La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Etimologia vortaro de Esperanto
Volumo 1: A-D

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Etimologia konsultlibro

Esperantologoj kaj aliaj esperantistoj interesiĝantaj pri Esperanto kiel lingva fenomeno, baldaŭ kutimiĝos al la apero en publikigaĵoj de la nova siglo EVE: Etimologia Vortaro de Esperanto. Finfine post longa atendado, estas havebla konsultlibro registranta la historion de grava parto de la leksiko de Esperanto. D-ro Ebbe Vilborg, docento pri la helena lingvo en la Universitato de Goteborg, Svedio, pasigis tri jardekojn, kolektante donitaĵojn; nun li komencas publikigi sian etimologian vortaron kajerforme. La verko ampleksas ĉiujn radikojn troveblajn en la „Fundamento” kaj la postaj ok aldonoj; nur en apartaj kazoj estas pritraktitaj neoficialaj radikoj. Afiksoj, korelativaj vortoj kaj gramatikaj morfemoj havas lokon en apendico ĉe la fino de la vortaro. La faka kompetenteco de la aŭtoro sur la tereno de helen-latina lingvistiko certigas, ke EVE kontentigos la plej rigorajn postulojn de profesia leksikografio. Koncerne sian tipografian aspekton, grafikan aranĝon kaj kompostad-teknikon, la verko atingas la altajn normojn karakterizantajn similajn etnolingvajn konsultlibrojn. Anstataŭ seke priskribi la registradmanieron uzatan en EVE, estas pli interese montri ekzemplocele, kio estas trovebla dum spurado de la historio de Esperanto-vorto, ĉe la radiko „dimanĉ/o” estas informoj pri ĝia fundamenteco kaj uzo en la „Unua Libro"; tiel ni scias la plej fruan daton, 1887, kiam ĝi aperis en Esperanto. Poste estas listigitaj por komparo etnolingvaj vortoj el latinidaj lingvoj, kiuj servis, jen kiel etimo de „dimanĉo”, jen kiel apogoj de tiu formo; evidentas, ke „dimanĉo” estis prenita de la franca dimanche. Ankoraŭ unu donitaĵo estas la modifita radiko domink-, kiun Zamenhof enkondukis en sian reformprojekton de la jaro 1894. D-ro Vilborg opinias utila komparon ankaŭ kun. samsignifaj vortoj en aliaj planlingvoj; tiel, la ekvivalentoj de „dimanĉo” en Ido, Interlingue (Occidental) kaj Interlingua (IALA) estas sun-dio, soledi kaj dominica respektive. Sekvas detala spurado de la praorigino de la Esperanta radiko: la franca dimanche venas de la latina (dies) dominica „(tago) de la Sinjoro”; dominica estas la adjektiva formo de dominus „sinjoro”, origine „dommastro”; siavice dominus estis formita surbaze de domus „domo”, kaj la artikolo resendas al tiu ĉi vorto, ĉe „dom/o” troviĝas la konjektita hindeŭropa vorto *domos, kiu havas la saman sencon kiel la sanskrita dama-, en kiu enestas la konjektita radiko *dem- „konstrui, ĉarpenti”. Tiu radiko estas videbla en la helena demein „konstrui”, kaj en iom transformita formo aperas ankaŭ en la germana Zimmer „ĉambro" kaj la angla timber „(ĉarpent)ligno”. Plue „domo” apartenas al grupo da samfamiliaj radikoj, kiuj inkludas, krom „dimanĉo”, „darno” kaj „domeno”. Parenca vorto estas ankaŭ „despoto”, origine signifanta „dommastro”; „despoto” havas la konjektitan hindeŭropan radikon *dems „de domo”. Estas resendo al „dom/o”, kaj tiel fermiĝas unu el la vortcirkloj, sed formiĝas alia per resendo al „pov/i”, kiu rilatas al la dua elemento en „despoto”.
Per tiu ĉi mallonga ekskurso en la etimologio devas esti evidente, ke Etimologia Vortaro de Esperanto ne estas simple ankoraŭ unu vort-aro; ĝi estas kulturhistoria gvidlibro.

Bernard Golden

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.