturhistoria gvidlibro.