La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Gardantoj de lingvo
Dudek voĉoj tra la historio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Naciaj lingvoj kiel planlingvoj

Kutime fakuloj pri lingvoj (lingvistoj, filologoj) malestime rilatas al Esperanto kaj ĝenerale al planlingvoj; malgranda kvanto da profesiaj interlingvistoj ne multon ŝanĝas tiurilate. Tio, cetere, influas la socion: kiam oni aŭdas de eminentuloj esprimojn kiel „Esperanto ne estas lingvo”, aŭ „sensignifa laboratoria eksperimento”, formiĝas fona malfavora rilato al la problemo ĝenerale. Tial, apero el la „plumo” de fama lingvisto de libro, kiu ne faras distingon inter lingvoj „naturaj” kaj „artefaritaj”, sed konsideras la formiĝon de evoluigitaj lingvoj kiel rezulton de lingva planado, estas senkonteste grava afero. Tia estas la libro de la fama germana japanologo kaj sociolingvisto Florian Coulmas, Gardantoj de lingvo: dudek voĉoj tra la historio. La traduko de la angla originalo al Esperanto farita de Jan Sandel estas, sendube, grava kontribuo al nia internacilingva kulturo, donante grandan materialon por esplorado, citado, meditado kaj evoluigo de planlingvistikaj ideoj.

La libro rakontas en kronologia ordo pri la kreintoj kaj normigintoj de diversaj literaturaj lingvoj, ilia adaptado al certaj bezonoj de la uzantoj ktp. La 20 protagonistoj elektitaj de la aŭtoro estas teologoj, poetoj, filologoj, reĝoj, ĉefministroj, ŝtatprezidantoj – sed ili ĉiuj interesiĝis pro diversaj kialoj pri la plibonigo de lingvoj (ne nepre siaj denaskaj!) kaj multon sukcesis tiukampe. Ni saltas de epoko al epoko, de kulturo al kulturo, de kontinento al kontinento, kaj vidas, kiel tiuj tute diversaj homoj okupiĝis pri lingvoplanado, kaj kiel ili (fojfoje ne tuj) atingis siajn celojn. Inter ili troviĝas ankaŭ nia Majstro Zamenhof, kiu estas konsiderata kiel unu el la egalrajtaj fakuloj sur tiu tereno!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Nikolao Gudskov

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.