La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La finna vojo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Finna neŭtraleco

En epoko kiam pluraj ŝtatoj deziras forlasi unu aliancon sen membriĝi en alian, la teorio de neŭtraleco estas tre aktuala. Kiaj estas la devoj de neŭtrala lando? Ĉu oni povas labori intime kun najbaro sur la ekonomia kampo sen ĝin subteni politike? Ĉu relative riĉa eŭropa lando povas kunlabori kun la evolulandoj de la tria mondo? Pri tiaj demandoj Urho Kekkonen, la Prezidanto de Finnlando, estis spertulo. Kiel ĉefministro (1950-1956) kaj kiel prezidanto (1956-1982) li devis gvidi la eksterlandan politikon de Finnlando, precipe en ĝiaj rilatoj kun Sovetio. Tion li faris sukcesege, kaj lia politika testamento al lia certe interesos multajn en aliaj landoj. Aparte interesa estas la plena teksto de la traktato pri amikeco, kunlaboro kaj interhelpo inter Finnlando kaj Sovetio farita en Moskvo la 6an de aprilo 1948. Jen manlibro de „la finna vojo". La verko estas spicita per proverboj kaj citaĵoj, kaj la traduko de Osmo Buller estas tre bona. La fakto, ke oni jam faris hungaran tradukon el la esperanta atestas ĝian aktualecon.

Ralph Harry

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.