La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nia fundamento sub lupeo

  • Auteur: G.F. Makkink
  • Soort: taalkunde, VEB
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €10.00
  • Jaar van uitgave: 1990
  • Vorm: libro kudre bindita
  • Beschrijving: La titolo de la verko sufiĉe priskribas la enhavon! Pri ĝi Juan Régulo-Perez skribis: "Mi simple estas ravita!"
  • Pagina's: 128
  • Breedte: 148 mm
  • Hoogte: 210 mm
  • Gewicht: 160 g
  • ISBN: 90-71205-39-8
  • Recensie:
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Distranĉi gordiajn nodojn

Neniu libro, kiu estas rekomendata de unu el la plej respektataj eminentuloj en la sfero de esperantlingva eldonado, bezonas nian laŭdon. J. Regulo Perez finas sian prezenton de „Nia fundamento sub lupeo”, mallonga sed sufiĉe densa verko per la aserto: „Nia fundamento sub lupeo’ estas mejloŝtono de nia propra lingvokulturo. Mia impreso pri ĝi estas pli ol tre bona: mi simple estas ravita!” Tiuj ordinaraj esperantistoj, kiuj restis en profunda mallumo post esplorado de ..Plena analiza gramatiko” kaj de la verkoj de Rikardo Sulco kaj aliaj doktaj harsplituloj, certe spertos ke reiro, sub la gvidado de Makkink, al la zamenhofa fonto de nia lingvo refreŝigas kiel pura eliksiro en kontrasto kun la malklaraj flankakvoj de tia sofisma rezonado. Tamen, „Nia fundamento sub lupeo” ne estas facila legaĵo, krom por gramatikistoj kaj fakuloj pri lingvistiko. Unuavide, nefakuloj riskas devojiĝi en labirinto de argumentoj pri malkoheraĵoj kaj mankoj en la fundamentaj tekstoj, ekzemple, kiam Makkink diskutas dubajn kazojn ĉe la aplikado de la refleksivo, uzadon de la finaĵoj ita/ata, kaj ambigua vortordo. Plie, legantoj devas kutimigi sin al la lingvaj kaj tipografiaj ennovaĵoj de la aŭtoro. La recenzanto perdis tempon klopodante kompreni la signifon de la ŝajna prepozicio ,te’ (ĉu mispresita ,je’?) — fakte la mallongigo „t.e.”, (tio estas), ĉar Makkink uzas punkton nur je frazfino — kaj li bezonis iom da relegado por aprezi la valoron de la partikulo ,na’, trovema inventaĵo de la aŭtoro por anstataŭigi maloportunan uzadon de la akuzativa finaĵo. La ŝlosilo kaj solvo de tiaj problemetoj troviĝis per simpla proceduro. Post legado de la prezento fare de Juan Regulo Perez, oni senpere legu la liston da mallongigoj sur la paĝo 125. Sekve oni legu la 4an parton (Konkludo, paĝo 115 k.s., inkluzive de la reguloj 4, 1-3, paĝoj 116-121).

Zorga analizo
Por plej bone profiti de la libro, estas konsilinde (sed ne nepre necese) havi ĉemane por eventuala konsultado, la fundamentajn tekstojn menciitajn sur la paĝo 21, precipe la verkojn „Fundamento de Esperanto” kaj „Lingvaj respondoj”. Tiam oni konstatos. ke la ĉefparto de „Nia fundamento sub lupeo” konsistas el detala pravigo kaj ampleksigo de la principoj en la konkludo, formulitaj post zorga analizo, kaj de la esprimitaj kaj de la kaŝitaj reguloj en la „Fundamento”, kaj studado de la „Ekzercaro”. Ne gravas se la legantoj ne perfekte sekvas ĉiun argumenton de Makkink, ĉar ĉio estas klarigita kaj simpligita en la resumo post ĉiu aparta sekcio, kaj plie en la konkludo kaj la reguloj. Ekde la tempo de la idistoj kaj reformemuloj de la unua jardeko de nia jarcento, ĉiam aŭdiĝas novaj voĉoj postulantaj pli logikan internacian lingvon. Kompare kun naciaj lingvoj, Esperanto estas ja sufiĉe logika, sed Zamenhof ne pretendis krei matematike precizan interkomunikilon. Li asertis ke tute logika lingvo estus nehoma. Evidente li bone rekonis, ke kvankam internacia lingvo devas esti kiel eble plej klara kaj ekzakta, ĝi ne devas tute ekskludi la ambiguon kaj malkoheron kiuj ebligas la aperon de humuro, fantazio kaj poezio. El tiaj „neperfektaĵoj” naskiĝis la vortludoj de Raymond Schwartz kaj la versoj de William Auld. Zamenhof estis sklavo nek de logiko nek de memfaritaj reguloj. Liaj skribaĵoj entenas malkoheraĵojn kaj erarojn, sed laŭŝajne tio ne ĝenis lin. „Zamenhof permesis rezigni je gramatika rimedo por atingi pli grandan klarecon.”

Se PAG ne helpas ...
Tamen, la manko de detalaj klarigoj en „Fundamento” kaŭzas problemojn, eĉ por spertaj esperantistoj. Ne nur slavoj renkontas malfacilaĵojn rilate al la difina artikolo. La nacilingva apliko de la artikolo ĉe (la) francoj estas tre malsama ol ĉe (la) angloj. „Plena analiza gramatiko” ne helpas nin kompreni tiklaĵojn kiel la ĝustan funkcion de ,po’, la refleksivo en malsimplaj frazoj. Makkink distranĉas por ni tiajn gordiajn nodojn kaj liberigas nin de pedanteco. Li pruvas post lupea studo de „Fundamento”, ke ĝi „meritas sian netuŝeblecon pro siaj enestaj principoj de natureco, simpleco, reguleco, kohero, klareco, logiko, libero, neceso kaj sufiĉo, bonsoneco kaj internacieco”. Li demonstras, ke „la reguloj donas la necesan certecon sed ... cetere restas multa libero al la uzanto.” „La libro fortigu ĉe la konantoj la paradoksan konvinkon ke ... Esperanto ne nur estas la plej kara lingvo, sed samtempe ... la plej malkara.”

Garbhan MacAoidh

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.